Ĉiam estos Espero

Fonto: Medito de Bona Volo prenita el la verko “Espero neniam mortas”, de Julio 2022.

Libro Espero neniam mortas, de la verkisto Paiva Netto. Elŝutu vian ekzempleron!

El la originalo de mia verko La Kapitalo de Dio (Eldonejo Elevação), kiu estas publikigata en formo de artikoloj, mi substrekas:

Se io malbona okazos al ni kolektive, tio estos pro la misuzado, kiun ni faris per nia relativa libera elektopovo*. Ekzemple, antaŭ la perforto en la mondo, antaŭ la krudiĝo de la homa koro, parto el la novaj generacioj estas influata per la torda ideo, ke perforto estas ĝusta. Eraras tiuj, kiuj pensas, ke ili fariĝos ekzekutistoj de la socio. Plej ofte, ili troviĝos en la pozicio de viktimoj.

Reprodução BV

Andreo Ludoviko (Spirito) kaj Francisco Cândido Xavier 

Mi uzas la libron Ago kaj Reago, de Andreo Ludoviko (Spirito), per la mediuma skribo de la Legiano de Bona Volo Francisco Cândido Xavier (1910-2002). En iu momento, la spirita gvidanto Druso, direktoro de la Domo Paco — admirinda lernejo por realĝustigo, en la Nevidebla Dimensio —, klarigis al Andreo Ludoviko kaj Hilário, kiuj troviĝis en lernado en tiu Transira Domo: “ (...) Niaj agoj teksas flugilojn por liberigo aŭ katenojn por malliberigo, por nia venko aŭ por nia malvenko. Al neniu ni ŝuldas nian destinon krom al ni mem. (...) Se la saĝeco de nia Ĉiela Patro nepre bezonas justecon por sia evidentiĝo, tiu sama justeco ne montriĝas sen amo.

Animoj, kiuj troviĝas for de Amo falas en sterilecon, ili sekiĝas, ili restas senfruktaj, ĝis ili venas al la konkludo, ke nur Frata Amo povas definitive nutri ilin, plifortigi ilin kaj transformi ilin en potencajn dinamojn por eksterordinaraj venkoj.

Ni do ne inventu barojn al vojoj malfermitaj de Dio por nia itinero, ĉi tie kaj en la Spirita Patrolando. Ni ankaŭ ne koleru kontraŭ la Ĉielo pro la malfeliĉoj, kiujn ni mem ĵetas sur nin. La Dia Justeco estas esprimo de Universala Amo, kiu agas por resanigi vundojn en la Animo, per necesaj alĝustigoj en la direkto de niaj destinoj.

Reprodução BV

Teokrito

Bone kondukita progreso, sub la blovo de Supera Spiriteco, estas kontentigo por la popoloj. Kaj la Kreanto sin montras per plej simplaj agoj. Kiel asertis la greka filozofo kaj poeto Teokrito (proksimume 320-250 a.K.): “Dum ekzistas vivo, ekzistas Espero”.

Nu, nia vera vivo estas eterna, do... ĉiam ekzistos Espero.

Grant Ritchie em Unsplash

Ni devas eliri el la supraĵeco de problemoj, por enveni en la kernon de solvoj. Pro tio estas grava Evangelio-Apokalipso de Jesuo, ĉar ĝi estas la bezonata piliero de la tuta moderna civilizacio, por venki ĝiajn grandegajn defiojn.

Ni donu la parolon al Pio la 11-a

Reprodução BV

Papo Pio la 11-a 

Tre oportuna estas ĉi tiu admono de papo Pio la 11-a — Achille Ratti (1857-1939) — per la Encikliko Caritate Christi Compulsi: “La kredo je Dio estas la nedetruebla fundamento de ĉiu socia ordo kaj de ĉia respondeco sur la Tero (...)”.

Estas evidente, ke la ekskardinalo el Milano, Italujo, aludas al Dio rekonata kiel Amo, laŭ la difino de Jesuo, registrita de Evangeliisto Johano, laŭ lia Unua Epistolo, 4:8 kaj 20: “Kiu ne amas, tiu ne konas Dion, ĉar Dio estas Amo. Se iu diras: Mi amas Dion, kaj malamas sian fraton — tiu estas mensoganto; ĉar kiu ne amas sian fraton, kiun li vidas, tiu ne povas ami Dion, kiun li ne vidas”.

_______________________
* Relativa libera elektopovo ― Legu pli pri tiu temo en la ĉapitro “Dio, relativa libera elektopovo kaj respondeco”, el la verko Mortintoj ne mortas (2018), de Paiva Netto.

José de Paiva Netto, verkisto, ĵurnalisto, radiokronikisto, komponisto kaj poeto, naskiĝis je la 2-a de Marto 1941, en Rio-de-Ĵanejro/RJ, Brazilo. Li estas direktoro-prezidanto de Legio de Bona Volo (LBV). Efektiva membro de Brazila Asocio de Amaskomunikiloj (ABI) kaj de Brazila Asocio de Internaciaj Amaskomunikiloj (ABI-Inter), li estas ano de Nacia Federacio de Ĵurnalistoj (Fenaj), de International Federation of Journalists (IFJ), de la Sindikato de Profesiaj Ĵurnalistoj en Ŝtato Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Verkistoj en Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Radiokomunikantoj en Rio-de-Ĵanejro kaj de la Brazila Unuiĝo de Komponistoj (UBC). Li partoprenas ankaŭ en la Akademio de Beletro de Centra Brazilo. Li estas aŭtoro por internacia referenco pri defendado de homaj rajtoj kaj konceptado de la idealo de Ekumenaj Civitaneco kaj Spiriteco, kiuj laŭ li estas “lulilo de plej grandanimaj valoroj, kiuj naskiĝas en la Animo, nome en la loĝejo de emocioj kaj de rezonkapablo prilumita de intuicio, medio, kiu enhavas ĉion, kio transcendas la vulgaran kampon de materio kaj devenas de la homa sublimita sentemo, kiel ekzemple Vero, Justeco, Kompatemo, Etiko, Honesteco, Grandanimeco kaj Frata Amo”. Resume, ĝi estas la matematika konstant-nombro, kiu harmoniigas la ekvacion de vivo spirita, morala, mensa kaj homa. Nu, sen tia scio, ke ni ekzistas en du sferoj, sekve ne nur en la fizika, fariĝas malfacile atingi Socion vere Solidaran, Altruisman, Ekumenan, ĉar ni plu neglektos, ke la scio pri Supera Spiriteco plialtigas la karakteron de la homoj, kaj konsekvence tiu scio kondukas la homojn al la konstruado de Tutplaneda Civitaneco”.