Ĉiuj Virinoj estas patrinoj

Arquivo BV

Alziro Zarur

En Legio de Bona Volo, LBV, nia alrigardo pri patrineco estas vasta. Mi priparolis tion je la 22-a de Majo 1988, per la ĵurnalo Folha de S. Paulo: Dio, Patrino kaj Patro de la Homoj, estas universala amplekso. Tiamaniere, Patrinoj ne estas nur tiuj, kiu naskas korpajn gefilojn. Ankaŭ estas tiuj, kiuj sin dediĉas al porvivo de la aliulaj gefiloj: la orfaj infanoj, eĉ de vivaj gepatroj; al la Patrinoj, kiuj bezonas labori kaj ne kalkulas je fidindulo por zorgi pri ili; al tiuj kiuj estas senrimede malsanaj. Laŭ oni legas en la Poemo de la Granda Jarmilo, de Alziro Zarur (1914-1979), la karmemora Fondinto de LBV: "(...) La gefiloj estas gefiloj de ĉiuj patrinoj, kaj la patrinoj estas patrinoj de ĉiuj gefiloj”.

shutterstock

Patrinoj ankaŭ estas tiuj, kiuj sin dediĉas al Artoj, al Literaturo, al Scienco, al Filozofio, al Religio, al Politiko, al Ekonomio, entute al ĉiuj sektoroj de la penso aŭ kreema agado, kiu naskas "filojn” de ties dediĉa kompetenteco favore al elvolviĝo de la Homaro. LBV ne starigas bastilojn, male, detruas ilin kun pluaj Bona Volo. (...)

Tre oportuna estas ankaŭ alia poeziaĵo de la kara Zarur: Poemo al Patrinoj, ia odo pri patrina naturo, pri la bezono je la amema, forta influo de tia Estulo ĉe la regado de popoloj.

Poemo al Patrinoj

Ekde la origino de la mondo, ĝis kie sondas arkelogio, / En riĉaj kaj malriĉaj familioj, / Patrino ne ordonas, nur la patro.

Mi ne pretendas, kiel Nostradamus,/ Kompreni la destinon, sed mi pensas,/ Ke l’ kaŭzo de patrina subjugado,/ Estas la kredo pri virforma Dio.

“Se la Kreanto estas vir’ (rezonis / La saĝaj kaj antikvaj filozofoj)/ Ni faru per virinoj ian gregon...”/ Kaj tiel ili pensis, kaj do faris.

De tiam oni vidas tian farson/ Reprezentatan per granda soleno,/ En ĉiuj landoj, tra la tuta mondo,/ Kie moral’ kaduka plu regadas.

“La virinoj ne povas nin kompreni”,/ Asertis la despotaj grandsinjoroj/.Kaj tra jarcentoj da horor’ ni vidas/ Fiaskon de la viroj, kiuj regas.

En temp’ de trankvileco, mi pripensas,/ Kaj venis al konkludo malfavora:/

La hom’ estas infano kolerema,/ Sen la spontana ĉarmo de infano.

Nur tiam mi komprenis la militon,/ Ĥaosan, timegigan kaj mizeran:/ Oni ne plu ĝin trovos sur la tero,/ Kiam regos virinoj en la mondo.

Ne indas, ke plu daŭru la afero!/ Ĉar “estroj” – pli malbonaj ol rabiaj/ Hundoj – havas fatalan apartaĵon,/ Ke ili ne kapablas patriniĝi.

Portreto de Patrino

Reprodução BV

Ramón Ángel Jara

Mi malfermas la revuon Bona Volo kaj trovas tiun ĉi trezoron de la karmemora ĉilia episkopa moŝto Ramón Ángel Jara (1852-1917): Ekzistas simpla virino kiu havas iom de Dio pro la vasteco de sia Amo, kaj multon de anĝelo pro la senlaco de sia sindediĉo. Virino kiu, estante juna, pensas kiel maljunulino, sed dum maljuneco laboras kvazaŭ ŝi havus tiun viglecon de la junularo; se neklera, ŝi deĉifras la problemojn de la vivo kun pli da trafo ol saĝulo; se klera, ŝi konformigas sin al la simpleco de infanoj; se malriĉa, ŝi konsideras sin sufiĉe riĉa pro la feliĉo de tiuj, kiujn ŝi amas; kaj se riĉa, ŝi plezure donacus sian riĉaĵon por ne sperti la ofendon de maldankemo. Vigla aŭ sentima, ŝi tamen tremas antaŭ ploro de infaneto; malfortika, ŝi foje fariĝas kuraĝa kiel leono. Virino kiu, dum ŝia vivo, ni ne scias valorigi ŝin, ĉar ĉe ŝi ĉiuj niaj doloroj malaperas... Sed, post ŝia morto, ni fordonus ĉion, kio ni estas, kaj ĉion, kion ni havas, por vidi ŝin dum momento kaj de ŝi ricevi la kareson de ŝiaj brakoj, iun vorton el ŝiaj lipoj... Ne petu, ke mi diru la nomon de tiu virino, se vi ne volas, ke mi malsekigu per larmoj ĉi tiun albumon, ĉar mi jam vidis ŝin ĉeestanta mian vivovojon. Sed, kiam viaj filoj kreskos, legu al ili ĉi tiun paĝon. Kaj ili, multe kisante vin, diros, ke malriĉa preterpasanto, dankema pro la mirinda gastakcepto, lasis registrita en ĉi tiu albumo, por ĉiuj, la portreton de sia propra Patrino.

Vivian R. Ferreira

Reprodução BV

Guerra Junqueiro

Kelkaj diras, ke Patrino ne havas rimon. Ĉu vere?! Velkiĝis al tiuj la muzo, aŭ ŝi libertempis... Malsama estis la fama sperto de Guerra Junqueiro (1850-1923).

Amo perfekte rimiĝas kun Patrino. Ankaŭ patrino estas ĉiama.

José de Paiva Netto, verkisto, ĵurnalisto, radiokronikisto, komponisto kaj poeto, naskiĝis je la 2-a de Marto 1941, en Rio-de-Ĵanejro/RJ, Brazilo. Li estas direktoro-prezidanto de Legio de Bona Volo (LBV). Efektiva membro de Brazila Asocio de Amaskomunikiloj (ABI) kaj de Brazila Asocio de Internaciaj Amaskomunikiloj (ABI-Inter), li estas ano de Nacia Federacio de Ĵurnalistoj (Fenaj), de International Federation of Journalists (IFJ), de la Sindikato de Profesiaj Ĵurnalistoj en Ŝtato Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Verkistoj en Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Radiokomunikantoj en Rio-de-Ĵanejro kaj de la Brazila Unuiĝo de Komponistoj (UBC). Li partoprenas ankaŭ en la Akademio de Beletro de Centra Brazilo. Li estas aŭtoro por internacia referenco pri defendado de homaj rajtoj kaj konceptado de la idealo de Ekumenaj Civitaneco kaj Spiriteco, kiuj laŭ li estas “lulilo de plej grandanimaj valoroj, kiuj naskiĝas en la Animo, nome en la loĝejo de emocioj kaj de rezonkapablo prilumita de intuicio, medio, kiu enhavas ĉion, kio transcendas la vulgaran kampon de materio kaj devenas de la homa sublimita sentemo, kiel ekzemple Vero, Justeco, Kompatemo, Etiko, Honesteco, Grandanimeco kaj Frata Amo”. Resume, ĝi estas la matematika konstant-nombro, kiu harmoniigas la ekvacion de vivo spirita, morala, mensa kaj homa. Nu, sen tia scio, ke ni ekzistas en du sferoj, sekve ne nur en la fizika, fariĝas malfacile atingi Socion vere Solidaran, Altruisman, Ekumenan, ĉar ni plu neglektos, ke la scio pri Supera Spiriteco plialtigas la karakteron de la homoj, kaj konsekvence tiu scio kondukas la homojn al la konstruado de Tutplaneda Civitaneco”.