Neniam emeritiĝu for de la vivo

Omaĝe al ĉiuj maljunaj Gefratoj, mi prezentas al vi pecojn el mia ĉefartikolo el la 24-a eldono de “Revuo de LBV” (Jan./Febr. 1992), publikigita antaŭe, en la jardeko post 1980, fare de la ĵurnalo “Folha de S.Paulo”.

Ni vivas en tempo de konstanta materia progreso. Tamen, oni ne vidas la respondan antaŭeniron en la kampo de etiko kaj de Spirito. El tio rezultas malbonoj kiel malsato, perforto kaj malrespektemo al la Naturo. Kaj bedaŭrinde homoj en la tria aĝo estas ankaŭ trafataj de malvarmaj homaj sentoj.

Estas vera krimo ne rekoni la valoron de maljunaj Gefratoj. En ĉi tiu vivofazo, pli ol iam, ili meritas karesojn kaj solidarecon flanke de la pli junaj, je justa rekono pri la kontribuo, kiun ili transdonis al la socio.

En LBV ni ne konsideras maljunecon kiel sinonimon de io kadukiĝinta. Neniu homo estas maljuna, kiam li havas bonan, grandan Idealon. Li jam ne povas porti pianon, ne plu promeni sur motorciklo. Tamen, se li havas entuziasmon en si, tiam li estas juna. En certa momento de la vivo, homoj bezonas, malgraŭ sporadaj esceptoj, emeritiĝi for de siaj dungpostenoj, sed ne devas fari tion rilate al la vivo. Ili devas batali, se ili ankoraŭ povas spiri.

Vivian R. Ferreira

Legio de Bona Volo funkciigas, per sia ampleksa laboro por subteno de la homo kaj de la socio, Hejmojn por apogado al maljunuletoj, kaj sanajn lokojn por kunvivado. Tie, avoĉjoj kaj avinjoj estas prizorgataj kun multe da Amo, kaj precipe lernas, ke neniam estas tro malfrue por kunlabori per siaj spertoj, favore al ia pli feliĉa Homaro, ĉar la forto de bonaj ekzemploj inspiras novajn generaciojn venki barojn en la surtera vivo. (...)

Eble tio ŝajnas paradokso. Tamen, lando kiu forlasas siajn maljunulojn ne kredas pri la estonteco de siaj junuloj. Kio estas nacio, se ne ties elementoj? Se ekzistas estonteco, tiam la junaj maljuniĝos. Ili vivos pli longe. Sed ankaŭ tiuj emeritiĝos... Ia firma konvinkiteco pri tuja vivĝuado estas elmontro pri nekredo pri la estonta tempo. Kaj ekzistas homoj, kiuj estas ankoraŭ junaj kaj pensas: “Ni vivu nun, ĉar eble baldaŭ ĉio finiĝos! Kaj damniĝu tiuj, kiuj sukcesis longe rezisti...” Ni ĉi tie neniel troigas. Tion oni ja vidas, ankaŭ. Oni havas la impreson, ke kelkaj el tiaj homoj, kiuj ĝuas la viglecon de juna aĝo spitas la eblecon, ke ankaŭ ili atingos la kadukiĝon. Sed eble ili alvenos tie... Ne eblas estonteco sen gejunuloj. Ankaŭ ne sen maljunuloj.

Tatiane Oliveira

Ni devas kunigi la spertotrezoron de pli maljunaj al la fruktodona energio de pli junaj. (...)

Reprodução BV

Ezekielo

Ni batalas por ia mondo, kiu donu ŝancojn al ĉiuj. Kaj estas ebla. Neeble estas daŭrigi tiel, kiel nuntempe: la terura sceno de animoj sekiĝintaj pro indiferenteco al la Amo de Dio, kiel la sekaj ostoj en la vizio de la profeto Ezekielo. Nia mondo devas akcepti la spiritan blovon de la Vivo, ĉar ĝi estas riĉa kaj tre vasta, kaj havas sufiĉe da spaco por ĉiuj. (...)

José de Paiva Netto, verkisto, ĵurnalisto, radiokronikisto, komponisto kaj poeto, naskiĝis je la 2-a de Marto 1941, en Rio-de-Ĵanejro/RJ, Brazilo. Li estas direktoro-prezidanto de Legio de Bona Volo (LBV). Efektiva membro de Brazila Asocio de Amaskomunikiloj (ABI) kaj de Brazila Asocio de Internaciaj Amaskomunikiloj (ABI-Inter), li estas ano de Nacia Federacio de Ĵurnalistoj (Fenaj), de International Federation of Journalists (IFJ), de la Sindikato de Profesiaj Ĵurnalistoj en Ŝtato Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Verkistoj en Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Radiokomunikantoj en Rio-de-Ĵanejro kaj de la Brazila Unuiĝo de Komponistoj (UBC). Li partoprenas ankaŭ en la Akademio de Beletro de Centra Brazilo. Li estas aŭtoro por internacia referenco pri defendado de homaj rajtoj kaj konceptado de la idealo de Ekumenaj Civitaneco kaj Spiriteco, kiuj laŭ li estas “lulilo de plej grandanimaj valoroj, kiuj naskiĝas en la Animo, nome en la loĝejo de emocioj kaj de rezonkapablo prilumita de intuicio, medio, kiu enhavas ĉion, kio transcendas la vulgaran kampon de materio kaj devenas de la homa sublimita sentemo, kiel ekzemple Vero, Justeco, Kompatemo, Etiko, Honesteco, Grandanimeco kaj Frata Amo”. Resume, ĝi estas la matematika konstant-nombro, kiu harmoniigas la ekvacion de vivo spirita, morala, mensa kaj homa. Nu, sen tia scio, ke ni ekzistas en du sferoj, sekve ne nur en la fizika, fariĝas malfacile atingi Socion vere Solidaran, Altruisman, Ekumenan, ĉar ni plu neglektos, ke la scio pri Supera Spiriteco plialtigas la karakteron de la homoj, kaj konsekvence tiu scio kondukas la homojn al la konstruado de Tutplaneda Civitaneco”.