La Homo kreiĝis por la Vivo

Artikolo publikigita en la ĵurnalo Diário Popular, en San-Paŭlo, Brazilo, en januaro 1998.

La homo devas fieri, ke li ekzistas kaj senlace bataladas por la Vivo. Venki sin mem, por konkeri por ĉiam sian spiritan dignon, “la trezoron, kiun ŝtelisto ne ŝtelas, nek tineo, nek rusto konsumas” (Evangelio de Jesuo laŭ Mateo, 6:19 kaj 20).

Arquivo BV

Andreo Ludoviko

“Venkinto estas tiu, kiu venkis sin mem”, Andreo Ludoviko (Spirito) admonas. Dio, kiu estas Vivo, lin kreis por la Vivo. Napoleono Bonaparto (1769-1821) diradis, ke “plej bona retorika figuro estas ripetado”.

Tela: Jacques L. David (1748-1825)

Napoleono Bonaparto

Konvenas insisti pri ĉi tiu admono de Jesuo: “Dio estas Dio ne de la mortintoj, sed de la vivantoj: ĉar vi ne kredas tion, vi multe eraras” (Evangelio, laŭ Marko, 12:27).

Jen kial, kiam la morto atingas lin, li ne heredas de ĝi eternan forgeson aŭ nenifaradon, sed plian Vivon... Dio ne kreis nin por mortigi nin.

Arquivo BV

Graham Greene

Graham Greene (1904-1991), la fama angla verkisto, en siaj meditoj konkludis, plena je espero, ke “nia mondo ne estas la tuta Universo. Eble ankoraŭ ekzistas loko, kie Kristo ne estas mortinta”. 

Nu, ni scias tute certe, ke tiu dimensio majesta estas ia realaĵo. La Majstro mem lasis en Sian Evangelion, laŭ Johano, 14:1 ĝis 3, ĉi tiun komfortigan revelaciaĵon al Siaj sekvantoj, kiuj tra jarmiloj obstinos ĝis la fino:

"Jesuo komfortigas la Disĉiplojn
Tela: James Tissot (1836-1902)

“1 Ne maltrankviliĝu via koro; vi kredas al Dio, kredu ankaŭ al mi.

“2 Ĉe la domo de mia Patro estas multe da loĝejoj; se ne tiel estus, Mi dirus al vi; Mi iras por pretigi por vi lokon.

“3 Kaj se Mi iros kaj Mi pretigos por vi lokon, Mi revenos kaj ricevos vin al mi mem, por ke vi ankaŭ estu tie, kie Mi estas".

Antaŭ kaj post la Vivo, estas Vivo. Diru ne al sinmortigo!

Tela: Rembrandt (1606-1669)

Paŭlo

Falas en eraron tiuj, kiuj serĉas sinmortigon, ĉar Parco vualos al ili la okulojn, kiuj serĉis la ombron de ebla senagado, per pli da lumo, tio estas, pli da Vivo, kiu postulos de ili severajn kalkulojn de malnovaj alprenitaj sindevigoj. Antaŭ kaj post la Vivo, estas Vivo, kaj la neŝanĝeblaj Leĝoj, universale ĝin regantaj.

Ni rememoru la averton de Apostolo Paŭlo: “Dio ne estas mokata; ĉar ĉion, kion oni semas, tion ankaŭ li rikoltos” (Epistolo al la Galatoj, 6:7).

Plej granda reformo: tiu de la homo

La Tero estas belega! Ĝi invitas al sukceso. Sed la homo ne ĉiam scias respekti ĝin. Pro tio, la precipa reformo estas tiu, de li mem. Urĝas, en ĉi tiu ciklofino, ke tiu reformo okazu antaŭ ol la aliaj. Jen la graveco de Edukado kun Ekumena Spiriteco, la plej sekura paŝo favore al libereco de ĝia popolo, ĉar ju pli senscia ĝi estas, des pli sklava.

La Vivo estas ĉiutaga konkerado. Ia instruo pri Aganta Fido, ĉiumomente bezonata, por ke ni ne falu en nenifaradon, kiu estas patro kaj patrino de plej grandaj malbonoj, kiuj turmentas la Spiriton kaj malsanigas sekve la socian kaj materian korpon.

Efektive, ne sufiĉas, ke ni bone agis hieraŭ. Necesas paŝi pli bone hodiaŭ kaj eĉ pli glore morgaŭ.

Senmova akvo: ŝlimo. Nenifara vivo: infero

Arquivo BV

Schopenhauer

Oportunaj estas ĉi tiuj vortoj de Arturo Schopenhauer (1788-1860): “‘La Vivo staras en moviĝado’, prave diris Aristotelo. Same kiel nia materia ekzistado konsistas sole nur el senĉesa moviĝado, tiel same nia intelekta, interna vivo postulas konstantan agadon, ian ajn okupiĝon, per farado aŭ per pensado”.

Arquivo BV

Goethe

Goethe (1749-1832) rimarkigis, ke “Nenifara vivo estas anticipa morto”.

Arquivo BV

Oliver Goldsmith

Kaj Oliver Goldsmith (1728-1774) proponas: “Same kiel la abelo, ni faru el nia laboro plezuron”. Dio estas la Kreanto de la Universo, Plejgranda Vivo, en kiu postvivadas ĉiuj Liaj kreaĵoj. Sekve, la Kosmo estas dinamika. En Sia Evangelio, laŭ Johano, 5:17, Jesuo, la plej granda pensulo, ĉion sintezis: “Mia Patro ĝis nun laboras”.

Hubble & NASA

Dum la nuna tempo de forta transirado, neniu lando povos progresi sen Starigi Daŭripovan kaj Socian Evoluon, Edukadon kaj Kulturon, Arton kaj Sporton, kun Ekumena Spiriteco, por ke estu Soci-media Konscio, Nutrado, Sekureco, Sano kaj Laboro por ĉiuj, je la vekiĝo de Tutmonda Civitano.

La homa ekzistado sen produktema agado kaj amuziĝo estas la morto mem por la civitanoj.

José de Paiva Netto, verkisto, ĵurnalisto, radiokronikisto, komponisto kaj poeto, naskiĝis je la 2-a de Marto 1941, en Rio-de-Ĵanejro/RJ, Brazilo. Li estas direktoro-prezidanto de Legio de Bona Volo (LBV). Efektiva membro de Brazila Asocio de Amaskomunikiloj (ABI) kaj de Brazila Asocio de Internaciaj Amaskomunikiloj (ABI-Inter), li estas ano de Nacia Federacio de Ĵurnalistoj (Fenaj), de International Federation of Journalists (IFJ), de la Sindikato de Profesiaj Ĵurnalistoj en Ŝtato Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Verkistoj en Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Radiokomunikantoj en Rio-de-Ĵanejro kaj de la Brazila Unuiĝo de Komponistoj (UBC). Li partoprenas ankaŭ en la Akademio de Beletro de Centra Brazilo. Li estas aŭtoro por internacia referenco pri defendado de homaj rajtoj kaj konceptado de la idealo de Ekumenaj Civitaneco kaj Spiriteco, kiuj laŭ li estas “lulilo de plej grandanimaj valoroj, kiuj naskiĝas en la Animo, nome en la loĝejo de emocioj kaj de rezonkapablo prilumita de intuicio, medio, kiu enhavas ĉion, kio transcendas la vulgaran kampon de materio kaj devenas de la homa sublimita sentemo, kiel ekzemple Vero, Justeco, Kompatemo, Etiko, Honesteco, Grandanimeco kaj Frata Amo”. Resume, ĝi estas la matematika konstant-nombro, kiu harmoniigas la ekvacion de vivo spirita, morala, mensa kaj homa. Nu, sen tia scio, ke ni ekzistas en du sferoj, sekve ne nur en la fizika, fariĝas malfacile atingi Socion vere Solidaran, Altruisman, Ekumenan, ĉar ni plu neglektos, ke la scio pri Supera Spiriteco plialtigas la karakteron de la homoj, kaj konsekvence tiu scio kondukas la homojn al la konstruado de Tutplaneda Civitaneco”.