La Dia Liberiganto

Originala teksto el artikolo publikigita de la aŭtoro en la gazetaro, en la jardeko 1980-a.

Ekzistas Liberiganto, kies influo transiras limojn aŭ homajn kalendarojn: ĉu majo aŭ novembro*1? Lia agado estas senĉesa. Dum estos malsato, sendungeco, manko de ŝirmejo, infanoj sen lernejo kaj zorgemo, maljunuloj sen protekto kaj estimo, homo sen iu ajn, kiu lin konsolus, tiam efektifigendas neprokrastebla liberiĝo de ĉiaj gentoj.

La Historio registras notindajn personeculojn, kiuj nobligis la surteran ekzistadon. (...) Sed antaŭ la nefleksebla paso de la tempo, de la memoro de la popoloj, iom post iom vualiĝas la famo pri tiuj realigoj fare de multaj el ili kaj restas nur iliaj nomoj kaj ia nebula memoraĵo pri iliaj faroj.

Unu el tiuj historiaj figuroj de ĉiuj epokoj kaj de ĉiuj nacioj glore rezistas. Pli kaj pli distingiĝas Lia luma ĉeesto. Lia neforigebla marko firmiĝas en la memoro de la homoj:

La ĉielo kaj la Tero forpasos, sed miaj vortoj ne forpasos (Luko, 21:33).

Lia vivo — infaneco, juneco, prediko de la Bona Novaĵo, suferoj, morto, reviviĝo — estas senkompara sur la Tero:

— Vi estas de malsupre, Mi estas de supre; vi estas de ĉi tiu mondo, Mi ne estas (Johano, 8:23).

Post Li, la kunvivado de la Homo neniam plu estis la sama:

Mi estas la Releviĝo kaj la Vivo; kiu kredas al mi, eĉ se li estos mortinta, tiu vivos, kaj ĉiu, kiu vivas kaj kredas al mi, por ĉiam ne mortos (Johano, 11:25 kaj 26).

Li skuis la animojn kaj alvokis al Betleĥemo la atenton de la povuloj. Pri Li profetis Simeon:

Jen ĉi tiu estas metita por la falo kaj leviĝo de multaj, kaj por signo kontraŭparolata (Luko, 2:34).

Ekde infanaĝo, Li montris Sian superan scion: 12-jara, Li jam predikis al la tiama leĝistaro, rivelante Sian Dian konon. Li parolis al ili kun granda saĝeco. Li gapigis kaj longe pripensigis ilin, tiom vasta estis la sublimeco de tiuj instruoj, pere de Liaj respondoj:

— Vere, vere, Mi diras al vi: kiu aŭskultas mian vorton, kaj kredas al Tiu, kiu min sendis, tiu jam pasis de morto en Eternan Vivon (Johano, 5:24).

Tiu eksterordinara Estulo, naskiĝinta sub atendo de la jarmiloj, al kiu la Anĝeloj de la Ĉiela Armeo kunkantis

— Gloro al Dio en la Supera Alto, kaj sur la Tero Paco al la Homoj de la Bona Volo de Dio*2 (Luko, 2:14);

kiu skuis la bazojn de la socio:

— Ne estos lasita ĉi tie ŝtono sur ŝtono, kiu ne estos deĵetita (Mateo, 24:2);

kiu admonis la senatentajn:

— Ĉar kiel la fulmo venas el la Oriento kaj montriĝas ĝis la Okcidento, tiel ankaŭ estos la Veno de la Filo de Dio (Mateo, 24:27):

kiu atentigis la neniofarantojn:

— La Kristo revenos en la gloro de Sia Patro kun Siaj Anĝeloj, kaj tiam Li redonos al ĉiu laŭ liaj faroj (Mateo, 16:27);

kiu tremigis la fierulojn kaj distremulojn:

— Ve al vi, kiuj nun ridas, ĉar vi malĝojos kaj ploros (Luko, 6:25);

kiu alfrontis la tiamajn pretendemajn kaj arogantajn:

— Vere Mi diras al vi, ke la impostistoj kaj malĉastistinoj iras antaŭ vi en la Regnon de Dio (Mateo, 21:31);

sed kiu vokis al respondeco la senbridajn maldeculojn:

— Sed kiel la tagoj de Noa, tiel estos la Veno de la Filo de Dio. (...) Dum la tagoj, kiuj estis antaŭ la diluvo, oni manĝis kaj trinkis, edziĝis kaj edziniĝis, ĝis la tago, kiam Noa eniris en la arkeon, kaj oni ne eksciis, ĝis la diluvo venis kaj forprenis ĉiujn. Tiel estos la Veno de la Filo de Dio. Tial vi estu pretaj! Viglu kaj preĝu; ĉar vi ne scias, en kiu tago kaj horo tio okazos (Mateo, 24:37 ĝis 44, kaj Marko, 13:32 kaj 33);

kiu instruis al saĝuloj kaj mondspertuloj:

— Mia instruado estas ne mia, sed Ties, kiu min sendis. Se iu volas plenumi Lian volon, tiu scios pri la instruado, ĉu ĝi estas de Dio, aŭ ĉu Mi parolas nur el Mi mem. Kiu parolas el si mem, tiu celas sian propran gloron; sed kiu celas la gloron de Tiu, kiu lin sendis, tiu estas verema, kaj maljusteco ne estas en li (Johano, 7:16 ĝis 18);

Kaj kiu instruis al apostoloj kaj disĉiploj tion, kio konsistigas la deziron de la filozofoj, kaj kiun Li ne povis riveli al Pilato, ĉar ĉi tiu ne komprenus Lin:

— Konsekru ilin, Patro, en la Vero; Via Vorto estas Vero (Johano, 17:17);

kiu konsolis la senesperulojn:

— Venu al mi ĉiuj, kiuj estas laborantaj kaj ŝarĝitaj, kaj Mi vin ripozigos (Mateo, 11:28);

kiu montris la vojon al vera liberiĝo:

— Vi scios la Veron (de Dio), kaj la Vero (de Dio) vin liberigos (Johano, 8:32);

kiu fariĝis eterna en la Historio, ĉar Li enloĝis en la koroj de la suferantoj pro la minacanta paco de la homoj, kiuj tial sopiras tiun venantan el Dio; alidirate, tiun kiun la mondo ne povas doni al ili (Johano, 14:27);

kiu ankaŭ diris, memore al la Profeto Hoŝea (6:6):

— Mi deziras bonfaradon, sed ne oferon (Mateo, 9:13);

ĉar sen bonfarado ne estas Paco;

kaj kiu sendistinge fordonis Sian vivon pro ni, ĉar Li mem konsilis:

— Se vi faros bonon nur al tiuj, kiuj helpas vin, kian dian rekompenson vi meritos?

Ĉu vi volas scii Lian nomon? Jesuo!, la Ekumena Kristo, ipso facto, sen ombroj de netoleremo, ĉar Li, por nia savo, estas Amo altigita al la n-a potenco!

— La senĉesa Lumo, venanta en la mondon, priradias ĉiun Homon. (Johano, 1:9).

LIBERIĜI, ANTAŬ ĈIO, ESTAS HAVI SPIRITAN KONON

(...) La vera liberiĝo de la Homo kaj de ties senmorta Spirito estos tiu firmigita per praktikado de reciproka respekto, kies riĉeco konsistigas la multobligon de ideoj favorantaj Pacon inter ĉiuj. Samkiale ĝi venos per Instruado kaj Edukado, prilumitaj de tiu senco pri Spiritualeco, nome Amo kaj Justeco, Scienco kaj Amo, por ĉiuj gentoj. Liberiĝi, antaŭ ĉio, estas havi spiritan konon, prefere laŭ akordiĝo kun ĉi tiu instiga sugesto de la Sublima Reformisto:

— Celu unue al la Regno de Dio kaj Lia Justeco, kaj ĉiuj materiaj aferoj estos al vi aldonataj (Mateo, 6:33).

Tial, per tiu aŭ alia maniero, ĉiuj atribuas al Li senkomparan personecon. Lia ĉeesto sur la Tero tenadis for de orgojlo la emon de nenombreblaj popolamasoj:

— Kiu volas esti granda inter vi, tiu estu via servanto; kaj kiu volas esti la unua inter vi, tiu estu sklavo de ĉiuj*3 (Marko, 10:43 kaj 44).

— Kiu el vi estas senpeka, tiu unua ĵetu ŝtonon (Johano, 8:7).

Nu, kiu ne eraras en ĉi tiu mondo?!...

Jesuo famiĝis en la Historio por instrui al ni, per Sia propra ekzemplo, idealan vojon al Paco:

— Amu unu alian kiel Mi amis vin. Nur per tio ĉiuj homoj scios, ke vi estas miaj disĉiploj (Johano, 13:34 kaj 35).

MESAĜO AL DI-KREDANTOJ KAJ DI-NEKREDANTOJ

La mesaĝo de tiu Sublima Bonfaranto ŝvebas preter religioj, ideologioj, gentapartigoj. Ĝi parolas al la animoj de la Di-kredantoj kaj Di-nekredantoj, kaj ĝi neniel rilatiĝas kun tiuj ekscesoj faritaj de malsamaj generacioj, kiuj turmentiĝas tra la jarcentoj. La Homoj devus ekumene trastudi ĝin, per analizo de Lia penso etika, socia, ekonomia, filozofia, politika kaj religia, ekzempligita per la gesto helpi, okaze de angoro kaj malespero, vidvinojn kaj orfojn, soifantojn kaj malsatantoj, nudulojn, malsanulojn kaj malliberigitojn, je korpo kaj Animo (Mateo, 25:34 ĝis 40).

Nian omaĝon do al la Dia Liberiganto, kiu, antaŭ ĉio, malsklavigas nin el ni mem, indikante al ni la vojon al la Ĉiela Lumo. La esenco de Lia Evangelio, nome Solidareco, liberigas la estulojn el ĉiaj devenoj, ĉar ĝi aliigas ilin el interne eksteren:

Mi jam ne nomas vin sklavoj, ĉar la sklavo ne scias, kion lia sinjoro faras; sed Mi nomis vin amikoj, ĉar ĉion, kion Mi aŭdis de mia Patro, Mi sciigis al vi (Johano, 15:15).

ESENCO DE FRATECO

Ke la kono pri Lia nobla saĝeco helpu nin plibone kompreni Lin, por plibone senti Lin je Lia grandega strebo repacigi la popolojn, tiel ke tio efektive okazos, laŭ la esenco de Frateco,
— unu sola Grego por unu sola Paŝtisto (Johano, 10:16),

kiu estas Dio aŭ, por tiuj kiuj ne kredas Lin, la deziro plej glora, kiun ni tiel bezonas por ke la vivo daŭru sur ĉi tiu planedo nin gastiganta. Temas pri la harmonio de maturiĝinta popolo, konsistanta el nigruloj, blankuloj, flavuloj, mestizoj, unuvorte Homaj kaj Spiritaj Estuloj, ĉar ekzistas nur unu raso, nome tiu Universala Raso de la Gefiloj de Dio. Cetere, ekde la vivestiĝo, kiu ne estas rasmiksita en ĉi tiu mondo?

Jen la plej neprokrastebla karitato, kiun Li venigas al ni en ĉi tiu epoko de tiom da egoismo: por liberigi nin, nepras ke ni liberigu; por savi nin, nepras, ke ni savu. Tio estas la Leĝo pri Reciprokeco [pri kio parolis ankaŭ Konfuceo (551-479 a.K.)]:

Ĉion ajn do, kion vi deziras, ke la homoj faru al vi, vi ankaŭ faru al ili; ĉar ĉi tio estas la Leĝo kaj la Profetoj (Mateo, 7:12).

VI ESTAS LA SALO DE LA TERO

Ankaŭ diris la Kristo:

Vi estas la salo de la tero; sed se la salo sengustiĝis, per kio ĝi estos salita? ĝi jam taŭgas por nenio, krom por esti elĵetita kaj piedpremita de homoj.

Vi estas la lumo de la mondo. Urbo starigita sur monto ne povas esti kaŝita. Kiam oni bruligas lampon, oni metas ĝin ne sub grenmezurilon, sed sur la lampingon; kaj ĝi lumas sur ĉiujn, kiuj estas en la domo.

Tiel same via lumo lumu antaŭ homoj, por ke ili vidu viajn bonajn farojn, kaj gloru vian Patron, kiu estas en la ĉielo (Mateo, 5:13 ĝis 16).

Kiam pligrandigi la longfosaĝon inter la estuloj fariĝas modo por kelkaj, tiam la ago promocii la kvalitojn de la Spirito sin prezentas ankaŭ kiel rimedo por ĝenerala savo, malpermesante, ke la salo de la tero — kiu estas la parolo pri Paco de Nia Sinjoro Jesuo Kristo —, fariĝu sengusta. Ĉar, se ne plu troviĝas limoj por la "suverena kapitalo", samkiale falos tiuj baroj malhepantaj la plivastigon de la konsekvencoj de mizero, en kiu vivas sennombraj popolamasoj marĝene de bonhavaj medioj. Reliefigi do la ŝatindan flankon de ĉiu kaj igi ĝin pova instrumento por transformiĝo, inkluzive tiun ekonomian, fariĝis strategio postulanta ne nur talenton, sed ĉefe lertecon, energion kaj persistemon por ĝin plenumi. Jen kial ankaŭ konsilis la Kristo:

Estu do simplaj kiel kolomboj, kaj prudentaj kiel serpentoj. (...) Sed kiu persistos ĝis la fino, tiu estos savita (Mateo, 10:16 kaj 22).

Nepras tamen konkudi, ke elekti la vojon al spiritualeco ne signifas fariĝi naiva aŭ malkuraĝa, sed kuraĝaj kiaj estis kaj estas multaj batalantoj en la diversaj sociaj fakoj. Al ĉiuj nian gratulon.

Per via pacienco vi akiros viajn Animojn (Luko, 21:19).

Kaj kiel diras la Apokalipso, 21:5 ĝis 7, 22:21:

Kaj diris la Sidanto sur la trono: Vidu, Mi faras ĉion nova. Kaj Li diris: Skribu, ĉar tiuj vortoj estas fidelaj kaj veraj.

Kaj Li diris al mi: Ĉio fariĝis. Mi estas la Alfa kaj la Omega, la Komenco kaj la Fino. Mi donos donace al la soifanto el la fonto de la akvo de Eterna Vivo.

La venkanto heredos ĉion; kaj Mi estos por li Dio, kaj li estos por Mi filo. (...)

La graco de Nia Sinjoro Jesuo Kristo estu kun vi ĉiuj por ĉiam. Amen.

_________________________

*1 Paiva Netto aludas al celebradoj de la brazila Historio: majo, la 13an de majo 1888, Princino Isabel subskribas leĝon kiu liberigas la sklavojn; novembro, aludo al Zumbi (nevo de la reĝo Ganga Zumba), heroo de la sklavo-kaŝejo Quilombo dos Palmares, en la 17a jarcento. Post rezisti al pluraj atakoj, kaj esti perfidita, atakantaj trupoj sub komando de la dungata soldato Domingos Jorge Velho — kiun li venkis aliajn fojojn —, ĉirkaŭis kaj mortigis lin.
*2 Laŭ la portugala traduko de Pastro Matos Soares, eldono de 1954 — Tip. Sociedade de Papelaria — Porto.
*3 Sendube inspirita en la vorto de Jesuo, el la Evangelio laŭ Marko, 10:43 kaj 44, la itala filozofo kaj sociologiisto Pietro Ubaldi (1886-1972) skribis en sia verko La Granda Sintezo: "La superrega komando estas sole nur la superrega obeo". 

José de Paiva Netto, verkisto, ĵurnalisto, radiokronikisto, komponisto kaj poeto, naskiĝis je la 2-a de Marto 1941, en Rio-de-Ĵanejro/RJ, Brazilo. Li estas direktoro-prezidanto de Legio de Bona Volo (LBV). Efektiva membro de Brazila Asocio de Amaskomunikiloj (ABI) kaj de Brazila Asocio de Internaciaj Amaskomunikiloj (ABI-Inter), li estas ano de Nacia Federacio de Ĵurnalistoj (Fenaj), de International Federation of Journalists (IFJ), de la Sindikato de Profesiaj Ĵurnalistoj en Ŝtato Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Verkistoj en Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Radiokomunikantoj en Rio-de-Ĵanejro kaj de la Brazila Unuiĝo de Komponistoj (UBC). Li partoprenas ankaŭ en la Akademio de Beletro de Centra Brazilo. Li estas aŭtoro por internacia referenco pri defendado de homaj rajtoj kaj konceptado de la idealo de Ekumenaj Civitaneco kaj Spiriteco, kiuj laŭ li estas “lulilo de plej grandanimaj valoroj, kiuj naskiĝas en la Animo, nome en la loĝejo de emocioj kaj de rezonkapablo prilumita de intuicio, medio, kiu enhavas ĉion, kio transcendas la vulgaran kampon de materio kaj devenas de la homa sublimita sentemo, kiel ekzemple Vero, Justeco, Kompatemo, Etiko, Honesteco, Grandanimeco kaj Frata Amo”. Resume, ĝi estas la matematika konstant-nombro, kiu harmoniigas la ekvacion de vivo spirita, morala, mensa kaj homa. Nu, sen tia scio, ke ni ekzistas en du sferoj, sekve ne nur en la fizika, fariĝas malfacile atingi Socion vere Solidaran, Altruisman, Ekumenan, ĉar ni plu neglektos, ke la scio pri Supera Spiriteco plialtigas la karakteron de la homoj, kaj konsekvence tiu scio kondukas la homojn al la konstruado de Tutplaneda Civitaneco”.