Monda Tago de Akvo

Artikolo aperinta en centoj da gazetoj, revuoj kaj retejoj en Brazilo kaj en la mondo, je marto 2010.

Je la 22-a de marto 1992, Unuiĝintaj Nacioj ekdisvastigis "Universalan Deklaracion pri Rajtoj de Akvo". La intenco de tiu teksto estis interesigi kaj ekologie konsciigi loĝantarojn kaj ties registarojn, precipe koncerne la gravecon de akvo por homa postvivado. En la sekvinta jaro, je tiu sama dato, la Ĝenerala Asembleo de U.N. deklaris, ke la 22-a de marto estas Monda Tago de Akvo.

shutterstock

De tiu tempo, popoloj pli kaj pli maltrankviliĝadas pro manko de akvorimedoj. Iuj analizistoj antaŭvidas en ne tre fora estonteco militkonfliktojn, surbaze de konkurado por tiu altvalora likvaĵo.

Milito Pro Akvo

Nicholas Beck de Paiva

NOVJORKO, USONO — Ankaŭ ricevis la specialan revuon Bona Volo Daŭripova Elvolviĝo la direktoro de Earth Institute ĉe Universitato de Kolunbio, la ekomikisto Jeffrey D. Sachs (dekstre). Li ankaŭ estas speciala konsilanto de la ĝenerala sekretario de Unuiĝintaj Nacioj, Ban Ki-moon, pri la Jarmilaj Evoluigaj Celoj.

Artikolo verkita de usona profesoro pri Ekonomiko Jeffrey D. Sachs, kiun oni publikigis en la ĵurnalo Valor Econômico, en aprilo 2009, estas unu plia konfirmo, ke bedaŭrinde tiu antaŭvidaĵo jam realiĝas: "Multajn konfliktojn kaŭzas aŭ bruligas manko de akvo. Konfliktoj – de Ĉado al Darfuro, en Sudano, de la dezerto Ogaden, en Etiopujo, al Somalio kaj tieaj piratoj, same kiel en Jemeno, Irako, Pakistano kaj Afganujo – okazadas sur granda regiono de sekaj landoj, kie manko de akvo kaŭzadas kolapson de rikoltoj, morton de brutaroj, ekstreman malriĉecon kaj malesperon."

Kaj la artikolisto raportas: "Unesko, organizaĵo de Unuiĝintaj Nacioj, publikigis antaŭ nelonge Raporton pri Akvoprizorgado en 2009; la Monda Banko disvastigis profundan studon pri Hindujo (Hinda Akvoekonomio: preparado por tumulta estonteco) kaj pri Pakistano (Pakistana Akvoekonomio: pligravigo de malsekeco); kaj Asia Society disvastigis ĝeneralan analizon pri aziaj akvokrizoj (La plej proksima azia defio: garantii akvoestontecon en tiu regiono)".

Vidu la situacion, al kiu ni alvenis. Urĝas haltigi tion. Sachs asertas, ke "tiuj raportoj enhavas similajn historiojn. La liverado de akvo estas ĉiam pli nesufiĉa en vastaj regionoj de la mondo, precipe en ĝiaj sekaj regionoj. La rapida pligraviĝo de akvomanko respegulas kreskadon de la loĝantaro, elĉerpiĝon de subtera akvo, malŝparadon, malpurigadon kaj grandegajn, pli kaj pli katastrofajn rezultojn je klimatŝanĝoj pro homa agado. La sekvoj estas doloraj: sekeco kaj malsato, forperdo de kondiĉoj por postvivado, disvastiĝado de malsanoj transdonataj per akvo, deviga migrado kaj eĉ militaj konfliktoj".

Kion fari antaŭ tia apokalipsa scenaro? La profesoro mem finas: "Praktikaj solvoj inkluzivas multajn elementojn, interalie pli bonan administradon de akvorimedoj, teknologiojn pli evoluintajn por pligrandigi la efikecon en uzado de akvo kaj novajn investojn kune entreprenatajn fare de registaroj, fare de sektoro de entreprenistoj kaj fare de civilaj organismoj".

Senkontrolaj Sentoj

Sed laŭ la sinsekvo de tagoj, tia problemo nepre kreskos, se oni ne starigos vere efikajn decidojn, kiujn oni ofte prokrastas. Eĉ en lokoj, kie tiu altvalora likvaĵo estas malabunda, homoj malrespektas tiun naturan elementon, sen kiu oni ne povas postvivi. Kiam homo havas senkontrolajn sentojn, tiam ĉio ĉirkaŭe kontaĝiĝas.

Alirebleco al Trinkebla Akvo

Raporto de Luana Lourenço, el Agentejo Brasil, publikigita dum 2010j, informas al ni, ke “la mondo devos atingi la Celon de la Jarmilo redukti je duono la nombron da homoj sen alirebleco al trinkebla akvo. Kvin jarojn antaŭ la tempolimo por tiu celo, kiu estas 2015, 87 procentoj el la monda loĝantaro disponas pri fontoj por liverado de trinkebla akvo, laŭ raporto hodiaŭ disdonita [je la 15-a de marto 2010], fare de Monda San-Organizo (MSO) kaj de Fonduso de Unuiĝintaj Nacioj por la Infanaro (Unicef). Malgraŭ la progreso rilate la alireblecon al trinkebla akvo, ciferoj pri salubrigo ankoraŭ estas malbonaj. Pli ol 2,6 miliardoj da homoj – 39 procentoj el la tutmonda loĝantaro – plu restas sen tia servo. Laŭ tiu dokumento, tiu problemo ankoraŭ mortigas ĉiujare po 1,5 miliono da infanoj malpli ol 5-jaraĝaj. Infanoj kaj virinoj, laŭ MSO kaj Unicef, estas la plej ofte atingataj de malfacila alirebleco al akvo kaj de manko de salubrigo.”

shutterstock

Ni intencas timegigi neniun. Ni nur emas elstarigi informojn, kiuj postulas tujan sintenon de la surteraj loĝantaroj, nome por respekto al nia kolektiva loĝejo. Jen ni lasas la atentigojn. Ne manku do, flanke de registaroj kaj de la socio, nemalhaveblaj, realĝustigaj decidoj, dum ankoraŭ estas tempo. Se la afero estas malfacila, do ni komencu tuj!

Kiel ĉiam, la Paroloj de Jesuo ŝajnas aktualaj. Kiam oni demandis Lin pri tio, kiel kondutos homoj kiam alproksimiĝos tempo de granda afliktiĝo, sciigitaj ekde la Malnova Testamento de la Sankta Biblio, tiam Li respondis, ke same kiel en la tempo de Noa kaj Lot, neglekto estos pli granda ol zorgoj postulataj de la seriozeco de la faktoj (Evangelio de Luko, 17:26 ĝis 30). Ne necesas kredi pri “tiaj aferoj religiecaj” por percepti, ke fortkolora bildo desegniĝas.

José de Paiva Netto estas verkisto, ĵurnalisto, radikronikisto, komponisto kaj poeto. Li estas direktoro-prezidanto de Legio de Bona Volo (LBV), efektiva membro de Brazila Asocio de Amaskomunikiloj (ABI) kaj de Brazila Asocio de Internaciaj Amaskomunikiloj (ABI-Inter). Li estas membro de Nacia Federacio de Ĵurnalistoj (Fenaj), de International Federation of Journalists (IFJ), de Sindikato de Profesiaj Ĵurnalistoj de Ŝtato Rio de Janeiro, de Sindikato de Verkistoj de Rio de Janeiro, de Sindikato de Radikomunikantoj de Rio de Janeiro kaj de Brazila Unuiĝo de Komponistoj (UBC). Li partoprenas ankaŭ Akademion de Beletro de Centra Brazilo. Li estas aŭtoro por internacia referenco pri konceptado kaj defendado de Ekumenaj Civitaneco kaj Spiriteco, kiuj laŭ li estas "lulilo de plej grandanimaj valoroj, kiuj naskiĝas en la Animo, nome en la loĝejo de emocioj kaj de rezonkapablo prilumita de intuicio, medio, kiu enhavas ĉion, kio transcendas la vulgaran kampon de materio kaj devenas de la homa sublimita sentemo, kiel ekzemple Vero, Justeco, Kompatemo, Etiko, Honesteco, Grandanimeco kaj Frata Amo".