Tabakfumado inter lernejojunuloj

Laŭ ciferoj de Monda Organizo pri Sano (MOS), 90 procentoj el la fumantoj havis sian unuan kontakton kun tabako en lernejaj jaroj, tio estas, en la aĝo inter 5 kaj 19 jaroj. La programo “Diskutoj pri Edukado”, de Supera Reto Bona Volo de Radio, pritraktis tiun gravan temon kaj klopodis montri la grandegan respondecon de edukistoj, same kiel de familioj, serĉe de rimedoj, kiuj evitas alproksimiĝon al fumado, nome al enirpordo por pli pezaj drogaĉoj.

shutterstock
Vivian R. Ferreira

Suelí Periotto

Vivian R. Ferreira

Mônica Andreis

En intervjuo donita al pedagogiistino Suelí Periotto​, d-rino Mônica Andreis, magistro pri klinikopsikologio ĉe Universitato de San-Paŭlo (USP), vicdirektoro de Organizo por Kontrolo de Tabakfumado (ACT), en Brazilo, elstarigis la gravecon de lernejoj en preventado de tiu toksomanio. “Ĝi estas la oportuna okazo, por ke la edukato lernu iom pli pri tabakfumado kaj tiel havu pli da konscio pri la graveco ne komenci fumadon. Lernejoj povas multe kontribui por tio, ne nur per montrado de sanproblemoj, sed krome, per diskutado pri tio, kial homoj fumas, pri la rolo de propagando, pri la damaĝo ne nur al sano, sed ankaŭ al la medio, kie oni vivas. Instruaj organizoj povas konsideri la temon laŭ diversaj vidpunktoj. Amasiĝo de cigaredstumpoj, ekzemple, estas io, kio plej multe malpurigas plaĝojn, ili mortigas marbestojn, ĉar ĉi tiuj glutsufokiĝas pro ili; multajn arbarojn fine oni detruas por produkti cigaredojn, ĉar oni uzas lignon, oni uzas paperon. Kaj tiaj informoj estas tre gravaj. Gelernantoj povas alporti tiujn sciojn hejmen kaj transdoni ilin al siaj gepatroj, al siaj familianoj, eĉ al anoj de siaj komunumoj. Lernejoj povas organizi sciencofoiron, kaj ĉi tiun temon oni povas diskuti; prezenti filmon, alvoki la familion por partopreno kaj poste diskuti. Eblas pluraj manieroj pristudi tiun temon, kaj edukistoj havas esence gravan rolon en preventado de tabakfumado”.

Leĝo kontraŭ tabakfumado

Laŭ d-rino Mônica, leĝo kontraŭ tabakfumado efektive helpas, ke infanoj ne interesiĝu pri cigaredo: “Nuntempe, tiu malpermeso estas malstimulo al tio, ke ĝi komencu fumadon, ĉar homoj jam ne fumas ĉie ajn, kiel en pasinta tempo. Ĉi tio, kune kun lerneja pritraktado pri tiu temo, en konstanta maniero, fine favoras, ke oni ne komencu fumadon en adoleskaĝo”.

Shutterstock

La potenco de influado

Oni demandis d-rinon Mônica pri la emociaj aspektoj, kiuj povas influi infanon kaj junulon koncerne tabakfumadon, kaj ŝi klarigis: “Iuj faktoroj favoras, ke ili provu aŭ komencu fumadon. Oni scias, ke idoj de fumantaj gepatroj havas pli fortan inklinon fariĝi mem fumantoj estonte. Multaj infanoj ekfumas pro tiu modelo, kiun ili havas hejme, aŭ eĉ en lernejo, nome pro tiu instruisto, kiun ili admiras, kaj kiu tamen fumas. Jen kial necesas konsciiĝo flanke de familianoj kaj de instruistoj, koncerne la influon, kiun ili povas havi je la vivo de infano. Krome, dum adoleskaĝo, homoj trapasas sinsekvon da ŝanĝoj. Nature, aperas malsekureco, kaj foje cigaredo estas la kondukilo al tuja plezuro. Estas grave, ke infano perceptu, ke fumado ne alportos al ĝi subtenon aŭ garantion pri sukceso en la vivo. Cigaredo estas drogaĉo, kaj post ekprovo, infano facile povas fariĝi ĥemie dependa de ĝi. Sekve, se ĝi estas konscia, tiam ĝi sukcesas nature diri ‘ne’”.

Evitebla morto

En siaj finaj konsideroj, psikologino Mônica Andreis emfazis, ke “pasivan fumadon Monda Organizo pri Sano konsideras kiel la ĉefan kaŭzon de eviteblaj mortoj. Ĉi tio signifas tre grandan kvanton. Fakte, ĉar antaŭe oni havis ian ideon, ke tabakfumado ne estas tiel grava problemo, tial homoj iom neglektadis tion. Nuntempe oni havas informojn, kaj senduban konscion pri la damaĝo de tabakfumado kontraŭ sano. Estas same grave, ke lernejoj tion substreku kaj efektive organizu agadojn por helpi gejunulojn koni kaj eviti ĝin”.

Dankon, d-rino Mônica. Ĉe lernejoj de Legio de Bona Volo kaj en ĝiaj sociedukaj programoj, oni pritraktas tiun temon kun la ĝusta seriozeco. Tio estas nia kontribuo por atentigo, precipe al estontaj generacioj, pri la detrua efiko de tabakfumado.

José de Paiva Netto, verkisto, ĵurnalisto, radiokronikisto, komponisto kaj poeto, naskiĝis je la 2-a de Marto 1941, en Rio-de-Ĵanejro/RJ, Brazilo. Li estas direktoro-prezidanto de Legio de Bona Volo (LBV). Efektiva membro de Brazila Asocio de Amaskomunikiloj (ABI) kaj de Brazila Asocio de Internaciaj Amaskomunikiloj (ABI-Inter), li estas ano de Nacia Federacio de Ĵurnalistoj (Fenaj), de International Federation of Journalists (IFJ), de la Sindikato de Profesiaj Ĵurnalistoj en Ŝtato Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Verkistoj en Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Radiokomunikantoj en Rio-de-Ĵanejro kaj de la Brazila Unuiĝo de Komponistoj (UBC). Li partoprenas ankaŭ en la Akademio de Beletro de Centra Brazilo. Li estas aŭtoro por internacia referenco pri defendado de homaj rajtoj kaj konceptado de la idealo de Ekumenaj Civitaneco kaj Spiriteco, kiuj laŭ li estas “lulilo de plej grandanimaj valoroj, kiuj naskiĝas en la Animo, nome en la loĝejo de emocioj kaj de rezonkapablo prilumita de intuicio, medio, kiu enhavas ĉion, kio transcendas la vulgaran kampon de materio kaj devenas de la homa sublimita sentemo, kiel ekzemple Vero, Justeco, Kompatemo, Etiko, Honesteco, Grandanimeco kaj Frata Amo”. Resume, ĝi estas la matematika konstant-nombro, kiu harmoniigas la ekvacion de vivo spirita, morala, mensa kaj homa. Nu, sen tia scio, ke ni ekzistas en du sferoj, sekve ne nur en la fizika, fariĝas malfacile atingi Socion vere Solidaran, Altruisman, Ekumenan, ĉar ni plu neglektos, ke la scio pri Supera Spiriteco plialtigas la karakteron de la homoj, kaj konsekvence tiu scio kondukas la homojn al la konstruado de Tutplaneda Civitaneco”.