Pensi pri “2015 kaj poste”

Estas nepre necese, ke ni lernu ekvidi en ekvilibra maniero, faktojn, kiuj situas estontece. Se ni ne faras tion, damaĝo, ĉu spirita, ĉu materia, eble poste surprizos nin. Ĉu koncerne individuajn, ĉu koncerne komunumajn interesojn.

Gravan punkton, kiun mi kutime elstarigas al mia laborgrupo, oni povas resumi per unu frazo. Cetere, mi jam komentis pri tio ĉi tie en alia okazo: administri estas anticipi.

Taŭgaj instruoj pri tio, kiel bone plani aŭ ĝuste antaŭvidi konsekvencojn de niaj elektoj troviĝas ankaŭ en la Evangelio de Jesuo, la Kristo Ekumena, tio estas, universala. Ekzemple, la Dia Ŝtatestro didaktike konsilas, laŭ la raportoj de Luko, 14:28 ĝis 30: "Ĉar kiu el vi, dezirante konstrui turon, unue ne sidiĝas, por kalkuli la koston, ĉu li havas sufiĉe, por fini ĝin? Por ke, kiam li metis la fundamenton kaj ne povas ĝin fini, ĉiuj vidantoj ne komencu moki lin, dirante: Ĉi tiu homo komencis konstrui, sed ne povis fini."

Sekve, kun tia konscio kaj petegante la lumon de Dio, ni pripensas la kontribuojn, kiujn ni sendas al UN. En aŭgusto 2014, tiu internacia instanco invitis la civilan socion kaj aktivulojn en la tuta mondo pensi pri "2015 kaj poste". Inter la 27-a kaj la 29-a de tiu monato, okazis la 65-a Jara Konferenco de NRO-oj de la Departemento de Publika Informado (DPI) de Unuiĝintaj Nacioj, ĉe ĝia sidejo en Novjorko/Usono.

Per tiu renkontiĝo oni redaktis "Agendon por Agado", kiu kondukas al pritraktado de la celoj por elvolviĝo post 2015. La civila socio, internaciaj retoj kaj aktivuloj diskutis la Celojn por Daŭripova Elvolviĝo (CDE), kiuj anstataŭos la Jarmilajn Evoluigajn Celojn (JEC), kies tempolimo estas la jaro 2015, kaj novan priklimatan interkonsenton, kiu anstataŭos la Protokolon de Kioto.

Ene de tia kunteksto, je la 29-a tago, Legio de Bona Volo (LBV) kunordigis tempanelon, kiu pripensis kaj alportis rekomendojn por kunlaborado en konstruo de internaciaj publikaj politikoj. Ni diskutis la temon "Eduki Daŭripovajn Civitanojn — Plej Bonaj Praktikoj en Brazilo de Rio+20".

Partoprenis, kiel prelegantoj, la diplomato Vicente Amaral Bezerra, reprezentanto de la Konstanta Misio de Brazilo ĉe Unuiĝintaj Nacioj; la psikologiisto kaj psikanalizisto Joseph DeMeyer, kunprezidanto de la Komitato de NRO-oj koncerne Edukadon kaj reprezentanto de la Societo de Psikologiaj Studoj pri Sociaj Temoj (SPSSI), ambaŭ ĉe Unuiĝintaj Nacioj; profesorino Suelí Periotto, PhD studento pri Edukado ĉe Pontifika Katolika Universitato (PUC-SP) kaj administranto de Pedagogio de Amo kaj Pedagogio de Ekumena Civitano aplikataj en la instrureto de LBV; kaj Sâmara Malaman, magistro pri Speciala Edukado ĉe Kean University, kiu prezentis la rezultojn de la eduka programo de LBV de Usono, nome "Lernantoj de Bona Volo por Paco", ĉe publikaj usonaj lernejoj.

Ankoraŭ pri la tiusemajna evento, Danilo Parmegiani, reprezentanto de LBV ĉe UN, sekvante la vojojn, kiujn ni montris, elstarigis: "Kaj se eventuale oni povos plirapidigi la daŭripovan progreson? Unu maniero fari tion estas la vojo de iom-post-ioma plifortigado, nome la kapabligo de ĉiu individuo en la mondo por agado kiel aktivulo en formado de daŭripovaj, solidaraj socioj."

Precize! Kaj oni devas prioritatigi la rolon de Edukado kun Ekumena Spiriteco kiel ĝeneralan, esence gravan solvon por plenumado de la tuta Agendo por Tutmonda Elvolviĝo de UN. Tiel, ni pensos pri "2015 kaj poste", inspirite de la Transmondo, tio estas la Ĉielo, la Alta Spirita Mondo, kie komenciĝas la regado de la Tero.

José de Paiva Netto, verkisto, ĵurnalisto, radiokronikisto, komponisto kaj poeto, naskiĝis je la 2-a de Marto 1941, en Rio-de-Ĵanejro/RJ, Brazilo. Li estas direktoro-prezidanto de Legio de Bona Volo (LBV). Efektiva membro de Brazila Asocio de Amaskomunikiloj (ABI) kaj de Brazila Asocio de Internaciaj Amaskomunikiloj (ABI-Inter), li estas ano de Nacia Federacio de Ĵurnalistoj (Fenaj), de International Federation of Journalists (IFJ), de la Sindikato de Profesiaj Ĵurnalistoj en Ŝtato Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Verkistoj en Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Radiokomunikantoj en Rio-de-Ĵanejro kaj de la Brazila Unuiĝo de Komponistoj (UBC). Li partoprenas ankaŭ en la Akademio de Beletro de Centra Brazilo. Li estas aŭtoro por internacia referenco pri defendado de homaj rajtoj kaj konceptado de la idealo de Ekumenaj Civitaneco kaj Spiriteco, kiuj laŭ li estas “lulilo de plej grandanimaj valoroj, kiuj naskiĝas en la Animo, nome en la loĝejo de emocioj kaj de rezonkapablo prilumita de intuicio, medio, kiu enhavas ĉion, kio transcendas la vulgaran kampon de materio kaj devenas de la homa sublimita sentemo, kiel ekzemple Vero, Justeco, Kompatemo, Etiko, Honesteco, Grandanimeco kaj Frata Amo”. Resume, ĝi estas la matematika konstant-nombro, kiu harmoniigas la ekvacion de vivo spirita, morala, mensa kaj homa. Nu, sen tia scio, ke ni ekzistas en du sferoj, sekve ne nur en la fizika, fariĝas malfacile atingi Socion vere Solidaran, Altruisman, Ekumenan, ĉar ni plu neglektos, ke la scio pri Supera Spiriteco plialtigas la karakteron de la homoj, kaj konsekvence tiu scio kondukas la homojn al la konstruado de Tutplaneda Civitaneco”.