Tutmonda agendo post 2015

Fermiĝis vendrede, la 11-an de Julio, ĉe la Sidejo de UN, en Nov-Jorko, la Altnivela Kunsido (High-Level Segment) organizita de la Ekonomia kaj Socia Konsilantaro de Unuiĝintaj Nacioj (Ekosok/UN).

La renkonton karakterizis debato pri la nuntempaj kaj la naskiĝantaj defioj por atingi la Jarmilajn Evoluigajn Celojn (JEC) en 2015 kaj subteni estontece la progresgajnojn. En sia parolado, ambasadoro Martin Sajdik, prezidanto de Ekosok, reliefigis: "Ni prepariĝas por la fina ŝtupo por atingi la Jarmilajn Evoluigajn Celojn".

Per speciala eldono de la revuo "Bona Volo — Daŭripova Elvolviĝo/2014", en la Portugala, Angla, Franca kaj Hispana, disdonita al ĉiuj partoprenantaj aŭtoritatoj, mi deklaris, ke, laῠlonge de eraoj, la studadon pri Juro oni iom post iom perfektigadis, por doni garantiojn pli kaj pli solidajn al la socio. La 20-a jarcento, ekzemple, heredigis al ni grandegan instruon per sinsekvaj civilaj konkeroj, fronte al plej grandaj malfacilaĵoj travivitaj de popoloj.

Antaῠ multenombraj epizodoj registritaj laῠ pasado de la tempo, oni povas konkludi, ke la homo bezonas la panon de libereco. Tamen, ne ekzistas vera libereco se ĉi tiun ne prilumas frata kaj solidara sento. Ĉio cetere riskas fali en ĥaoson, kaj la Historio estas plena je ekzemploj, kiuj pruvas tiun realaĵon. Ni do omaĝu tiujn aktivulojn, kiuj laῠlonge de la Historio celis liberecon kaj dignajn vivkondiĉojn, speciale batalemaj virinoj. Ili ĉiutage almetas sian propran vivon por apogi siajn idojn, ĉu ili estas biologiaj idoj, ĉu adoptitaj, ĉu, kiel mi kutimas diri, idoj, kiuj signifas grandajn realigojn favore al la Homaro. Ĉiuj virinoj estas patrinoj.

Unu el tiuj brilaj virinoj estis la brazila infankuracisto, sanitaristo kaj fondinto de Paŝtist-misio por Infanoj, doktorino Zilda Arns (1934-2010), kiu diris: "Socia laboro bezonas mobilizadon de fortoj. Ĉiu homo kunlaboras per tio, kion li scipovas fari, aῠ per tio, kion li povas doni. Tiel, oni plifortigas la strukturon, kiu subtenas agadon kaj ĉiu sentas, ke li estas ĉelo por la transformado de la lando."

Precize! Tial mi ĉiam apogas, ankaŭ ĉe UN, la harmoniigon universalan de ĉia scio homa kaj spirita en potenca forto por servi la popolojn.

Legio de Bona Volo (LBV), kiu havas ĝeneralan konsultan statuson ĉe Ekosok, prezentis siajn rekomendojn pri bonaj sociedukaj praktikoj al tiu Altnivela Kunsido, kiu celas kunlabori por estigi novan tutmondan agendon por la erao post 2015. Dum la debatoj farataj lunde, la 7-an de Julio, LBV estis invitita prezenti sian oficialan paroladon al la ĉeestantaj internaciaj aŭtoritatoj, kiun elsendis dumokaze la Radio kaj Televido de UN al la tuta mondo.

Krom prezenti sian laborsperton en Brazilo okazantan ekde 1950, LBV prezentis la rezulton de la eventoj, kiujn ĝi organizis dum 2013 kunlabore kun pluraj sektoroj de la Latin-Amerika socio, en Urugvajo, Argentino, Paragvajo kaj Bolivio.

José de Paiva Netto, verkisto, ĵurnalisto, radiokronikisto, komponisto kaj poeto, naskiĝis je la 2-a de Marto 1941, en Rio-de-Ĵanejro/RJ, Brazilo. Li estas direktoro-prezidanto de Legio de Bona Volo (LBV). Efektiva membro de Brazila Asocio de Amaskomunikiloj (ABI) kaj de Brazila Asocio de Internaciaj Amaskomunikiloj (ABI-Inter), li estas ano de Nacia Federacio de Ĵurnalistoj (Fenaj), de International Federation of Journalists (IFJ), de la Sindikato de Profesiaj Ĵurnalistoj en Ŝtato Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Verkistoj en Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Radiokomunikantoj en Rio-de-Ĵanejro kaj de la Brazila Unuiĝo de Komponistoj (UBC). Li partoprenas ankaŭ en la Akademio de Beletro de Centra Brazilo. Li estas aŭtoro por internacia referenco pri defendado de homaj rajtoj kaj konceptado de la idealo de Ekumenaj Civitaneco kaj Spiriteco, kiuj laŭ li estas “lulilo de plej grandanimaj valoroj, kiuj naskiĝas en la Animo, nome en la loĝejo de emocioj kaj de rezonkapablo prilumita de intuicio, medio, kiu enhavas ĉion, kio transcendas la vulgaran kampon de materio kaj devenas de la homa sublimita sentemo, kiel ekzemple Vero, Justeco, Kompatemo, Etiko, Honesteco, Grandanimeco kaj Frata Amo”. Resume, ĝi estas la matematika konstant-nombro, kiu harmoniigas la ekvacion de vivo spirita, morala, mensa kaj homa. Nu, sen tia scio, ke ni ekzistas en du sferoj, sekve ne nur en la fizika, fariĝas malfacile atingi Socion vere Solidaran, Altruisman, Ekumenan, ĉar ni plu neglektos, ke la scio pri Supera Spiriteco plialtigas la karakteron de la homoj, kaj konsekvence tiu scio kondukas la homojn al la konstruado de Tutplaneda Civitaneco”.