Venki la malsamecojn

La 25-a de junio memorigas la akcepton, fare de UN (Organizo de Unuiĝintaj Nacioj), de la Deklaro kaj Agadprogramo el Vieno (1993). Tie skribiĝis, inter 100 punktoj, ke “la Monda Konferenco pri Homaj Rajtoj konsideras edukadon, trejnadon kaj publikan informadon en la kampo de homaj rajtoj esencaj elementoj por stimuli kaj starigi  stabilajn, harmoniajn rilatojn inter komunumoj, kaj faciligi reciprokan interkompreniĝon, toleremon kaj pacon.”

shutterstock

Ni scias, ke ankoraŭ mankas multon fari por vidi la celojn de tiu memorinda dokumento tute atingitaj. Tial mi klopodas ĉiam proponi ankaŭ nian modestan kunlaboron.

Arquivo BV

Gandhi

Cetere, koncerne la ĝeneralan komprenon de popoloj kaj nacioj, kiel mi skribis en mia verko Meditadoj kaj Pensoj – Dialektiko de Bona Volo (1987), kaj antaŭ tio en Ĵurnalo de LBV (januaron 1984): (...) kiam ni parolas pri unuiĝo de ĉiuj por la bono de ĉiuj, iuj homoj eble ektimas, pensante pri kapitulaco je siaj vidpunktoj, por enuiga plataĵo de senpersoneca alianco, nome por homa bedaŭrinda aŭtomatismo. Tute ne temas pri tio. En Demokratio, ĉiuj devas (multe pli ol rajtas) — honeste (jen nepra kondiĉo) kaj en spirito de toleremo — esprimi siajn idealojn, sian pensmanieron. Tamen, neniu rajtas malami, sub la preteksto pensi malsame, nek vivi timigite pro tiu sama kialo. Gandhi (1869-1948) diris, ke “malsameco de opinioj ne pravigas agresemon” . Kaj ĉar li tion kredis, certe la Mahatmo fariĝis la ĉefa figuro je la sendependiĝo de sia popolo.

shutterstock

Krome, apartenas al la saĝa hindo ĉi tiu rimarkinda aserto, koncerne la bezonon stimuli Kulturon de Paco en la koroj, por venki malestimon inter malsamuloj: “Viaj pensoj estu pozitivaj, ĉar ili fariĝos vortoj. Viaj vortoj estu pozitivaj, ĉar ili fariĝos agoj. Viaj agoj estu pozitivaj, ĉar ili fariĝos valoroj. Viaj valoroj estu pozitivaj, ĉar ili determinos vian destinon”.

Eĉ se malsamaj

Destino pensigas pri la ardo de infanoj, pri kiuj ni pensas, kiam ni klopodas alporti al ili kulturon de Paco, per baza edukado kun amo. Kaj mi prezentas al vi la rezulton de tiu klopodo, kiam ĝi estas zorge farita, per la vortoj de la tiama Soldateto de Dio (karesema maniero per kiu ni aludas al infanoj, en LBV), kiu kreskis sub la flugiloj de Pedagogio de Amo, pionira standardo de nia legiana laboro. Letícia Tonin estis 7-jaraĝa, kiam ŝi diris: “Amo estas pli granda ol ĉio ajn, eĉ se la homoj estas malsamecaj.” 

José de Paiva Netto, verkisto, ĵurnalisto, radiokronikisto, komponisto kaj poeto, naskiĝis je la 2-a de Marto 1941, en Rio-de-Ĵanejro/RJ, Brazilo. Li estas direktoro-prezidanto de Legio de Bona Volo (LBV). Efektiva membro de Brazila Asocio de Amaskomunikiloj (ABI) kaj de Brazila Asocio de Internaciaj Amaskomunikiloj (ABI-Inter), li estas ano de Nacia Federacio de Ĵurnalistoj (Fenaj), de International Federation of Journalists (IFJ), de la Sindikato de Profesiaj Ĵurnalistoj en Ŝtato Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Verkistoj en Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Radiokomunikantoj en Rio-de-Ĵanejro kaj de la Brazila Unuiĝo de Komponistoj (UBC). Li partoprenas ankaŭ en la Akademio de Beletro de Centra Brazilo. Li estas aŭtoro por internacia referenco pri defendado de homaj rajtoj kaj konceptado de la idealo de Ekumenaj Civitaneco kaj Spiriteco, kiuj laŭ li estas “lulilo de plej grandanimaj valoroj, kiuj naskiĝas en la Animo, nome en la loĝejo de emocioj kaj de rezonkapablo prilumita de intuicio, medio, kiu enhavas ĉion, kio transcendas la vulgaran kampon de materio kaj devenas de la homa sublimita sentemo, kiel ekzemple Vero, Justeco, Kompatemo, Etiko, Honesteco, Grandanimeco kaj Frata Amo”. Resume, ĝi estas la matematika konstant-nombro, kiu harmoniigas la ekvacion de vivo spirita, morala, mensa kaj homa. Nu, sen tia scio, ke ni ekzistas en du sferoj, sekve ne nur en la fizika, fariĝas malfacile atingi Socion vere Solidaran, Altruisman, Ekumenan, ĉar ni plu neglektos, ke la scio pri Supera Spiriteco plialtigas la karakteron de la homoj, kaj konsekvence tiu scio kondukas la homojn al la konstruado de Tutplaneda Civitaneco”.