Fermitaj Prizonoj

Intelekta edukado ne sufiĉas por formi la veran civitanon de la tria jarmilo, kiu havas... mil jarojn por elvolvi ian novan specon de civilizo. Al la cerbo aliĝu bona sento.

Carlos César Silva

Arquivo LBV

Victor Hugo

Timo naskiĝas de nescio. Pro tio, kiu malfermas lernejojn kaj spiritigas la scion, tiu prilumas la Animojn kaj fermas prizonojn. Victor Hugo (1802-1885) diris, ke ― kiu malfermas lernejojn, tiu fermas karcerojn. Urĝas diskonigi la Pedagogion de Ekumena Civitano, la Pedagogion de Amo, de Karesemo kaj de Estimo, nemalhaveblaj por la subtenado de la Spirito, energiaj medikamentoj por la kuracado de malsanoj, unualoke de la psikaj, kiuj malhelpas la ensorbadon de instruoj necesaj por la intelekta pliriĉigado de lernantoj. La bona gusto de la vivo estas senfina lernado.

Liberigita popolo

Edukita popolo estas liberigita popolo. Estas nepre necese al la progreso, ke popolaj amasoj pli kaj pli lernadu, edukiĝadu kaj spiritiĝadu, ĉar sen frateco kaj respekto ne eblos paca socio. Sekve, per eniro en dignan, pli feliĉan vivon, materie kaj morale.

Arquivo BV

Alziro Zarur

Malcolm X (1925-1965), islama kaj granda negra gvidanto en Usono, superinte la ĉagrenojn de sia suferplena vojo, diris: “La solaj homoj, kiuj efektive ŝanĝis la historion estis tiuj, kiuj ŝanĝis la pensmanieron de la homoj pri ili mem”. Alziro Zarur (1914-1979) asertis, ke “regi estas instrui al ĉiu homo regi sin mem”. Kaj ne ekzistas alia vojo, krom tiu de Edukado kun Ekumena Spiritualeco, se ni ne forgesas, ke bona sano, korpe kaj mense, estas esence grava por la havigo de bona laboro.

Nenifarado kaj tombo

Divulgação

Malcolm X

Mi kutimas diri, ke la panpeceto hodiaŭa estas abunda manĝo por morgaŭ. Sekve, ni ne malŝparu ankaŭ tempon, kapablon, talenton kaj inteligentecon pro la sofismo de pigreco. La stoika filozofo Seneko (4 a.K. – 65 p.K.), kiu naskiĝis en Hispanujo kaj havis la malfeliĉan destinon fariĝi edukanto de Nerono (37 – 68 p.K.), protestis kontraŭ mokantoj, dirante: “Nenifarado sen studado similas la morton kaj tombon por vivanta homo”. Efektive, ĉiu troa facileco estas vojo al pli proksima tombo, ĉu korpe, ĉu morale.

Divulgação

Seneko

Edukado ekzistas por liberigi la homon. Tamen, kun la nemalhavebla Spiritualeco, ĝi sublimigas lin. Jen ĉi tio estas la Pedagogio de Dio, kiu preparas la homon por travivi la ekumenan civitanecon, tutmondan, surbaze de plena praktikado de Solidareco.

José de Paiva Netto, verkisto, ĵurnalisto, radiokronikisto, komponisto kaj poeto, naskiĝis je la 2-a de Marto 1941, en Rio-de-Ĵanejro/RJ, Brazilo. Li estas direktoro-prezidanto de Legio de Bona Volo (LBV). Efektiva membro de Brazila Asocio de Amaskomunikiloj (ABI) kaj de Brazila Asocio de Internaciaj Amaskomunikiloj (ABI-Inter), li estas ano de Nacia Federacio de Ĵurnalistoj (Fenaj), de International Federation of Journalists (IFJ), de la Sindikato de Profesiaj Ĵurnalistoj en Ŝtato Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Verkistoj en Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Radiokomunikantoj en Rio-de-Ĵanejro kaj de la Brazila Unuiĝo de Komponistoj (UBC). Li partoprenas ankaŭ en la Akademio de Beletro de Centra Brazilo. Li estas aŭtoro por internacia referenco pri defendado de homaj rajtoj kaj konceptado de la idealo de Ekumenaj Civitaneco kaj Spiriteco, kiuj laŭ li estas “lulilo de plej grandanimaj valoroj, kiuj naskiĝas en la Animo, nome en la loĝejo de emocioj kaj de rezonkapablo prilumita de intuicio, medio, kiu enhavas ĉion, kio transcendas la vulgaran kampon de materio kaj devenas de la homa sublimita sentemo, kiel ekzemple Vero, Justeco, Kompatemo, Etiko, Honesteco, Grandanimeco kaj Frata Amo”. Resume, ĝi estas la matematika konstant-nombro, kiu harmoniigas la ekvacion de vivo spirita, morala, mensa kaj homa. Nu, sen tia scio, ke ni ekzistas en du sferoj, sekve ne nur en la fizika, fariĝas malfacile atingi Socion vere Solidaran, Altruisman, Ekumenan, ĉar ni plu neglektos, ke la scio pri Supera Spiriteco plialtigas la karakteron de la homoj, kaj konsekvence tiu scio kondukas la homojn al la konstruado de Tutplaneda Civitaneco”.