Sublima Vivo inter ni

Tela: James Tissot (1836-1902)

Johano

En la 17-a ĉapitro de la Evangelio, laŭ teksto de Johano, Jesuo lasis al ni unu el la plej belaj kaj kortuŝaj paĝoj el Lia Sublima Vivo – la Preĝon al la Ĉiela Patro, per kiu Li montras Sian tutan Amon al tiuj, kiuj estis al Li transdonitaj de Dio por prizorgado. Kaj kiel sindediĉa Paŝtisto de la homa ŝafaro, Li instruis respekton al Lia Nova Ordono – "Vi amu unu alian, kiel Mi vin amis. Nur per tio ĉiuj homoj scios, ke vi estas miaj disĉiploj." Li asertis, ke "neniu havas Amon pli grandan ol tio, ke iu demetus sian Vivon por siaj amikoj" (Evangelio laŭ Johano, 13:34 kaj 35; 15:13). Kaj la Ŝafido de Dio sin oferis pro la mondo. Eĉ favore al tiuj, kiuj konsideris sin Liaj kontraŭuloj kaj Lin kondukis al krucumo. Efektive, ne ekzistas pli granda altruismo ol tio – sin oferi favore al la Homaro, kiu spitas sian kolektivan postvivadon. Tamen, je la tria tago la Ekumena Kristo reviviĝis, restis dum kvardek tagoj kun Siaj disĉiploj, kaj la anonco, ke Li glore revenos en la Teron – ne plu por krucumo – estas tiel elstara en Lia Misio, ke Anĝeloj tion konfirmas en la momento, kiam Li revenas en la Spiritan Sferon: "Kaj tion dirinte, Li suprenleviĝis, ankoraŭ dum ili rigardis, kaj nubo ricevis Lin for de iliaj okuloj. Kaj dum ili fikse rigardis al la Ĉielo, kiam Li foriris, jen staris apud ili du viroj blanke vestitaj; kiuj ankaŭ diris: Viroj Galileanoj, kial vi staras rigardantaj al la Ĉielo? Ĉi tiu Jesuo, kiu estas prenita supren for de vi en la Ĉielon, tiel same revenos, kiel vi vidis Lin iranta en la Ĉielon." (La Agoj de la Apostoloj, 1:9 ĝis 11).

Tela: Benjamin West (1738-1820)

  

Pli forta emfazo al Renaskiĝo

Arquivo BV

Alziro Zarur   

Je la 1-a de aprilo 1983, la Sanktan Vendredon, ĉe Domo de Italio, en la brazila urbo Salvador/BA, kiam mi lanĉis la verkon Libro Jesuo, mi diris: Ĉe Lia venko super morto staras la forto, kiu antaŭenpuŝas Kristanismon, la certecon pri triumfo super si mem, flanke de la disĉiploj. La granda Mesaĝo de la Sankta Semajno, nuntempe, kiam popoloj insistas alvoki morton kaj fari ĝin sia dio, estas tio, ke la Dia Estro neniam efektive mortis. Spirito ne estingiĝas. Pro tio ni estas senmortaj. Ni estas kreitaj laŭ la figuro kaj similaj al la Plejalta. Kaj "Dio estas Spirito", kiel revelaciis la Ĉiela Edukanto al la samaria virino, apud la puto de Jakob (Evangelio laŭ Johano, 4:24). Jesuo kiel Spirito reaperis al homaj okuloj. Per tia eksterordinara faro, Li kreis en la animon de Siaj sekvantoj sufiĉe da kuraĝo por alfronti ĉiajn mondajn malamojn kaj persekutojn, sen alproprigo de tia fia konduto. Pro tio mi ĉiam emfazas, ke kuraĝo estas akcepti taskon, eĉ se ĝi ŝajnas plej malfacila, kaj fiere plenumi ĝin ĝis la fino. Sen malvigliĝo, kun la okuloj fiksitaj sur la Kriston de Dio. "Se Jesuo ne estus resurektinta, ne ekzistus Kristanismo", kiel emfazis Alziro Zarur (1914-1979).

Tela: Govaert Flinck (1615-1660)

Jesuo

Jesuo venkis la morton

Tela: Guido Reni (1575-1642)

Luko

Tela: Guido Reni (1575-1642)

Marko

La Evangelio laŭ Luko, 9:60, tekstas, ke iam al junulo, kiu deziris sekvi Lin, sed kiu antaŭe intencis entombigi sian patron, la Altega Majstro, kun la intenco provi lin, konsilis: "Lasu la mortintojn enterigi siajn mortintojn; sed vi iru kaj proklamu la Regnon de Dio." Kaj laŭ la skribaĵoj de Marko, 12:27: "Dio estas Dio ne de la mortintoj sed de la vivantoj", tio estas, de eternaj estuloj. Kaj Li kompletigis: "Vi multe eraras".

La neforgesebla instruo de Lia Pasiono, precipe al ĉi tiu epoko de apokalipsa ciklo-fino, estas la venko super la morto.

Tela: Rembrandt (1606-1669)

Paŭlo

En la Unua Epistolo al Korintanoj, 15:55, oni trovas ĉi tiun frapantan demandon de Apostolo Paŭlo: "Ho morto, kie estas via venko, kie estas via pikilo?"

Fakte, mortintoj ne mortis. Por tiuj, kiuj havas videmajn okulojn kaj aŭskultemajn orelojn, morto estas onidiro.

Superinte ĝin, Jesuo povis montri tion, kion Li diris en la Bona Mesaĝo de Johano, 16:33: "Mi venkis la mondon." Kaj la Majstro deziras, ke kune kun Li ni faru la samon. Kiam la nacioj pli bone konos la realaĵon pri la spirita, eterna vivo, tiam ili ĉion refaros koncerne sociajn rilatojn, inkluzive en tutmonda amplekso. Dume, la socio plu staras preskaŭ nur sur materio, kiu estas mantelo, kiu kaŝas de la Homo la veran sencon de lia vivo. Pro tio okazas foje tragikaj miskomprenoj, ne nur rilate religion, sed ankaŭ en politiko, en arto, en sportoj, en scienco, en filozofio, kaj tiel plu. Tio estas komparebla al egipta legendo pri fiŝoj, kiuj vivadis en lageto, ne kredis al informoj pri riveroj, maroj kaj oceanoj treege pli vastaj ol ilia strikta loĝejo, kaj preferis timeme vagi en mallumo de malaŭdaco.

Reprodução BV

Teokrito

Tiel okazas al neantaŭvidemaj surteraj homoj, kiuj minacadas sin mem per neesprimeblaj danĝeroj pri terura detruo, ĉar la eta lago sekiĝis kaj ĉiuj mortis seke. Tamen, kiel Teokrito (320-250 a.K.), "se ankoraŭ estas Vivo, ankoraŭ estas espero". Kaj la Vivo estas eterna.

José de Paiva Netto estas verkisto, ĵurnalisto, radikronikisto, komponisto kaj poeto. Li estas direktoro-prezidanto de Legio de Bona Volo (LBV), efektiva membro de Brazila Asocio de Amaskomunikiloj (ABI) kaj de Brazila Asocio de Internaciaj Amaskomunikiloj (ABI-Inter). Li estas membro de Nacia Federacio de Ĵurnalistoj (Fenaj), de International Federation of Journalists (IFJ), de Sindikato de Profesiaj Ĵurnalistoj de Ŝtato Rio de Janeiro, de Sindikato de Verkistoj de Rio de Janeiro, de Sindikato de Radikomunikantoj de Rio de Janeiro kaj de Brazila Unuiĝo de Komponistoj (UBC). Li partoprenas ankaŭ Akademion de Beletro de Centra Brazilo. Li estas aŭtoro por internacia referenco pri konceptado kaj defendado de Ekumenaj Civitaneco kaj Spiriteco, kiuj laŭ li estas "lulilo de plej grandanimaj valoroj, kiuj naskiĝas en la Animo, nome en la loĝejo de emocioj kaj de rezonkapablo prilumita de intuicio, medio, kiu enhavas ĉion, kio transcendas la vulgaran kampon de materio kaj devenas de la homa sublimita sentemo, kiel ekzemple Vero, Justeco, Kompatemo, Etiko, Honesteco, Grandanimeco kaj Frata Amo".