Ekumenismo de la koroj*

Kiam ni parolas pri Ekumenismo, tiam ni intencas paroli pri Universalismo, Frateco sen landlimoj, internacia Solidareco, ĉar ni komprenas, ke la Homaro estas ia familio. Kaj ne ekzistas eĉ unu familio, en kiu ĉiuj idoj havas la saman konduton. Ĉiu estas sendependa kosmo, kio ne signifas, ke tiuj "ĉielaj eroj" devas interpuŝiĝi unuj kontraŭ la aliaj. Tio estus ĥaoso. (...) Ni aludas al Ekumenismo de la Koroj, nome tiu bona sento, kiu ne dependas de ordinaraj malsamecoj de la homa familio, laŭ kiuj homoj rezonas laŭ persona matureco, laŭ la amplekso de sia scio, aŭ manko de scio. Tiu, kiu konvinkas nin ne malŝpari tempon pro malamoj kaj senfruktaj kvereloj, sed etendi la manon al falintoj, ĉar li emociiĝas antaŭ doloro, deprenas sian ĉemizon por vesti nudulon, proponas kuracan balzamon al malsanulo, protektas orfojn kaj vidvinojn, kiel al ni instruas Jesuo, per la Evangelio laŭ Mateo, 10:8. Kiu komprenas la altan sencon de Ekumenismo de la Koroj, tiu konscias, ke Edukado kun Ekumena Spiritualeco estas esenca por progreso de la popoloj, ĉar Ekumenismo estas Edukado malferma al Paco, por plifortiĝo de nacio (ne por superregado super aliaj), do ŝirmejo por lando kaj postvivado de la terglobo, kiu nin protektas kiel idojn ne ĉiam bonkondutajn.

Tatiane Oliveira

"O momento mais emocionante para mim foi quando eu toquei violão com o moço. Ele cantou comigo, demos muitas risadas. Foi bem legal!", disse o menino Yan, de 9 anos, ao interagir com um dos idosos atendidos pelo Lar Maria Luiza.

Sufiĉas rememori la bedaŭrindan fenomenon de tutmonda varmiĝado, pri kiu iom post iom plej gravaj pensuloj en la mondo evitas neadon. (...) La avangarduloj ekologiistoj, politikistoj kaj sciencistoj unuanivelaj — jam serĉadas praktikajn solvojn por kontroli medimalpurigon, kiu venenas nin ekde la patrina utero. (…)

Vivian R. Ferreira

Paulo Parisi

Laŭ tio, kion mi diris en la jaro 1981 al la itala ĵurnalisto, kiu loĝas en Brazilo, Paulo Rappoccio Parisi (1921-2016), kaj kion mi reproduktis en Tutmondigo de la Frata Amo*2, neniam ĝis nun estis tiel grave unuigi klopodojn en batalado kontraŭ malsato kaj por konservado de vivo sur nia planedo. Estas nepre necese kapti la emon de ĉiuj, ekologiistoj kaj iliaj kritikantoj, same kiel de laboristoj, entreprenistoj, profesiuloj pri amaskomunikiloj (gazeto, radio kaj televido, kaj nun mi inkluzivigas interreton), sindikatistoj, politikistoj, militistoj, advokatoj, sciencistoj, religiuloj, skeptikuloj, ateistoj, filozofoj, sociologoj, antropologoj, artistoj, sportistoj, instruistoj, kuracistoj, studantoj kaj nestudantoj (kvankam ni ŝatus, ke ĉiuj troviĝu ĉe pupitroj), dommastrinoj, familiestroj, barbiroj, manikuristoj, taksiistoj, stratbalaistoj kaj ceteraj partoj de la socio.

Reprodução BV

Valentina Tereshkova

La unua virino kiu veturis en la kosmon (1963), nome la rusa Valentina Tereshkova, resumis per unu frazo la gravecon de tio, kion oni alfrontas nuntempe pro la problemo de tutmonda varmiĝo:

— Post kiam homo jam estis en la ekstertera kosmo, li povas konstati, kiel eta kaj malfortika estas la Tero.

Tiu temo fariĝis premeganta, kaj ĝiaj perspektivoj, tragikaj. Pro tiuj samaj kialoj, urĝas plifortigi ian ekumenismon, kiu transiru barojn, kvietigu malamojn, estigu interŝanĝadon de spertoj, kiuj stimulu tutmondan kreemon, por konfirmi la valoron de soci-humaneca kunlaborado per partnerecoj, ekzemple ĉe popolaj kooperativoj, en kiuj virinoj havas grandan rolon, se oni substrekas la fakton, ke ili estas tute kontraŭaj al malŝparado. Estas efektive multo lernenda, unuj kun la aliaj. La mala vojo sendube estas perforto, brutaleco, militoj, kiuj invadas hejmojn tra la tuta mondo.

Arquivo BV

Alziro Zarur

Reprodução BV

Simone de Beauvoir

Alziro Zarur (1914-1979), karmemora Proklaminto de la Religio de Dio, de la Kristo kaj de la Sankta Spirito, ofte emfaze diradis, ke bataloj por Bono postulas klopodadon. Simone de Beauvoir (1908-1986), franca verkisto, filozofo kaj aktivulino por virinaj rajtoj, trafe asertis:

— Ĉia sukceso postulas rezignon.

Resume: ĉiam, kiam ni superos arogantemon kaj antaŭjuĝemon, estos io bona kaj justa por lerni rilate al ĉiuj partoprenantoj de ĉi tiu ampleksa "Noa-arkeo", nome la nuntempa tuta mondo. Pro tio ni pledas por unuiĝo de ĉiuj por la bono de ĉiuj, ĉar ni kunvivas en unu sola loĝejo, la Tero. La malmoderemo de ĝiaj enloĝantoj pli kaj pli postulas devigan decidon: aŭ oni integrigas, aŭ ĝi malintegriĝas (...), kaj pro tio ni devas strategie labori per partnerecoj, kiuj estigu efektivan prosperon por popolamasoj.

La nuna tempo postulas senprokraste, ke oni elvolvu realan konscion pri la sociaj problemoj, kiuj bezonas solvon urĝegan. Neniam sufiĉis aŭ sufiĉas levi la fenestran glacon de aŭtomobilo. Jen alvenas la bezono fari reformojn. Ni faru ilin antaŭ ol traŭmataj sociaj procesoj postulos solvon. Kaj tiuokaze, krom la fingroringoj, oni perdos ankaŭ la fingrojn. En la Historio ne mankas ekzemploj pri tio.

_______________________
*Tekstopeco prenita el la artikolo "Ok Celoj por la Jarmilo", kies aŭtoro estas ĵurnalisto Paiva Netto, publikigita ankaŭ en la revuo Tutmondigo de la Frata Amo (en la portugala, angla, franca, hispana, germana kaj Esperanto), transdonita al ŝtatestroj kaj aliaj reprezentantoj okaze de Altnivela Kunsido 2007, de UN en Ĝenevo (Svisujo).

José de Paiva Netto, verkisto, ĵurnalisto, radiokronikisto, komponisto kaj poeto, naskiĝis je la 2-a de Marto 1941, en Rio-de-Ĵanejro/RJ, Brazilo. Li estas direktoro-prezidanto de Legio de Bona Volo (LBV). Efektiva membro de Brazila Asocio de Amaskomunikiloj (ABI) kaj de Brazila Asocio de Internaciaj Amaskomunikiloj (ABI-Inter), li estas ano de Nacia Federacio de Ĵurnalistoj (Fenaj), de International Federation of Journalists (IFJ), de la Sindikato de Profesiaj Ĵurnalistoj en Ŝtato Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Verkistoj en Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Radiokomunikantoj en Rio-de-Ĵanejro kaj de la Brazila Unuiĝo de Komponistoj (UBC). Li partoprenas ankaŭ en la Akademio de Beletro de Centra Brazilo. Li estas aŭtoro por internacia referenco pri defendado de homaj rajtoj kaj konceptado de la idealo de Ekumenaj Civitaneco kaj Spiriteco, kiuj laŭ li estas “lulilo de plej grandanimaj valoroj, kiuj naskiĝas en la Animo, nome en la loĝejo de emocioj kaj de rezonkapablo prilumita de intuicio, medio, kiu enhavas ĉion, kio transcendas la vulgaran kampon de materio kaj devenas de la homa sublimita sentemo, kiel ekzemple Vero, Justeco, Kompatemo, Etiko, Honesteco, Grandanimeco kaj Frata Amo”. Resume, ĝi estas la matematika konstant-nombro, kiu harmoniigas la ekvacion de vivo spirita, morala, mensa kaj homa. Nu, sen tia scio, ke ni ekzistas en du sferoj, sekve ne nur en la fizika, fariĝas malfacile atingi Socion vere Solidaran, Altruisman, Ekumenan, ĉar ni plu neglektos, ke la scio pri Supera Spiriteco plialtigas la karakteron de la homoj, kaj konsekvence tiu scio kondukas la homojn al la konstruado de Tutplaneda Civitaneco”.