Iam, ĉiu homo lernos regi sin mem

Fonto: Libro “La Profetaĵoj sen Mistero”, de 1998. | Aktualigita en Aŭgusto 2017.

Ankoraŭ troviĝas homoj, kiuj konsterniĝas, kiam ili aŭdas ion pri Apokalipso. Tamen, ĝi prezentas multajn pecojn, kiuj lumas kiel plej bela poezio, malgraŭ potenca mesaĝo. Iam, onidire iu persono diris, ke la Profeta Dia Libro en la Nova Testamento estas la pruvo, ke Dio malamas Siajn kreitojn. Ni povas konkludi nur tion, ke kvankam respektinda, tiu kara frato neniam legis ĝiajn klarigajn instruojn, aŭ faris tion tro rapide. (...) Ne sufiĉas materia kulturo. Pro tio, necesas aldoni al la ordinara lernado pri homaj temoj, eĉ se plej altaj ― Literaturo, Lingvoj, Fiziko, Matematiko, Ekonomiko, Ĥemio, Historio, Geografio, Arto, Hejma Arto, k.t.p. ―, spiritaj konoj, kiuj konsistigas tre rafinitan instruadon, por ke ni fariĝu pli bonaj, unuj al la aliaj. Pro tio, ni batalas por Socia, Daŭripova Elvolviĝo, Edukado kaj Kulturo, Arto kaj Sporto, por ke ekestu Socio-Media Konscio, Nutrado, Sekureco, Sano kaj Laboro kun Ekumena Spiriteco por la progresado de popoloj, kaj tio estas devizo, kiun ni enmetis en la Instituciojn de Bona Volo, la IBV-oj. Ĝi estas metodo, kiu daŭre liveradas bonajn fruktojn al nia socio.

Arquivo BV

Alziro Zarur

Studado pri la Apokalipso — laŭ Spirito kaj Vero, sub la lumo de la Nova Ordono de Amo de la Kristo: “Vi amu unu alian, kiel Mi vin amis. Nur per tio ĉiuj homoj scios, ke vi estas miaj disĉiploj, se vi havos saman Amon unu al alia” (Evangelio laŭ Johano, 13:34 kaj 35) — estas esence grava por ke ni sciu, kion ni efektive faras sur la Tero. Iam estonte, eĉ se longe for, la homo estos tiel akurata je la plenumado unue de siaj devoj, precipe spiritaj, moralaj, ke la nocio pri gvidado ricevos profundan maturecon, ĉar la homoj prudente kondukos sin mem, ĉar edukado devas komenciĝi en la koro. Fine, malnova koncepto de Alziro Zarur (1914-1979) estas, ke regi estas instrui al ĉiu homo regi sin mem”.

Daan Stevens/Unsplash
Reprodução BV

Sokrato 

Kaj tio subkomprenigas, ke oni reeduku ankaŭ edukistojn, jen la kialo de Brigado por Ĝenerala Reedukado de la Religio de Dio, de la Kristo kaj de la Sankta Spirito. Granda parto de la lernejoj ne stimulas virojn kaj virinojn pensi, rezoni. Sokrato (ĉ. 470-399 a.K.), per sia rekonata saĝeco, modeste proklamis, ke kiom pli li sciis, des pli li devis lerni. La sekreto por atingi tian nekredeblan sukceson, ke ĉiu homo komprenu vere, ke li estas respondeca pri siaj agoj, anstataŭ ĵeti la kulpon sur aliulojn, troviĝas en la Evangelio-Apokalipso, por tiu, kiu havas “videmajn okulojn kaj aŭskultemajn orelojn”, kaj ne submetiĝas al ia ajn antaŭjuĝo, eĉ sub la ŝajno de avangarda intelekteco.

José de Paiva Netto, verkisto, ĵurnalisto, radiokronikisto, komponisto kaj poeto, naskiĝis je la 2-a de Marto 1941, en Rio-de-Ĵanejro/RJ, Brazilo. Li estas direktoro-prezidanto de Legio de Bona Volo (LBV). Efektiva membro de Brazila Asocio de Amaskomunikiloj (ABI) kaj de Brazila Asocio de Internaciaj Amaskomunikiloj (ABI-Inter), li estas ano de Nacia Federacio de Ĵurnalistoj (Fenaj), de International Federation of Journalists (IFJ), de la Sindikato de Profesiaj Ĵurnalistoj en Ŝtato Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Verkistoj en Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Radiokomunikantoj en Rio-de-Ĵanejro kaj de la Brazila Unuiĝo de Komponistoj (UBC). Li partoprenas ankaŭ en la Akademio de Beletro de Centra Brazilo. Li estas aŭtoro por internacia referenco pri defendado de homaj rajtoj kaj konceptado de la idealo de Ekumenaj Civitaneco kaj Spiriteco, kiuj laŭ li estas “lulilo de plej grandanimaj valoroj, kiuj naskiĝas en la Animo, nome en la loĝejo de emocioj kaj de rezonkapablo prilumita de intuicio, medio, kiu enhavas ĉion, kio transcendas la vulgaran kampon de materio kaj devenas de la homa sublimita sentemo, kiel ekzemple Vero, Justeco, Kompatemo, Etiko, Honesteco, Grandanimeco kaj Frata Amo”. Resume, ĝi estas la matematika konstant-nombro, kiu harmoniigas la ekvacion de vivo spirita, morala, mensa kaj homa. Nu, sen tia scio, ke ni ekzistas en du sferoj, sekve ne nur en la fizika, fariĝas malfacile atingi Socion vere Solidaran, Altruisman, Ekumenan, ĉar ni plu neglektos, ke la scio pri Supera Spiriteco plialtigas la karakteron de la homoj, kaj konsekvence tiu scio kondukas la homojn al la konstruado de Tutplaneda Civitaneco”.