Venkantoj

Fonto: “Jornal de Brasília”, eldono de la 2-a de Decembro 2014, mardo. | Aktualigita en Novembro 2022.

Je la 3-a de Decembro, oni festas la Internacian Tagon de Handikapitoj, oportunan daton starigitan de Unuiĝintaj Nacioj en la jaro 1992. Temas pri venko, ĉar ĝi celas pligrandigi la konscion de popoloj pri la plibonigado de vivkondiĉoj de tiuj, kiuj alfrontas ian defion. Ne hazarde, en 2/12 oni havas la Internacian Tagon por Abolo de Sklaveco. Inter la konataj fiaj formoj de sklaveco, urĝas ankaŭ aboli la enfermadon en izolo, al kiu foje tiuj homoj estas kondamnitaj.

Arquivo BV

Lícia Margarida de Paiva

Mi konas de proksime tiun bataladon de handikapitoj, sed mi same scias la volforton, kiun ili kapablas elvolvi. Mia kara, karmemora fratino, Lícia Margarida (1942-2010), ne povis vidi. Tamen, kun granda strebado, sindediĉo kaj Frata Amo al la homoj, ŝi konkeris la grandan kapablon esti feliĉa. Ŝia afableco en la pritraktado de aliaj homoj estis impresa. Krom sana humoro, ŝia memorkapablo estis mirinda.

Hodiaŭ, Lícia loĝas en la Spirita Mondo, apud niaj amataj gepatroj, Idalina Cecília de Paiva (1913-1994) kaj Bruno Simões de Paiva (1911-2000), kaj ŝi sekvas sian vojon de evoluado, nun kun la okuloj prilumitaj de la vivo en alia dimensio. Fakte, la mortintoj ne mortas!

Arquivo pessoal

Idalina Cecília de Paiva (1913-1994) kaj Bruno Simões de Paiva (1911-2000).

José de Paiva Netto (1941-2025), verkisto, ĵurnalisto, radiokronikisto, edukisto, komponisto kaj poeto, Honora Prezidanto kaj Solidiginto de Legio de Bona Volo (LBV) kaj Spirita Gvidanto de la Religio de Dio, de la Kristo kaj de la Sankta Spirito. Li estis efektiva membro de Brazila Asocio de Amaskomunikiloj (ABI) kaj de Brazila Asocio de Internaciaj Amaskomunikiloj (ABI-Inter), ano de Nacia Federacio de Ĵurnalistoj (Fenaj), de International Federation of Journalists (IFJ), de la Sindikato de Profesiaj Ĵurnalistoj en Ŝtato Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Verkistoj en Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Radiokomunikantoj en Rio-de-Ĵanejro kaj de la Brazila Unuiĝo de Komponistoj (UBC). Li partoprenis ankaŭ en la Akademio de Beletro de Centra Brazilo. Li estis aŭtoro por internacia referenco pri defendado de homaj rajtoj kaj konceptado de la idealo de Ekumenaj Civitaneco kaj Spiriteco, kiuj laŭ li estas “lulilo de plej grandanimaj valoroj, kiuj naskiĝas en la Animo, nome en la loĝejo de emocioj kaj de rezonkapablo prilumita de intuicio, medio, kiu enhavas ĉion, kio transcendas la vulgaran kampon de materio kaj devenas de la homa sublimita sentemo, kiel ekzemple Vero, Justeco, Kompatemo, Etiko, Honesteco, Grandanimeco kaj Frata AmoResume, ĝi estas la matematika konstant-nombro, kiu harmoniigas la ekvacion de vivo spirita, morala, mensa kaj homa. Nu, sen tia scio, ke ni ekzistas en du sferoj, sekve ne nur en la fizika, fariĝas malfacile atingi Socion vere Solidaran, Altruisman, Ekumenan, ĉar ni plu neglektos, ke la scio pri Supera Spiriteco plialtigas la karakteron de la homoj, kaj konsekvence tiu scio kondukas la homojn al la konstruado de Tutplaneda Civitaneco”.