Ni ne staras en regno de nuboj

Fonto: Revuo JESUO ALVENAS!, eldono 125, de Junio 2016.

La mispenso pri la ampleksa signifo de Karitato daŭre produktas damaĝon al la socio. Necesas definitive kompreni, ke en ampleksa senco, la Plejalta Ordono por postvivado persona kaj kolektiva estas Karitato. Ĝi ne limiĝas al simpla ago doni panon. Ĝi vastiĝas al ĉiuj tavoloj de kreema agado spirita-homa, en kiuj ĝi atendas la inviton de la Animo por en ĝi manifestiĝi.

Pedro Rio

   

Reprodução BV

Melanchthon

Reprodução BV

Marteno Lutero

Philipp Melanchthon (1497-1560), la respektata germana teologiisto kaj edukisto, kiu gvidis luterismon post la morto de Marteno Lutero (1483-1546), staris apud tiuj, kiuj preferis servi: “Ĉe la necesaj aferoj, unueco; ĉe la necertaj aferoj, libereco; en ĉiuj aferoj, karitato”.

Tela: Rembrandt (1606-1669)

Apostolo Paŭlo

Apostolo Paŭlo, en sia Unua Epistolo al la Korintanoj, 13:13, instruis, ke el la tri teologiaj virtoj (Fido, Espero kaj Karitato), la plej granda estas Karitato, kiu, ni ne laciĝas ripetadi, estas sinonimo de Amo. Ĉu vi dubas?! Sufiĉas konsulti bonan vortaron.

Arquivo BV

Demosteno

Same ekzistas homoj, kiuj pensas, ke Karitato estas agado de malfortuloj, forkurado de tiuj, kiuj ne deziras definitivan solvon por sociaj problemoj... Tamen, la proponoj, kiuj dum longa tempo estas prezentitaj, ne solvis la afliktojn en la mondo. Temas pri tio, ke ĉio devas komenciĝi pere de la homo, kun lia Eterna Spirito, la celo de Karitato, kiu ne estas kaŝejo de revantoj aŭ eskapisma propono de akomodiĝintaj personoj. Male, se oni havas ĝin kiel vivdecidon, kiel agadon por starigi profundajn transformojn en la socio, per la sento de ĉiu homo, tio postulas determinon, karakteron kaj kuraĝon. Kiel montris la fama oratoro Demosteno (384-322 a.K.), en Antikva Tempo, kiam li diris: “Ne eblas, ke vi havu bravan, grandaniman spiriton, se via konduto estas mallarĝmensa kaj senkuraĝa: ĉar kiaj estas la agoj de homo, tia estas lia spirito”.

Almozuloj pri Fido kaj Karitato

En ĉi tiu tempo de tutmondigo, kiam multaj landlimoj falas prefere sur la kapojn de plej malriĉaj homgrupoj, la popolo serĉas sekuran vojon por sia vivo, kiun regas malkongruaj fortoj. Ne ĉiam la plej bona destino estas tiu, kiun oni proponas al ili. Kaj tio ripetiĝadas en la tuto da trompiĝoj, kiuj eble rezultos je senrega movado de homamasoj. Ankaŭ nacioj vomas. Tio jam okazas. Kaj tre necesa estos la Karitato de Dio en la koroj! Kaj en tiu tempo de mankoj kaj deliroj, multaj homoj rekonos ĝian altegan strategian valoron. Ĉar ne ekzistos Solidara Socio, kaj eble, laŭ la tempopasado, ne ekzistos eĉ la mondo mem, kiel ni konas ĝin, se ni ne komprenos Solidaran Socion kiel Dian Planon por ke estu postvivintoj post la homa troavido.

Se paroli pri Dio, tre taŭga por ĉi tiu teksto estas la maksimo de Mary Alcott Brandon“Ekzistas forto, kiu regas la Universon. La nomo, kiun ni donas al ĝi estas negrava”.

Tela: Léon Bonnat

Ijob

Kompatinda estas tiu, kiu ignoras la perfektan Leĝon de Frateco kaj Justeco, tiu, kiu forgesas la Kreanton kaj Liajn kreitojn. Tiuj estas vortoj de Elihu, en la Libro de Ijob, 34:11 kaj 12: “Sed Li repagas al homo laŭ liaj agoj, kaj laŭ la vojo de ĉiu Li renkontas lin. Vere, Dio ne malbonagas, kaj la Plejpotenculo ne kurbigas la veron”.

Reprodução BV

Chico Xavier

Divulgação

Cornélio Pires

Per la mediuma skribo de Chico Xavier (1910-2002), la fama spiritisma mediumo el la urbo Uberaba/MG, Cornélio Pires (1884-1958), ĵurnalisto, poeto kaj unu el la plej grandaj diskonigantoj de la brazila folkloro, registris en la libron Firma Konverso, ĉi tiun sugestian kvarversan poemeton:

“La socioj kaj la grupoj

al la Bono ĉiam celas,

Dio ne kreas malbonon

nek al la prizono pelas.

Reprodução BV

Bach

Divulgação

Albert Schweitzer

Frateco estas la Leĝo. Etiko, ĝia disciplino. Justeco, ĝia apliko. Neniu estas pli malfeliĉa ol almozulo pri Fido kaj Karitato. Kiu estas vere riĉa? Tiu, kiu amas. Same kiel saĝa kaj bonsorta estas tiu, kiu same kondutas, estigante bonfarton al la socio. Tia estas la filozofo, kuracisto kaj muzikologiisto, interpretanto de Bach (1685-1750), nome Albert Schweitzer (1875-1965), kiu dum pli ol 50 jaroj zorgis pri malsanuloj en Lambarene, en la antikva Franca Ekvadora Afriko. Li diris: Ekzemplodonado ne estas la ĉefa grava afero en la vivo: ĝi estas la sola.

Reprodução BV

Albert Einstein

Arquivo BV

Gandhi

La konata misiisto, kiu ricevis ankaŭ la Nobel-Premion pri Paco en 1952, estis konsiderata de Albert Einstein (1879-1955) “la plej granda vivanta homo” en sia tempo. Gandhi (1869-1948) estis jam murdita, tiutempe.

Ĉar ni fidas pri la idealo de Bona Volo, tial ni persistos, ĝis ni atingos la realigon de Ekonomio de Spirita kaj Homa Solidareco, fiksita en la Nova Ordono de Jesuo, esenca parto de Strategio por Postvivado, laŭ tio, kion mi publikigis en la jaro 1986, en la ĵurnalo Folha de S.Paulo.

José de Paiva Netto, verkisto, ĵurnalisto, radiokronikisto, komponisto kaj poeto, naskiĝis je la 2-a de Marto 1941, en Rio-de-Ĵanejro/RJ, Brazilo. Li estas direktoro-prezidanto de Legio de Bona Volo (LBV). Efektiva membro de Brazila Asocio de Amaskomunikiloj (ABI) kaj de Brazila Asocio de Internaciaj Amaskomunikiloj (ABI-Inter), li estas ano de Nacia Federacio de Ĵurnalistoj (Fenaj), de International Federation of Journalists (IFJ), de la Sindikato de Profesiaj Ĵurnalistoj en Ŝtato Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Verkistoj en Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Radiokomunikantoj en Rio-de-Ĵanejro kaj de la Brazila Unuiĝo de Komponistoj (UBC). Li partoprenas ankaŭ en la Akademio de Beletro de Centra Brazilo. Li estas aŭtoro por internacia referenco pri defendado de homaj rajtoj kaj konceptado de la idealo de Ekumenaj Civitaneco kaj Spiriteco, kiuj laŭ li estas “lulilo de plej grandanimaj valoroj, kiuj naskiĝas en la Animo, nome en la loĝejo de emocioj kaj de rezonkapablo prilumita de intuicio, medio, kiu enhavas ĉion, kio transcendas la vulgaran kampon de materio kaj devenas de la homa sublimita sentemo, kiel ekzemple Vero, Justeco, Kompatemo, Etiko, Honesteco, Grandanimeco kaj Frata Amo”. Resume, ĝi estas la matematika konstant-nombro, kiu harmoniigas la ekvacion de vivo spirita, morala, mensa kaj homa. Nu, sen tia scio, ke ni ekzistas en du sferoj, sekve ne nur en la fizika, fariĝas malfacile atingi Socion vere Solidaran, Altruisman, Ekumenan, ĉar ni plu neglektos, ke la scio pri Supera Spiriteco plialtigas la karakteron de la homoj, kaj konsekvence tiu scio kondukas la homojn al la konstruado de Tutplaneda Civitaneco”.