Pli ol 100 mil homoj celebras Pacon

Ni plivastigu solidarecon, ne nur en tio, kion oni facile vidas; ekzistas multe pli granda doloro kaŝita, eĉ pro timemo. Ni lernu helpi, antaŭ ol estos tro malfrue, tiujn, kiuj ne sukcesas eĉ peti helpon. Jen estas la alta spirita kaj socia Karitato, al kiu ni devas elvolvi la kapablon percepti kaj praktiki. Tiuj estas simplaj vortoj, kiujn la popolo scipovas travivi kaj komprenas.

Mi prelegis pri tiu temo okaze de la solena kunsido celebre al la 25-jara jubileo de la Templo de Bona Volo, la Templo de Dia Ekumenismo, en Braziljo, ĉefurbo de Brazilo, sabate, la 8-an de novembro. Por mi estis grandega plezuro interagi kun eminentaj ĉeestantoj kaj miloj da pilgrimantoj de Bona Volo, kiuj alvenis por prestiĝi la Arĝentan Jubileon de TBV.

Laŭ la komandanto de la 1-a Bataliono de la Militista Polico de la Federacia Distrikto, leŭtenant-kolonelo Sheyla Sampaio: "La kvanto da homoj, kiuj trairis la Templon de LBV, dum la festo de ĝia jubileo, superis la ciferon 100 mil." Kaj ĉio okazis pace, kiel ŝi substrekis, ankaŭ.

Mi prezentis al ili kaj al tiuj, kiuj akompanis min per Supera Reto Bona Volo de Komunikado, konsistanta el pli ol 1900 radistacioj, krom la tutlanda reto de televido kaj interreto, verkon, pri kiu mi okupiĝas de iom da tempo. Temas pri "Jesuo, Doloro, kaj la deveno de Lia Aŭtoritateco". Per tiu libro kaj per aliaj verkoj, kiuj mi jam lanĉis, mi nur celas esprimi tion, kion mi pensas, ke ĝi estas bona por tiuj, kiuj honoras min per sia legado. Tiu ne estas verko kun literaturaj pretendoj, sed nur rezulto de miaj multaj dialogoj kun la Kore Simplaj pri la Evangelio-Apokalipso de Jesuo Kristo, laŭ Spirito kaj Vero, ĉiam sub la lumo de Lia Nova Ordono, kiu atestas la gravecon de la Dia Amo je la vivo de homoj, popoloj kaj nacioj.

Kaj kiam mi min direktas al la Kore Simplaj, mi ne distingas ĉi tiun aŭ tiun socian klason, kulturnivelon, politikan inklinon, religian preferon, etnan devenon. Mi parolas al la inteligenteco de la sentoj, nome netaksebla riĉeco de la Spirito.

En la malfermo, mi skribis: ĉio estas spirita, ĉu por Bono, ĉu bedaŭrinde por malbono. Pro tio mi zorgas montri al vi, ekzemple, ke la socia reformo alvenas precize per la spirita principo (...).

Eble foje ŝajnas al iuj legantoj aŭ legantinoj, ke mi ne konceptas, ke spirita kaj religia estas sinonimoj. Okazas, ke en la plej alta kampo de ideoj, efektive ili ne estas sinonimoj, ĝenerale. Laŭ homaj konceptoj, Religio estas tio, kion ĉiuj komprenas tiel: n-u-r r-e-l-i-g-i-o! Tio estas, tio, kio enkadriĝas en respektinda tradicio de fido. Sed alvenos tago, kiam iu ajn homo povos atingi, per elvolviĝinta komprenpovo, ke ĉio estas spiriteca, kiel mi jam diris al vi, ne nur en la religia kampo, sed ankaŭ en politiko, en filozofio, en scienco, en arto, en ekonomio, en sporto, en la hejma aŭ publika vivo, kaj tiel plu.

Mi deziras al vi bonan vojaĝon tra la elkoraj paĝoj de tiu verko.

José de Paiva Netto, verkisto, ĵurnalisto, radiokronikisto, komponisto kaj poeto, naskiĝis je la 2-a de Marto 1941, en Rio-de-Ĵanejro/RJ, Brazilo. Li estas direktoro-prezidanto de Legio de Bona Volo (LBV). Efektiva membro de Brazila Asocio de Amaskomunikiloj (ABI) kaj de Brazila Asocio de Internaciaj Amaskomunikiloj (ABI-Inter), li estas ano de Nacia Federacio de Ĵurnalistoj (Fenaj), de International Federation of Journalists (IFJ), de la Sindikato de Profesiaj Ĵurnalistoj en Ŝtato Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Verkistoj en Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Radiokomunikantoj en Rio-de-Ĵanejro kaj de la Brazila Unuiĝo de Komponistoj (UBC). Li partoprenas ankaŭ en la Akademio de Beletro de Centra Brazilo. Li estas aŭtoro por internacia referenco pri defendado de homaj rajtoj kaj konceptado de la idealo de Ekumenaj Civitaneco kaj Spiriteco, kiuj laŭ li estas “lulilo de plej grandanimaj valoroj, kiuj naskiĝas en la Animo, nome en la loĝejo de emocioj kaj de rezonkapablo prilumita de intuicio, medio, kiu enhavas ĉion, kio transcendas la vulgaran kampon de materio kaj devenas de la homa sublimita sentemo, kiel ekzemple Vero, Justeco, Kompatemo, Etiko, Honesteco, Grandanimeco kaj Frata Amo”. Resume, ĝi estas la matematika konstant-nombro, kiu harmoniigas la ekvacion de vivo spirita, morala, mensa kaj homa. Nu, sen tia scio, ke ni ekzistas en du sferoj, sekve ne nur en la fizika, fariĝas malfacile atingi Socion vere Solidaran, Altruisman, Ekumenan, ĉar ni plu neglektos, ke la scio pri Supera Spiriteco plialtigas la karakteron de la homoj, kaj konsekvence tiu scio kondukas la homojn al la konstruado de Tutplaneda Civitaneco”.