La forto de Preĝo

Ofte alvenas al mi leteroj, leteretoj, sciigoj de tiuj, kiuj alfrontas grandajn suferojn. Tiuj estas patrinoj, kies idoj mortis, patroj, kiuj batalas por forigi siajn amatojn de malvirtaj kutimoj, junuloj, kiuj serĉadas ĝustan vojon, homoj, kiujn nekuracebla malsano malfortigas, maljunuloj sen la protektado de tiuj, kiuj devus ilin apogi. Kaj same, ekzistas la problemo de "soleco en kuneco”. Eble tiu estas unu el la kaŭzoj de tio, ke homoj nuntempe tiel ofte montras sian intimon, kvazaŭ ili dirus, malgraŭ la granda sukceso atribuata al ili: "— Hej, jen mi ĉi tie! Ankaŭ mi havas koron!"

Sinjorino, kiun mi nomos S-ino Rosalina, estas unu el tiaj homoj multe suferintaj, kiu deziregas almenaŭ unu konsolan parolon. Mi ne detale pritraktos ŝian problemon. Sed mi povas malkaŝi etan sugeston, kiun mi faris al ŝi, kaj kiu daŭre taŭgas kiel apogilo, laŭ ŝia atesto.

Reprodução BV

Sankta Benedikto

Mi uzis mian propran sperton. Okaze de malfacilaĵoj, kiam ŝajne ne ekzistas elirejo por iuj problemoj, mi uzas preĝon kaj ekgajnas forton por la laboro. Kaj mi daŭre ne elreviĝas, kiam mi sekvas la instruon de la respektinda Sankta Benedikto (480-547): Ora et labora [Preĝu kaj laboru].

Reprodução BV

Geraldo de Aquino

Mi do transdonis al ŝi preĝon, kiun mi unuafoje aŭdis de la karmemora "minano” (loĝanto en la brazila ŝtato Minoj), el la urbo Santos Dumont, Geraldo de Aquino (1912-1984). Mi esperas, ke ĝi utilos al tiu, kiu nun honoras min per sia atento, se en la ĉiutaga penado li trairas suferojn, kiujn foje li ne povas malkaŝi eĉ al plej granda amiko aŭ al plej sincera konfidulo. Neniu homo, ĉu religiema, ĉu ateista, estas tute imuna al tio.

Tiu preĝo, eĉ per la titolo, elvokas ian signifon, kiun ni ĉiuj bezonas: Karitato (Charitas, en la latina lingvo), kiu plibonigas la homajn rilatojn de tiuj, kiuj emas vidi en sia simululo ion pli ol sakon da karno aŭ neelĉerpeblan fonton de ekspluatado. Karitato ne limiĝas al la tro strikta signifo, kiun iuj homoj emas al ĝi fiksi. Temas pri plej alta politiko. Ĝi prilumas la Spiriton de civitanoj. Ĝi bruligas la kuraĝon de ni, homoj. Kial forperdi esperon? Unua viktimo de senespero estas senesperulo.

Preĝo de Charitas

shutterstock

Dio, nia Patro, / kiu estas la tuta Potenco kaj Bono, / donu forton al tiuj, / kiuj trairas suferon, / donu lumon al tiuj, / kiu serĉadas Veron, / metu en la koron de la Homo / kompatemon kaj Karitaton. / Dio! / donu al vojaĝantoj la gvidantan stelon, / al afliktito konsolon, / al malsanulo ripozon. / Konduku kulpulon al pento. / Donu al Spirito veron, / al infano gvidanton, / al orfo patron. / Sinjoro! Via Bonkoreco / etendiĝu super ĉio, kion vi kreis. / Kompaton, Sinjoro, / al tiuj, kiuj Vin ne konas, / esperon al tiuj, kiuj suferas. / Via Bonkoreco permesu, / ke konsolantaj spiritoj / ĉie disĵetu Pacon, Esperon, Fidon! / Ho Dio! / fulmo, fajrero el Via Amo povas lumigi la mondon, / permesu, ke ni trinku el la fontoj / de tiu fekunda, senfina Bonkoreco. / Kaj ĉiuj larmoj sekiĝos, / ĉiuj doloroj kvietiĝos. / Unu sola koro, unu sola penso suprenflugos ĝis Vi, / kiel krio de rekono kaj de amo. / Kiel Moseo sur la monto, / ni Vin atendas kun malfermitaj brakoj, / Ho Bonkoreco, / Ho Beleco, / Ho Perfekteco. / Ni deziras iel / meriti Vian mizerikordon. / Dio! / donu al ni forton, / helpu nian progreson / por ke ni supreniru ĝis Vi; / donu al ni puran karitatemon kaj humilecon; / donu al ni fidon kaj racion; / donu simplecon, / Patro, / kiu faros niajn animojn / spegulo, sur kiu reflektiĝos / Via Dia Figuro.

Parolas Nobel-premiito pri Medicino kaj Fiziologio

Reprodução BV

 Alexis Carrel

Reprodução BV

Ralph Emerson

D-ro Alexis Carrel (1873-1944), Nobel-premiito pri Medicino kaj Fiziologio (1912), fama aŭtoro de La Homo, tiu nekonato, skribis pri tiu temo ion, kio subtenas animojn:

"Preĝado estas (...) la plej potenca formo de energio, kiun la homo kapablas produkti. Temas pri tiel reala forto, kiel la tera gravito. Kiel kuracisto, mi vidadas malsanulojn, kiuj post vana penado per aliaj kuracrimedoj, sukcesis liberiĝi de melankolio kaj de malsano, per la trankvila klopodado de Preĝo. Ĉi tiu estas sur la mondo la sola forto, kiu ŝajne povas superi la tiel nomatajn ‘Naturleĝojn'. Ekzistas homoj, kiuj limigas sian komprenon pri Preĝo (...) al rifuĝejo por timemuloj, aŭ nura infaneca peto motivita je materiaj aferoj.Tamen, kompreni ĝin tiamaniere estas erare malvalorigi ĝin. (...) ‘Neniu iam preĝis', diris Emerson (1803-1882), ‘ne lerninte ion’. (...) Plej profunda fonto de energio kaj perfekteco, kiu troviĝas je nia atingo, ĝi tamen estas mizere forlasata. (...) Se oni aktivigas la forton de Preĝo ĉe la vivo de viroj kaj virinoj; se la Spirito klare, nevenkeble esprimas siajn intencojn, tiam estos fido, ke ne vane ni deziregas ian pli bonan mondon”.

Vidu, ke mi ne citis la opinion de ia "deliranta mistikulo”, sed de respektata scienculo.

Ĉiu suferanta homo, ĉu en kabano, ĉu en palaco, certe jam havis okazon konfirmi tian realaĵon. Ĉu ne vere, S-ino Rosalina?

José de Paiva Netto, verkisto, ĵurnalisto, radiokronikisto, komponisto kaj poeto, naskiĝis je la 2-a de Marto 1941, en Rio-de-Ĵanejro/RJ, Brazilo. Li estas direktoro-prezidanto de Legio de Bona Volo (LBV). Efektiva membro de Brazila Asocio de Amaskomunikiloj (ABI) kaj de Brazila Asocio de Internaciaj Amaskomunikiloj (ABI-Inter), li estas ano de Nacia Federacio de Ĵurnalistoj (Fenaj), de International Federation of Journalists (IFJ), de la Sindikato de Profesiaj Ĵurnalistoj en Ŝtato Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Verkistoj en Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Radiokomunikantoj en Rio-de-Ĵanejro kaj de la Brazila Unuiĝo de Komponistoj (UBC). Li partoprenas ankaŭ en la Akademio de Beletro de Centra Brazilo. Li estas aŭtoro por internacia referenco pri defendado de homaj rajtoj kaj konceptado de la idealo de Ekumenaj Civitaneco kaj Spiriteco, kiuj laŭ li estas “lulilo de plej grandanimaj valoroj, kiuj naskiĝas en la Animo, nome en la loĝejo de emocioj kaj de rezonkapablo prilumita de intuicio, medio, kiu enhavas ĉion, kio transcendas la vulgaran kampon de materio kaj devenas de la homa sublimita sentemo, kiel ekzemple Vero, Justeco, Kompatemo, Etiko, Honesteco, Grandanimeco kaj Frata Amo”. Resume, ĝi estas la matematika konstant-nombro, kiu harmoniigas la ekvacion de vivo spirita, morala, mensa kaj homa. Nu, sen tia scio, ke ni ekzistas en du sferoj, sekve ne nur en la fizika, fariĝas malfacile atingi Socion vere Solidaran, Altruisman, Ekumenan, ĉar ni plu neglektos, ke la scio pri Supera Spiriteco plialtigas la karakteron de la homoj, kaj konsekvence tiu scio kondukas la homojn al la konstruado de Tutplaneda Civitaneco”.