Ekumenismo de la koroj kaj Esperanto

Divulgação

Zamenhof

Esperanto, kreita de Ludoviko Lazaro Zamenhof (1859-1917) estas unu el la elstare gravaj kulturflankoj de Legio de Bona Volo. Pro ĝi, la lingvo jam ne estas baro kontraŭ elmontro de niaj konceptoj kaj praktikado de solidareco, kaj tio prezentas en Ekumenismo de la Koroj decidan faktoron por tutplaneda kunfratiĝo.

Arquivo pessoal

Adrienne Földi

En la jaro 2012, por nia feliĉo, Adrienne Földi, Sinjorino Pásztor, el Miskolc, Hungarujo, verkis signifoplenan recenzon pri mia libro Meditadoj el la Animo por la revuo Nordhungaria Informo en versioj en Esperanto kaj en la hungara lingvo. Krom redaktoro de tiu periodaĵo, ŝi estas delegito de Universala Esperanto-Asocio (UEA) kaj membro de Tutmonda Esperantista Ĵurnalista Asocio (TEĴA).

Antaŭ nelonge, mi ricevis de sinjorino Pásztor korespondaĵon, per kiu ŝi sendis sian verkon “Danco de feinoj”, el kiu mi emas prezenti al vi kelkajn pecojn.

Arquivo BV

Ŝi estas simpatianto kaj disvastiganto de la idealoj de LBV ekde la jaro 2008, kaj skribis al mi:

“Saluton altestimata sinjoro Paiva Netto!

Reflexões da Alma (Meditadoj el la Animo) (2003) – Lanĉita ankaŭ en Portugalio per la eldonejo Pergaminho, en 2008; esperante, en 2011; kaj hispane, en 2016.

“Kiam mi havis feliĉon ellegi vian libron ‘Meditadoj el la Animo’, mi bedaŭris, ke mi ne havas propran libron reciproke donaci vian belan eldonaĵon. Nun aperis mia unua Esperantlingva libro post miaj du hungarlingvaj volumoj. Per ĉi libro, mi salutas vin. Mia libro celas fari propagandon por geesperantistoj, ke ankaŭ ili kuraĝe skribu pri la plej diversaj temoj de la vivo por montri, Esperanto taŭgas ankaŭ tiucele.

Elkore salutas vin la aŭtorino de la volumo: Danco de feinoj”.

Jen mi ĉi tie registras mian dankon al tiu nia homarana fratino.

José de Paiva Netto, verkisto, ĵurnalisto, radiokronikisto, komponisto kaj poeto, naskiĝis je la 2-a de Marto 1941, en Rio-de-Ĵanejro/RJ, Brazilo. Li estas direktoro-prezidanto de Legio de Bona Volo (LBV). Efektiva membro de Brazila Asocio de Amaskomunikiloj (ABI) kaj de Brazila Asocio de Internaciaj Amaskomunikiloj (ABI-Inter), li estas ano de Nacia Federacio de Ĵurnalistoj (Fenaj), de International Federation of Journalists (IFJ), de la Sindikato de Profesiaj Ĵurnalistoj en Ŝtato Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Verkistoj en Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Radiokomunikantoj en Rio-de-Ĵanejro kaj de la Brazila Unuiĝo de Komponistoj (UBC). Li partoprenas ankaŭ en la Akademio de Beletro de Centra Brazilo. Li estas aŭtoro por internacia referenco pri defendado de homaj rajtoj kaj konceptado de la idealo de Ekumenaj Civitaneco kaj Spiriteco, kiuj laŭ li estas “lulilo de plej grandanimaj valoroj, kiuj naskiĝas en la Animo, nome en la loĝejo de emocioj kaj de rezonkapablo prilumita de intuicio, medio, kiu enhavas ĉion, kio transcendas la vulgaran kampon de materio kaj devenas de la homa sublimita sentemo, kiel ekzemple Vero, Justeco, Kompatemo, Etiko, Honesteco, Grandanimeco kaj Frata Amo”. Resume, ĝi estas la matematika konstant-nombro, kiu harmoniigas la ekvacion de vivo spirita, morala, mensa kaj homa. Nu, sen tia scio, ke ni ekzistas en du sferoj, sekve ne nur en la fizika, fariĝas malfacile atingi Socion vere Solidaran, Altruisman, Ekumenan, ĉar ni plu neglektos, ke la scio pri Supera Spiriteco plialtigas la karakteron de la homoj, kaj konsekvence tiu scio kondukas la homojn al la konstruado de Tutplaneda Civitaneco”.