La 11-a de Septembro hodiaŭ

Pli ol unu jardeko pasis, ekde la fatala 11-a de Septembro 2001. De tiam, multaj aferoj ŝanĝiĝis en la ĉiutaga vivo de popoloj. Privatecon, avis rara en tuteca mondo, oni praktike forigis el la socia kunvivado. Oni akceptis pli rigidajn leĝojn, ekzemple per konsiderado de multaj objektoj por persona uzo kiel eblajn mortigajn armilojn, dum aviadilaj vojaĝoj.

La atako kontraŭ la Ĝemelaj Turoj kaj kontraŭ Pentagono, simboloj de ekonomia kaj milita usona potenco, reprezentas fortan, klaran senton pri malsekureco.

La hejmo de ni ĉiuj

John Kennedy

En la verkon Jesuo, la Dia Profeto, kiun mi lanĉis okaze de la 15-a Internacia Librofoiro en Rio-de-Ĵanejro, en la jaro 2011, en la ĉapitron “Planedo Tero: la hejmo de ĉiuj”, mi transskribis pecon de la parolado de la prezidento de Usono John Fitzgerald Kennedy (1917-1963), farita je la 10-a de Junio 1963, en Vaŝingtono, D.C., kiu estas tre oportuna por ĉies pripenso: “(...) Ni do ne estu blindaj koncerne niajn diferencojn, sed ni atentu ankaŭ pri niaj komunaj interesoj kaj pri la rimedoj por solvi tiajn diferencojn. Se ni nun ne povas estingi ilin, almenaŭ ni povos helpi doni sekurecon al la mondo — malgraŭ niaj malfacilaĵoj —, ĉar finfine nia komuna, fundamenta ligiĝo estas tio, ke ni ĉiuj vivas sur ĉi tiu planedo. Ni ĉiuj spiras la saman aeron. Ni ĉiuj zorgas pri la estonteco de niaj gefiloj. Kaj ni ĉiuj estas mortemaj (...)”.

Paralele al tiu prudenta invito de Kennedy, estas nepre necese, per preĝado, per meditado, starigi altnivelan konekton kun superaj potencoj, ĉiam kapablaj nin inspiri por superado de baroj, kiujn la vivo starigas.

Kiel vemki ĉagrenajn momentojn

Tela: Peter Paul Rubens

Petro

Ankoraŭ en la verko Jesuo, la Dia Profeto, unu el la plej multenombre venditaj libroj en la Librofoiro en Rio, mi diras, ke tiu homo, kiu staras apud la Dia Majstro, nenion timu, eĉ ĉe plej malbonaj momentoj en la vivo. Li plifortigas nin per sia Bona Mesaĝo laŭ Johano, 14:18, kaj Mateo, 28:20, dirante: “Mi ne lasos vin orfaj, mi venas al vi, kaj jen mi estas kun vi ĉiujn tagojn, ĝis la maturiĝo de la mondaĝo”. Al tiuj fidelaj sekvantoj, jen la oportuna instruo de Apostolo Petro (Unua Epistolo, 2:15), pri la deveno de la aŭtentika forto kaj de la vera povo: “(...) Ĉar la volo de Dio estas, ke bonfarante, vi silentigu la nesciadon de homoj malsaĝaj”. Tiel sin tenis Jesuo fronte al la kontraŭuloj: per Sia firma agmaniero, per senĉesa atestado pri la Dia Povo, Li ne ĉesis bonfaradi, kaj samtempe Li predikadis survoje. Jen do Kiu Li estas, kaj kial Li estas — “la Fidela Atestanto, la Unuenaskita el la mortintoj, kaj la Reganto de la reĝoj de la Tero, kiu nin amas, kaj nin malligis de niaj pekoj per Sia sango (la ekzemplodonado)” (Apokalipso, 1:5), ĉar Li montris, kiel venki en ĉi tiu mondo de ĉagrenoj: obstinadi apud Li kaj apud la Patro ĝis la fino, kaj alporti la ĉielan bonon al ĉiuj homoj, ĉar per tiu scio, antaŭ ĉio, oni povos konkretigi la definitivan perfektigon de la socio, ĉar kiel de longe mi diras al vi, la socia reformo alvenas pere de la Spirita.

Al la viktimoj de la 11-a de Septembro, jen estas la frata omaĝo de Religio de Dio, la Religio de la Tria Jarmilo, Religio de la Universala Amo.

José de Paiva Netto, verkisto, ĵurnalisto, radiokronikisto, komponisto kaj poeto, naskiĝis je la 2-a de Marto 1941, en Rio-de-Ĵanejro/RJ, Brazilo. Li estas direktoro-prezidanto de Legio de Bona Volo (LBV). Efektiva membro de Brazila Asocio de Amaskomunikiloj (ABI) kaj de Brazila Asocio de Internaciaj Amaskomunikiloj (ABI-Inter), li estas ano de Nacia Federacio de Ĵurnalistoj (Fenaj), de International Federation of Journalists (IFJ), de la Sindikato de Profesiaj Ĵurnalistoj en Ŝtato Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Verkistoj en Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Radiokomunikantoj en Rio-de-Ĵanejro kaj de la Brazila Unuiĝo de Komponistoj (UBC). Li partoprenas ankaŭ en la Akademio de Beletro de Centra Brazilo. Li estas aŭtoro por internacia referenco pri defendado de homaj rajtoj kaj konceptado de la idealo de Ekumenaj Civitaneco kaj Spiriteco, kiuj laŭ li estas “lulilo de plej grandanimaj valoroj, kiuj naskiĝas en la Animo, nome en la loĝejo de emocioj kaj de rezonkapablo prilumita de intuicio, medio, kiu enhavas ĉion, kio transcendas la vulgaran kampon de materio kaj devenas de la homa sublimita sentemo, kiel ekzemple Vero, Justeco, Kompatemo, Etiko, Honesteco, Grandanimeco kaj Frata Amo”. Resume, ĝi estas la matematika konstant-nombro, kiu harmoniigas la ekvacion de vivo spirita, morala, mensa kaj homa. Nu, sen tia scio, ke ni ekzistas en du sferoj, sekve ne nur en la fizika, fariĝas malfacile atingi Socion vere Solidaran, Altruisman, Ekumenan, ĉar ni plu neglektos, ke la scio pri Supera Spiriteco plialtigas la karakteron de la homoj, kaj konsekvence tiu scio kondukas la homojn al la konstruado de Tutplaneda Civitaneco”.