Gepatroj kaj gefiloj kontraŭ drogaĉoj

Mia hodiaŭa artikolo celas kunlaboradon kun prevento kontraŭ fumkokaino, tiu terura drogaĉo, kiu bedaŭrinde disvastiĝas tra la mondo. Laŭ freŝa esploro publikigita de Nacia Federacio de Municipoj (CNM), uzado de fumkokaino disvastiĝis tra ĉiuj sociaj klasoj.

Paralele al publikaj registaraj decidoj kaj medicinaj zorgoj al uzantoj, kiuj batalas kontraŭ tia ĥemia toksiĝo, oni ne rajtas flanken lasi ĝustan valorigon de la familio — atenton de gepatroj kaj respondeculoj pri la amikoj de siaj gefiloj kaj pri nemalhavebla Ekumena Spiritualeco en la dialogo inter gepatroj kaj gefiloj.

Dum la jaroj post 1980, mi prezentis per Supera Reto Bona Volo pri Komunikado “Leteron de filo al patro”, kiun poste publikigis la ĵurnalo “O Imparcial”, el la urbo Monte Alto/MG, Brazilo. En ĝi, 19-jara junulo, kiu uzadis torporigajn drogaĉojn, skribas adiaŭan letereton al sia patro. Antaŭ la emocio de la aŭskultantoj, mi petis, ke oni traduku la tekston en diversajn lingvojn.

shutterstock

Estas nepre necese konsciigi gepatrojn. Dum strataj manifestacioj kaj disdonado de flugfolioj, okaze de prelegoj per radio kaj televido, ni gvidas ilin, por ke ili atentu pri la ĉiutaga vivo de siaj gefiloj, pri iliaj geamikoj, pri iliaj duboj, pri la lokoj, kiujn ili frekventas. Tiu ĉi estas adiaŭa letero de 19-jara junulo. La afero estas vera, ĝi okazis en hospitalo en San-Paŭlo, Brazilo:

Drogaĉoj: "letero de filo al patro"

"Mi opinias ke sur ĉi tiu mondo neniu celis priskribi sian propran tombejon. Mi ne scias kiel mia patro akceptos tiun ĉi raporton, sed mi bezonas ĉiujn fortojn dum restas tempo. Mi bedaŭras, mia patro, mi kredas ke tiu ĉi dialogo estas la lasta kiun mi havas kun vi. Mi ege bedaŭras, vere... Jam estas la tempo por ke vi konu la veron pri kiu vi neniam suspektis. Mi estos konciza, klara kaj celtrafa.

"Tokso mortigis min, mi konatiĝis kun mia mortiganto kiam mi estis 15-jara. Terure, ĉu ne, patro? Ĉu vi scias kiel mi konis tiun malfeliĉegon? Pere de viro elegante vestita, vere eleganta kaj bone parolanta, kiu prezentis min al mia mortigonto: tokso.

"Mi provis rifuzi, vere mi provis, sed la viro tuŝis mian honoron, dirante ke mi ne estas viro. Mi ne bezonas diri plu, ĉu ne, patro? Mi eniris en la mondon de tokso.

"Komence okazis revado; poste torturoj, mallumo, mi nenion faris sen la ĉeesto de tokso. Poste venis la aermanko, timo, halucinoj, kaj tuj poste la eŭforio de la klimakso denove, mi sentis min pli forta ol aliaj homoj, kaj la tokso, mia neapartigebla amiko, ridetis, ridetis.

"Kiam oni komencas, mia patro, oni opinias ĉion ridinda kaj tre amuza, eĉ DION mi opiniis ridinda. Hodiaŭ, sur hospitala lito, mi rekonas ke DIO estas pli grava ol ĉio en la mondo. Kaj ke sen Lia helpo, mi ne skribus tiun ĉi leteron. Patro, mi estas nur 19-jara, kaj mi scias ke mi ne havas la minimuman ŝancon postvivi. Estas tre malfrue al mi, sed al vi, mia patro, mi faras lastan peton: montru tiun ĉi leteron al ĉiuj junuloj kiujn vi konas. Diru al ili ke ĉe ĉiu pordo de lernejo, de prepara kurso por universitato, ĉie ajn, estas ĉiam viro elegante vestita kaj bone parolanta, kiu montros al ili la mortigonton kaj detruonton de iliaj vivoj, kaj la kondukonton de ili al frenezecon kaj morto, kiel okazis al mi. Bonvolu fari tion, mia patro, antaŭ ol estos tro malfrue por ili.

"Pardonu al mi, patro... Mi jam tro suferis, pardonu min ankaŭ ke mi faras vin suferi pro miaj frenezaĵoj. Adiaŭ, mia patro."

Iom da tempo post ol skribi tiun ĉi leteron, tiu junulo mortis.

Zorgu Bone Pri ejunuloj

Vivian R. Ferreira

Jen kial Elsendo Bona Volo frate sugestas: ni bone zorgu pri nia junularo, kiel faras LBV, ĉar al neniu el ni estas interese havi patrujon el drog-konsumantoj, drinkemuloj kaj malsukcesintoj. Ni volas ja generacion, civilizacion el viroj kaj virinoj, junuloj kaj infanoj honestaj, realigantaj en la Bono, amantaj Pacon, Justecon kaj Veron. Por tio LEGIO DE BONA VOLO senĉese laboras. Junulo estas la estonteco. Sed ne malproksima estonteco, li estas la estonteco en la estanteco: ni fidu al li.

José de Paiva Netto, verkisto, ĵurnalisto, radiokronikisto, komponisto kaj poeto, naskiĝis je la 2-a de Marto 1941, en Rio-de-Ĵanejro/RJ, Brazilo. Li estas direktoro-prezidanto de Legio de Bona Volo (LBV). Efektiva membro de Brazila Asocio de Amaskomunikiloj (ABI) kaj de Brazila Asocio de Internaciaj Amaskomunikiloj (ABI-Inter), li estas ano de Nacia Federacio de Ĵurnalistoj (Fenaj), de International Federation of Journalists (IFJ), de la Sindikato de Profesiaj Ĵurnalistoj en Ŝtato Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Verkistoj en Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Radiokomunikantoj en Rio-de-Ĵanejro kaj de la Brazila Unuiĝo de Komponistoj (UBC). Li partoprenas ankaŭ en la Akademio de Beletro de Centra Brazilo. Li estas aŭtoro por internacia referenco pri defendado de homaj rajtoj kaj konceptado de la idealo de Ekumenaj Civitaneco kaj Spiriteco, kiuj laŭ li estas “lulilo de plej grandanimaj valoroj, kiuj naskiĝas en la Animo, nome en la loĝejo de emocioj kaj de rezonkapablo prilumita de intuicio, medio, kiu enhavas ĉion, kio transcendas la vulgaran kampon de materio kaj devenas de la homa sublimita sentemo, kiel ekzemple Vero, Justeco, Kompatemo, Etiko, Honesteco, Grandanimeco kaj Frata Amo”. Resume, ĝi estas la matematika konstant-nombro, kiu harmoniigas la ekvacion de vivo spirita, morala, mensa kaj homa. Nu, sen tia scio, ke ni ekzistas en du sferoj, sekve ne nur en la fizika, fariĝas malfacile atingi Socion vere Solidaran, Altruisman, Ekumenan, ĉar ni plu neglektos, ke la scio pri Supera Spiriteco plialtigas la karakteron de la homoj, kaj konsekvence tiu scio kondukas la homojn al la konstruado de Tutplaneda Civitaneco”.