Newton, la guto kaj la Spirita Vivo

Arquivo BV

Alziro Zarur

En la ĵurnalo Correio Braziliense, je la 10-a de Februaro 1987, mi rememoris la maksimon de la granda brazila sciencisto, kuracisto, bakteriologiisto, epidemiologiisto kaj sanitaristo D-ro Oswaldo Cruz (1872-1917), kiun Alziro Zarur (1914-1979), karmemora fondinto de Legio de Bona Volo (LBV) ofte citadis, kaj kiu taŭgas al ni kiel konstanta stimulado ankaŭ sur la kampo de instruado: “Ne malviglu por ne perdi meriton”.

Oswaldo Cruz 

Jen. Temas simple pri altnivela edukado, ne nur sur la kampo de intelekto, sed ankaŭ en tio, kio ni estas, esence: Spirito. Iu povas kontraŭdiri, ke la Scienco ankoraŭ ne pruvis la realecon de la Vivo post la morto. Tamen, ni devas konsideri la fakton, ke la glora Scienco, sen kiu ni ne plu povus postvivi, estas, laŭ modernaj konceptoj, tro juna en ĉi tiu mondo, tiel ke kelkaj el ĝiaj sindediĉaj defendantoj ne rajtas surtronigi ĝin kiel posedanton de la tuta Vero. Nu, tio estus nepra dogmismo! Sekve, ĉio, sed ne Scienco. Multo estas esplorota. Sir Isaac Newton (1643-1727), kiu ne bezonas prezenton, diris: “Ni scias guton, ni ne scias oceanon”.

shutterstock
Reprodução BV

Fronte al la admono de la saĝa formulinto de Leĝo de Gravito, kiu estis kuraĝa deĉifranto de Apokalipso, mi emas mediti pri la Spirita Vivo, des pli konsidere al tio, kion tiu rimarkinda anglo modeste konkludis: “Mi mem ŝajnas al mi knabo, kiu ludas surborde de plaĝo, jen trovante iom poluritan ŝtonon, jen konkon belan, dum la granda oceano de Vero etendiĝas, nekonata, antaŭ mi”.

Scienco ne estas dogmo. Pro tio, la devo pensi kaj neŭtrala scienca konduto fronte al Vero estas kvalitoj de aŭtentika sciencisto. Tial, mi ofte asertas: kion la Religio intuicias, tion la Scienco iam pruvos en laboratorio.

José de Paiva Netto, verkisto, ĵurnalisto, radiokronikisto, komponisto kaj poeto, naskiĝis je la 2-a de Marto 1941, en Rio-de-Ĵanejro/RJ, Brazilo. Li estas direktoro-prezidanto de Legio de Bona Volo (LBV). Efektiva membro de Brazila Asocio de Amaskomunikiloj (ABI) kaj de Brazila Asocio de Internaciaj Amaskomunikiloj (ABI-Inter), li estas ano de Nacia Federacio de Ĵurnalistoj (Fenaj), de International Federation of Journalists (IFJ), de la Sindikato de Profesiaj Ĵurnalistoj en Ŝtato Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Verkistoj en Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Radiokomunikantoj en Rio-de-Ĵanejro kaj de la Brazila Unuiĝo de Komponistoj (UBC). Li partoprenas ankaŭ en la Akademio de Beletro de Centra Brazilo. Li estas aŭtoro por internacia referenco pri defendado de homaj rajtoj kaj konceptado de la idealo de Ekumenaj Civitaneco kaj Spiriteco, kiuj laŭ li estas “lulilo de plej grandanimaj valoroj, kiuj naskiĝas en la Animo, nome en la loĝejo de emocioj kaj de rezonkapablo prilumita de intuicio, medio, kiu enhavas ĉion, kio transcendas la vulgaran kampon de materio kaj devenas de la homa sublimita sentemo, kiel ekzemple Vero, Justeco, Kompatemo, Etiko, Honesteco, Grandanimeco kaj Frata Amo”. Resume, ĝi estas la matematika konstant-nombro, kiu harmoniigas la ekvacion de vivo spirita, morala, mensa kaj homa. Nu, sen tia scio, ke ni ekzistas en du sferoj, sekve ne nur en la fizika, fariĝas malfacile atingi Socion vere Solidaran, Altruisman, Ekumenan, ĉar ni plu neglektos, ke la scio pri Supera Spiriteco plialtigas la karakteron de la homoj, kaj konsekvence tiu scio kondukas la homojn al la konstruado de Tutplaneda Civitaneco”.