Kaj la diskuto plu daŭras...

Sur la kampo de Scienco, ne povas stari senkontesta punkto. En la verko Sociologio de la Universo, mi iom pli elvolvis tiun temon.

Oni ne devas nei, per se, la ekziston de Dio pro tio, ke oni ankoraŭ ne sufiĉe komprenas Lin. Kiel Infinitan Grandon, laŭsubstance, oni do devas taksi Lin laŭ Lia reala dimensio, de la makrokosmo al la mikrokosmo, en spacosferoj kaj temposferoj, kiujn oni apenaŭ duonvidas. Estas prudente, ke ni klopodu, antaŭ ĉio, senti Lin en la Animo. La koro ofte solvas enigmojn, kiujn la racio apenaŭ atingas facile. Nenio kaŝiĝas for de fervora preĝo.  Tiu estas scienca konstato. Nesuspektindaj esploristoj tion esploris sen tabuoj. La Regno de Dio estas pura Scienco.

ESA/Hubble & NASA

Jesuo, la Ekumena Kristo, la Dia Ŝtatestro, diris, ke “nenio estas kovrita, kio ne estos elmontrita, kaj nenio kaŝita, kio ne estos konigita” (Evangelio laŭ Mateo, 10:26). Kaj tio inkluzivas memkompreneble sekretojn de Scienco, ĉar ĝi multon ankoraŭ devos priesplori. Tio estas, kvazaŭ oni malfermas la intelekton por deĉifri la “misterojn” de la vivo.

Tela: Carl Bloch (1834-1890)
Divulgação

Carl Sagan

Carl Sagan (1934-1996), ateista astronomiisto kaj verkisto, venas en akordon kun ni, kiam li asertis:

“Scienco konstante realĝustigas sin mem. En ĝi ne ekzistas ideoj ‘definitivaj’: ĉiu koncepto submetiĝas al la defioj, kiujn reprezentas novaj eltrovoj”.

D-ro Stephen Hawking kaj la menso de Dio

Divulgação

Stephen Hawking

Reprodução BV

Isaac Newton

Mi ankaŭ memoras tion, kion mi skribis al la partoprenantoj de la I-a Monda Forumo Spirito kaj Scienco, de LBV (FMEC, portugale), je la 18-a de oktobro 2000, okazinta en la ParlaMundi de LBV, en Brasília, federacia ĉefurbo de Brazilo, en dokumento poste transsendita al UN, rilate la vidpunkton de skeptikulo, nome la prestiĝa D-ro Stephen Hawking. Li okupas ekde juna aĝo la katedron de Isaac Newton kiel Profesoro de Matematiko en la Universitato de Kembriĝo. Li estas modela obstinulo fronte al homaj suferoj, malgraŭ la severa malsano, kiu lin atakas ekde juna aĝo.

La revuo Veja, en sia eldono n-ro 1430, de la 7-a de februaro 1996, en bonega raporto de la ĵurnalisto Eurípedes Alcântara, sub la titolo “La granda demando”, publikigis:

“Sciencistoj, kiuj sin metis en la aventuron priserĉi teologian hipotezon, alprenas samtempe humilecon kaj arogantecon. La unua estas necesa por alfrontado de temo tiel dorna sen antaŭformitaj ideoj. La dua estas konsekvenco de la kredo, ke oni jam respondis ĉion ― nome troigaĵo, ĉu por tiu, kiu jam ekkonsciis, ke la du grandaj teorioj de ĉi tiu jarcento, pri la Relativeco kaj pri la Kvantuma Fiziko, ne perfekte kongruas, ĉu por tiu, kiu nur plendas, ke la Scienco ankoraŭ ne sukcesis havigi kuracadon por malvarmumo, se ne paroli pri pli gravaj malsanoj. La papo de la moderna kosmologio, la anglo Stephen Hawking, diris, fine de televida dokumentfilmo, ke eble iam ‘la homaro ekkonos la menson de Dio’. En sia esearo, Nigraj Truoj, Bebaj Truoj, publikigita en la jaro 1993, Hawking klarigas sian rilaton kun la ideo pri Kreanto. ‘Mia laboro ne montras, ĉu Dio ekzistas aŭ ne. Ĝi montras nur, ke Li ne estis la arbitracianto de la kreado. Sed la plej granda demando ankoraŭ restas: kial la Universo ekzistas? Se vi preferas, vi rajtas aserti, ke Dio estas la respondo al tiu demando’”.

Nia cerba kapablo

Lucian Fagundes

Fernando Lucchese

Eble ni povas implice kompreni, ke D-ro Hawking kontraŭas tiun dion, kies ekziston eble oni instruis al li, kiam li estis infano, nome homforman dion. Tamen, Dio eble ne estas tio, kion ni pensas, surbaze de nia malmulte uzata cerba kapablo, io diskutata de diversaj korifeoj de Scienco. Cetere, skribis la digna gaŭĉo D-ro Fernando Lucchese, ke “fakte, la potencialo de nia cerbo estas multe pli granda ol tio, kion en la praktiko ni utiligas. Ni prenas per ĝi multe malpli ol tion, kion ĝi povas doni al ni. Efektive, nia cerbo ricevas samtempe kvarcent miliardojn da stimuloj, sed sukcesas mastrumi apenaŭ du mil. Tion kaŭzas la fakto, ke niaj sentumaj organoj (por palpado, flarado, vidado, k.t.p.) estas tre krudaj kaj nesentemaj”. Estas do komprenebla tio, kion la admirinda sciencisto Hawking aludis en televido. Eble iam la homaro ekkonos la menson de Dio.

Pli proksimaj al Dio

Arquivo LBV

Dante Alighieri

Foje, okaze de unu el miaj radio- kaj televido-programoj, mi diris, ke D-ro Stephen Hawking kaj aliaj sagacaj esploristoj, akuzitaj kiel nekredantoj, eble estas multe pli proksimaj al la Plejalta Arkitekto de la Universo, kiel la framasonoj nomas la Ĉielan Patron, ol iuj, kiuj Lin proklamas kaj tamen restas ankoraŭ for de Amo, kiu, laŭ Dante Alighieri (1265-1321), “movas la Sunon kaj la aliajn stelojn”. Esence dirite, studemuloj kaj homoj de Scienco eble ne akceptas la ideon pri ia dio personeca kaj venĝema.

Dion oni devas senti en Lia Esenco ― en Amo. Sur la kampo de observado, Li plu estas instiga defio. Kaj tio grandan bonon faras al homoj de kreema penso, kondiĉe, ke ili ne volu stari en Lia pozicio. Aroganteco  regas inter la plej fatalaj malhelpaĵoj al la homa progreso.

José de Paiva Netto, verkisto, ĵurnalisto, radiokronikisto, komponisto kaj poeto, naskiĝis je la 2-a de Marto 1941, en Rio-de-Ĵanejro/RJ, Brazilo. Li estas direktoro-prezidanto de Legio de Bona Volo (LBV). Efektiva membro de Brazila Asocio de Amaskomunikiloj (ABI) kaj de Brazila Asocio de Internaciaj Amaskomunikiloj (ABI-Inter), li estas ano de Nacia Federacio de Ĵurnalistoj (Fenaj), de International Federation of Journalists (IFJ), de la Sindikato de Profesiaj Ĵurnalistoj en Ŝtato Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Verkistoj en Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Radiokomunikantoj en Rio-de-Ĵanejro kaj de la Brazila Unuiĝo de Komponistoj (UBC). Li partoprenas ankaŭ en la Akademio de Beletro de Centra Brazilo. Li estas aŭtoro por internacia referenco pri defendado de homaj rajtoj kaj konceptado de la idealo de Ekumenaj Civitaneco kaj Spiriteco, kiuj laŭ li estas “lulilo de plej grandanimaj valoroj, kiuj naskiĝas en la Animo, nome en la loĝejo de emocioj kaj de rezonkapablo prilumita de intuicio, medio, kiu enhavas ĉion, kio transcendas la vulgaran kampon de materio kaj devenas de la homa sublimita sentemo, kiel ekzemple Vero, Justeco, Kompatemo, Etiko, Honesteco, Grandanimeco kaj Frata Amo”. Resume, ĝi estas la matematika konstant-nombro, kiu harmoniigas la ekvacion de vivo spirita, morala, mensa kaj homa. Nu, sen tia scio, ke ni ekzistas en du sferoj, sekve ne nur en la fizika, fariĝas malfacile atingi Socion vere Solidaran, Altruisman, Ekumenan, ĉar ni plu neglektos, ke la scio pri Supera Spiriteco plialtigas la karakteron de la homoj, kaj konsekvence tiu scio kondukas la homojn al la konstruado de Tutplaneda Civitaneco”.