Manifesto de Bona Volo (III)

El la naciaro, Brazilo ekaperas kiel privilegiita Nacio. Neniu, el la kvin vastaj de la mondo, kapablas prezenti tiom ekvilibran rilaton inter grando, naturaj rimedoj, loĝantaro, kultura homogeneco kaj etna harmonio. La teknologian malfruiĝon ni superos post malmultaj jaroj, se ni kapablos plenumi ian politikon de instruado (klerigado kaj edukado) decidan kaj kuraĝan. Kaj nia LBV deziras partopreni en tiu proceso, ĉar ĝi historie integriĝas al la institucioj havantaj kiel principon la saĝon, kaj kiel celon la homan individuon kaj ties spiriton.

VI – Sub la vidpunkto de la Politiko de Dio, la Ŝtaton ne koncernas nur la rolo stimuli la privatan entreprenon, por ĉerpi el ĝi rimedojn por la subteno de la esencaj devoj de la Registaro: sano, eduko, riparado de la medio por la sano, enloĝado, sekureco kaj justico. Ĝin koncernas ankaŭla instigado de la talentuloj de la popolo, liberigante ĝin de la sklaveco rezultanta el la spirita malklereco, kiu ĝin katenas. Regas bone tiu, kiu – ne forgesante la korpojn – varmigas la korojn kaj lumigas la animojn, kuraĝigante ilin por la vivoluktoj, per la potencaj armiloj de Amo, Vero kaj Justeco. Popolo malklera estas Popolo sklava.

(Sekvu)

José de Paiva Netto, verkisto, ĵurnalisto, radiokronikisto, komponisto kaj poeto, naskiĝis je la 2-a de Marto 1941, en Rio-de-Ĵanejro/RJ, Brazilo. Li estas direktoro-prezidanto de Legio de Bona Volo (LBV). Efektiva membro de Brazila Asocio de Amaskomunikiloj (ABI) kaj de Brazila Asocio de Internaciaj Amaskomunikiloj (ABI-Inter), li estas ano de Nacia Federacio de Ĵurnalistoj (Fenaj), de International Federation of Journalists (IFJ), de la Sindikato de Profesiaj Ĵurnalistoj en Ŝtato Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Verkistoj en Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Radiokomunikantoj en Rio-de-Ĵanejro kaj de la Brazila Unuiĝo de Komponistoj (UBC). Li partoprenas ankaŭ en la Akademio de Beletro de Centra Brazilo. Li estas aŭtoro por internacia referenco pri defendado de homaj rajtoj kaj konceptado de la idealo de Ekumenaj Civitaneco kaj Spiriteco, kiuj laŭ li estas “lulilo de plej grandanimaj valoroj, kiuj naskiĝas en la Animo, nome en la loĝejo de emocioj kaj de rezonkapablo prilumita de intuicio, medio, kiu enhavas ĉion, kio transcendas la vulgaran kampon de materio kaj devenas de la homa sublimita sentemo, kiel ekzemple Vero, Justeco, Kompatemo, Etiko, Honesteco, Grandanimeco kaj Frata Amo”. Resume, ĝi estas la matematika konstant-nombro, kiu harmoniigas la ekvacion de vivo spirita, morala, mensa kaj homa. Nu, sen tia scio, ke ni ekzistas en du sferoj, sekve ne nur en la fizika, fariĝas malfacile atingi Socion vere Solidaran, Altruisman, Ekumenan, ĉar ni plu neglektos, ke la scio pri Supera Spiriteco plialtigas la karakteron de la homoj, kaj konsekvence tiu scio kondukas la homojn al la konstruado de Tutplaneda Civitaneco”.