Silenta malamiko

Arquivo BV

D-ro Fadlo Fraige Filho

Per bonega raporto produktita de la TV-programo Vivi estas pli bone!, de TV Bona Volo, d-ro Fadlo Fraige Filho, endokrinologiisto, prezidanto de ANAD (Tutlanda Asocio por Flegado de Diabetuloj) kaj de FENAD (Tutlanda Federacio de Asocioj kaj Institucioj pri Diabeto), alportis gravajn sciigojn pri la danĝero de diabeto kaj aliaj malsanoj al ĝi rilataj.

Ni ankoraŭfoje pritraktas tiun gravan temon, ĉar ĝi estas problemo de publika sano, pri kiu oni ankoraŭ ne sufiĉe informis la popolon.

Pasporto

Koncerne la influon de diabeto en la kampo de sano, d-ro Fadlo asertis, ke “laŭ la Monda San-Organizo (MSO), diabeto kaj trograseco estas du epidemioj de kronikaj malsanoj. Ambaŭ kune iradas, ĉar trograseco fine fariĝas pasporto al diabeto. Ĝi estas alpuŝa elemento ĉe tiuj, kiuj genetike jam havas la malsanon. Estas du bazaj tipoj de diabeto. La tipo 1, kiu aperas en infanaĝo kaj adoleskaĝo, estas aŭtoimuna, ne tre ligita al genetiko (5 ĝis 10 procentoj el ĉiu diabetuloj). 90 ĝis 95 procentoj el la malsanuloj estas de tipo 2, kiu aperas en plenkreska aĝo kaj ĝenerale akompanas trograsecon: 80 procentoj el ili estas obezaj. Oni kalkulas, ke estas ĉirkaŭ 230 milionoj da homoj en la mondo. En Brazilo, ili estas proksimume 10 milionoj. Parto el ili, ĉirkaŭ 40 procentoj, estas malsana kaj ne scias pri tio. Ĝi estas silenta, ĝi progresas sen nia scio. Se vi estas parenco de diabetuloj, aŭ mem estas trograsa, havas altan sangpremon, vi devas fari viajn ekzamenojn de tempo al tempo, ĉar estas eble, ke vi iam eksuferos diabeton.”

Ekzemple, la aŭtomobilo
shutterstock

Koncerne la preventadon flanke de viroj, la fakulo faris interesan komparon: “Brazilaj virinoj lernis preventi malsanojn, ĝenerale. Virinkuracisto rekomendas ekzamenojn, kaj ili plenumas tion. Sed viroj ne preventas. Mi kutimas diri, ke brazilanoj lernis preventi aŭtomobilajn problemojn. Tio estas, ili scias, ke oni devas prevente ekzameni la aŭtomobilon. Tamen, ili neniam kondukas sian korpon al la kuracisto por ekzameni ĝin je kolesterolo, sukero... Diabeto estas nemulte komprenata malsano, laŭ ĝiaj fundamentoj. Se oni ne zorgas pri ĝi, la homo ŝajne nenion sentas, sed eble post 7, 8, 9 jaroj, sen taŭga flegado, aŭ eble sen diagnozo, manifestiĝos seriozegaj komplikaĵoj.”

Alarmaj ciferoj
shutterstock

Laŭ Monda San-Organizo, nuntempe, je ĉiu kvina sekundo unu homo ie en la mondo fariĝas diabetulo. Kaj ankoraŭ laŭ la endokrinologiisto, “ĝi estas la plej ofta kaŭzo de blindeco kaj de amputoj de malsupraj membroj en la mondo. Ĝi estas proksimume la unua kaŭzo de rena misfunkciado. Oni vidas, ke 40 ĝis 50 procentoj el la homoj, kiuj trapasas sangodializon — tio estas, kiam la renoj jam ne sufiĉe funkcias — estas diabetuloj. Ĉe 40 procentoj el la koronariaj malsanoj, kiuj kaŭzas korinfarkton, estas diabetuloj. Ĉiuj tiuj ciferoj ne celas timigi, sed atentigi. Ni povas eviti ĉiujn tiujn komplikaĵojn, se ni ekkonscias pri ĝi kaj scipovas flegi nin. (...) Mi havas pacientojn, kiuj estas diabetaj de 30, 40 jaroj, kaj suferas neniun problemon, ĉar ili zorgas pri si, ili faras korpekzercojn, ili obeas dieton”.

Deserto
shutterstock

Dum la programo, unu spektantino demandis, ĉu ĉiutaga englutado de deserto signifas riskon, kaj li klarigis: “Efektive, dolĉaĵo komence kondukas al formiĝo de grasoj, al plipeziĝo. Krome, ĝi ne estas sana nutraĵo. Anstataŭ kutime manĝi dolĉaĵon, prefere manĝu fruktojn kiel deserton, ĝi estas maniero preventi la malsanon. Cetere, studaĵo farita en la jaro 2002, ĉe Usona Asocio pri Diabeto montris precize tion: oni kolektis homojn, kiuj jam tendencis al tiu malsano, en komenca etapo, kiun ni nomas ‘homoj, kiuj ne eltenas glikozon, aŭ preskaŭ-diabetuloj’, kaj oni dividis ilin je tri grupoj: unu plenumis dieton, korpekzercojn; alia englutis medikamentojn; kaj tria nur taŭgis por kontrolo. Tiu grupo, kiu plenumis dieton kaj korpekzercojn, plej favore evoluis, en la senco kontroli la malsanon. Sekve, eblas preventi la malsanon je tipo 2, kondiĉe, ke oni havu pli sanan vivon, nutriĝon kun malmulte da sukero, malmulte da karbonhidratoj kaj memkompreneble faru korpekzercojn, moviĝu, tio estas tre grava. (...) Fruktoj, vegetaĵaj fibroj kaj vegetaĵoj estas esence gravaj en nutrado ĝenerale, por ekvilibrigi la kvanton da karbonhidratoj”.

Risko-faktoro

Koncerne la faman “ventrodikiĝon”, d-ro Fadlo asertis, ke ĝi estas ankaŭ faktoro de risko: “Oni jam scias, ke ĝi estas rezulto de akumuliĝo de graso ĉe la internaĵoj. Tiu graso, kiu restas ne sub la haŭto, sed ĉe la internaĵoj, inter la intestoj, inter la internaj organoj. Ĝi estas la plej malbona, ĉar efektive la graso ĉe internaĵoj ligiĝas multe pli ofte al korangiaj komplikaĵoj, kiel korinfartko, apopleksio, ĉar ĝi produktas inflamajn citozinojn, kiuj fine kaŭzas tiajn problemojn”.

Jen estas nia kontribuo por ke pli kaj pli da homoj konsciiĝu pri la nepra neceso zorgi pri sano. Nur tiel ni povos venki diabeton, tiun teruran, silentan malamikon.

José de Paiva Netto, verkisto, ĵurnalisto, radiokronikisto, komponisto kaj poeto, naskiĝis je la 2-a de Marto 1941, en Rio-de-Ĵanejro/RJ, Brazilo. Li estas direktoro-prezidanto de Legio de Bona Volo (LBV). Efektiva membro de Brazila Asocio de Amaskomunikiloj (ABI) kaj de Brazila Asocio de Internaciaj Amaskomunikiloj (ABI-Inter), li estas ano de Nacia Federacio de Ĵurnalistoj (Fenaj), de International Federation of Journalists (IFJ), de la Sindikato de Profesiaj Ĵurnalistoj en Ŝtato Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Verkistoj en Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Radiokomunikantoj en Rio-de-Ĵanejro kaj de la Brazila Unuiĝo de Komponistoj (UBC). Li partoprenas ankaŭ en la Akademio de Beletro de Centra Brazilo. Li estas aŭtoro por internacia referenco pri defendado de homaj rajtoj kaj konceptado de la idealo de Ekumenaj Civitaneco kaj Spiriteco, kiuj laŭ li estas “lulilo de plej grandanimaj valoroj, kiuj naskiĝas en la Animo, nome en la loĝejo de emocioj kaj de rezonkapablo prilumita de intuicio, medio, kiu enhavas ĉion, kio transcendas la vulgaran kampon de materio kaj devenas de la homa sublimita sentemo, kiel ekzemple Vero, Justeco, Kompatemo, Etiko, Honesteco, Grandanimeco kaj Frata Amo”. Resume, ĝi estas la matematika konstant-nombro, kiu harmoniigas la ekvacion de vivo spirita, morala, mensa kaj homa. Nu, sen tia scio, ke ni ekzistas en du sferoj, sekve ne nur en la fizika, fariĝas malfacile atingi Socion vere Solidaran, Altruisman, Ekumenan, ĉar ni plu neglektos, ke la scio pri Supera Spiriteco plialtigas la karakteron de la homoj, kaj konsekvence tiu scio kondukas la homojn al la konstruado de Tutplaneda Civitaneco”.