Venkantoj
Je la 3-a de Decembro, oni festas la Internacian Tagon de Handikapitoj, oportunan daton starigitan de Unuiĝintaj Nacioj en la jaro 1992. Temas pri venko, ĉar ĝi celas pligrandigi la konscion de popoloj pri la plibonigado de vivkondiĉoj de tiuj, kiuj alfrontas ian defion. Ne hazarde, en 2/12 oni havas la Internacian Tagon por Abolo de Sklaveco. Inter la konataj fiaj formoj de sklaveco, urĝas ankaŭ aboli la enfermadon en izolo, al kiu foje tiuj homoj estas kondamnitaj.


Lícia Margarida de Paiva
Mi konas de proksime tiun bataladon de handikapitoj, sed mi same scias la volforton, kiun ili kapablas elvolvi. Mia kara, karmemora fratino, Lícia Margarida (1942-2010), ne povis vidi. Tamen, kun granda strebado, sindediĉo kaj Frata Amo al la homoj, ŝi konkeris la grandan kapablon esti feliĉa. Ŝia afableco en la pritraktado de aliaj homoj estis impresa. Krom sana humoro, ŝia memorkapablo estis mirinda.
Hodiaŭ, Lícia loĝas en la Spirita Mondo, apud niaj amataj gepatroj, Idalina Cecília de Paiva (1913-1994) kaj Bruno Simões de Paiva (1911-2000), kaj ŝi sekvas sian vojon de evoluado, nun kun la okuloj prilumitaj de la vivo en alia dimensio. Fakte, la mortintoj ne mortas!

Idalina Cecília de Paiva (1913-1994) kaj Bruno Simões de Paiva (1911-2000).
La komentoj ne reprezentas la opinion de ĉi tiu retejo; ili estas sub ekskluziva respondeco de ties aŭtoroj. Ne estas permesata la enmeto de netaŭga materialo, kiu malrespektas la etikon kaj bonmorojn kaj/aŭ la rajtojn de aliuloj. Konu plie ĉe Oftaj demandoj.