Ne timu la krizon. Ĝi forpasos, vi restos.

En la nuntempa vivo, montoj da malfacilaĵoj ĉiam aperas sur la vojo por bari nian iradon. Ni donu ekzemplon: kiam aperas financa krizo, oni ekatentas la konsekvencojn, kiujn ĝi kaŭzas. Favore aŭ kontraŭ, politikistoj, ekonomikistoj, entreprenistoj, analizistoj, laboristoj opinias pri agoj, kiuj bremsu aŭ antaŭenpuŝu la konsumadon, aŭ ion alian, kaj tiel ili supozas eviti pli gravajn sociajn damaĝojn al landoj. Tamen, malgraŭ la tuta malkvietiĝo, ni sciu uzi tiun momenton por atingi ekvilibron, sen kio estos des pli malfacile atingi triumfon.

Kio estas krizo, se ne oportuna okazo kun aspekto de malfeliĉo? De jardekoj mi diradas, ke baroj estas premioj de Dio al nia inteligenteco, stimuloj al tiu, kiu ne rezignas pri agado, kiu pravigas la vivon, kaj donas al ĝi koloron. Tiam oni plej bone povas utiligi sian talenton. Ĉia malsukceso enhavas en si mem solvon, tiel instruas la antikva kaj saĝa orienta kulturo. Plendado nenion konstruas. Ni devas kontraŭbatali malentuziasmon, sen trompado al la homamaso. Homoj kaj nacioj, kiam ili fariĝas senesperaj, sendefende falas aŭ stariĝas ribele.

Shutterstock

Mi kutimas diri, ke en la krizaj momentoj forĝiĝas la grandaj karakteroj kaj aperas la plej multpovaj nacioj.

Saĝeco de Konfuceo

Reprodução BV

Konfuceo 

Necesas revadi, helpi por ia pli digna mondo. Pari passu, oni havu la piedojn firme sur la grundo, tio estas, oni estu certaj, ke dezirataj ŝanĝoj ne alvenas sen efektiva penado.

Ni meditu pri ĉi tiu perla saĝa penso de Konfuceo (551-479 a.K.) en la Doktrino de Mezeco“Ĉiuj aferoj sukcesas per antaŭa preparado; sen antaŭa preparado, ĉio malsukcesas. (...) Se ni antaŭe scias, kiuj estas niaj devoj, tiam ni facile plenumos ilin.  (...) Se la principoj de konduto estis antaŭe determinitaj, ilia praktikado estas neelĉerpebla”.

Simpla planado kaj efika agado. Cetere, la filozofion de tiu respektata ĉina majstro oni konsideras kiel unu el la fundamentoj de la rimarkinda impulso, kiu aperigi “aziajn tigrojn”, kiuj estas ankaŭ skuataj de la tutmonda streĉo. Okaze de renkontoj inter ekonomie gravaj landoj en la mondo — kompreneble pelataj de instinkta klopodo por pluvivado —, serĉe de sanaj rimedoj por alfronti la krizon, estas nepre necese, ke racio plektiĝu kun spirito de solidareco (io ankoraŭ malofta ĉe tiaj internaciaj rilatoj). La koro pli emas ĉiam aŭdi, kiam Frateco estas efektive la fundamento de dialogo. La nacioj iam komprenos, ke sen Frata Amo, aŭ kiu ajn nomo en la "teknologia lingvo” oni uzos, ili nepre trovos tiujn terurajn afliktojn antaŭdiritajn de Jesuo en la ĉapitro 24 de Lia Evangelio laŭ Mateo, aparte en la versiklo 21: “Tiam estos Granda Aflikto tia, kia ne estis de la komenco de la mondo ĝis nun, nek iam estos”.

Krome, la Vivo estas ia konstanta sinpravigo ĉe tribunalo de la konscienco, de kiu neniu povas forkuri, eĉ se oni ne malkaŝas ĝin.  Estas necese substreki, ke kongrue kun la Amo de Dio, egale staras la Ĉiela Justeco. Plej alta redempto postulas de homo restarigita de la Dia Amo la koncernan respondon per agoj. Alie, tio estus glorado de senpuneco.

Energia sinteno

Nerenversebla sinteno estas oportuna respondo antaŭ ĉia krizo. (...) Ni ne forgesu, ke — kiam ni restadas ĉe Dio — tiam eĉ malfeliĉo montriĝas kiel favora okazo por kreado.

Reprodução LBV

Thomas Jefferson

Ekzistas tiuj, kiuj pasigas jarojn atendante plej malbonajn okazojn. Nur tio sufiĉas por malsanigi homon. Kial ne celi la plej bonan kaj klopodi labori por tio? Thomas Jefferson (1743-1826) memorigas nin pri ĉi tiu frapanta realaĵo: “Kiom kostis al ni malbonaĵoj, kiuj neniam okazis!”. Kaj krome ekzistas rusa proverbo, kiu konsilas: “Kredu Dion, sed plu naĝadu al la marbordo”.

Mia solidara penso al ĉiuj, popolanoj kaj registoj, kiuj alfrontas malfacilaĵojn, ne mallevas la standardon kaj honoras siajn familiojn kaj la patrujon, kaj tiel postvivas pli laboremaj kaj pli fortaj. Nia lando daŭre klopodas sin defendi de la tempesto, kiu nuntempe malkvietigas aliajn popolojn. Bona batalo liveras al ni valoran okazon por progreso. Jesuo tamen ne krizas. Ni do petegu Lian protekton.

José de Paiva Netto, verkisto, ĵurnalisto, radiokronikisto, komponisto kaj poeto, naskiĝis je la 2-a de Marto 1941, en Rio-de-Ĵanejro/RJ, Brazilo. Li estas direktoro-prezidanto de Legio de Bona Volo (LBV). Efektiva membro de Brazila Asocio de Amaskomunikiloj (ABI) kaj de Brazila Asocio de Internaciaj Amaskomunikiloj (ABI-Inter), li estas ano de Nacia Federacio de Ĵurnalistoj (Fenaj), de International Federation of Journalists (IFJ), de la Sindikato de Profesiaj Ĵurnalistoj en Ŝtato Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Verkistoj en Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Radiokomunikantoj en Rio-de-Ĵanejro kaj de la Brazila Unuiĝo de Komponistoj (UBC). Li partoprenas ankaŭ en la Akademio de Beletro de Centra Brazilo. Li estas aŭtoro por internacia referenco pri defendado de homaj rajtoj kaj konceptado de la idealo de Ekumenaj Civitaneco kaj Spiriteco, kiuj laŭ li estas “lulilo de plej grandanimaj valoroj, kiuj naskiĝas en la Animo, nome en la loĝejo de emocioj kaj de rezonkapablo prilumita de intuicio, medio, kiu enhavas ĉion, kio transcendas la vulgaran kampon de materio kaj devenas de la homa sublimita sentemo, kiel ekzemple Vero, Justeco, Kompatemo, Etiko, Honesteco, Grandanimeco kaj Frata Amo”. Resume, ĝi estas la matematika konstant-nombro, kiu harmoniigas la ekvacion de vivo spirita, morala, mensa kaj homa. Nu, sen tia scio, ke ni ekzistas en du sferoj, sekve ne nur en la fizika, fariĝas malfacile atingi Socion vere Solidaran, Altruisman, Ekumenan, ĉar ni plu neglektos, ke la scio pri Supera Spiriteco plialtigas la karakteron de la homoj, kaj konsekvence tiu scio kondukas la homojn al la konstruado de Tutplaneda Civitaneco”.