Aŭtismo kaj defioj al inkluzivado

Por plivastigi la konscion de ĉiuj homoj, iuj temoj devas esti ofte konsiderataj. Unu el tiuj estas aŭtismo, kiu atingas pli ol du milionojn da brazilanoj, laŭ ciferoj de Organizo de Unuiĝintaj Nacioj (UN).

caleb woods-ec-unsplash

Frua diagnozo povas alporti grandegan bonon en la elvolviĝo de la individuo. Ĉi tiu, eĉ se li havas korpan aŭ psikan handikapon, posedas eksterordinaran kapablon por adaptiĝo kaj atingo de gravaj celoj en la vivo. La mondo estas plena je tiaj ekzemploj. Foje, mankas la ĝusta investo je la Kapitalo de Dio, tio estas, je la homo mem.

Simptomoj kaj zorgoj

Iuj aŭtistoj prezentas certajn kapablecojn, kiuj superas tiujn de la mezuma loĝantaro. “Ili estas tre talentaj pri nombroj, parkerado, solvado de matematikaj problemoj kaj por diversaj aferoj en la vivo. Sed ili ne sukcesas praktike enkonduki tion”, klarigas la sociasistanto Simone Bruschi.

Reprodução BVTV

Simone Bruschi

Unu punkto, kiu malhelpas la akompanon fare de fakulo estas, ke en komenca momento, oni neas la problemon, kio estas ofta situacio en familia etoso. Simone, kiu partoprenas en la Brazila Asocio por Asistado kaj Socia Elvolvado (ABADS), en intervjuo al la programo Solidara Socio, de TV Bona Volo, komentis: “Kiam ni parolas pri aŭtismo, ni konsideras ion, kion oni ne povas identigi per sangekzameno, elektroencefalogramo, tomografio. Kaj la diagnozo estas tre pene akceptebla de la familio. Ekzistas la klinika studo — kiu donas riĉajn informojn —, sed la familianoj ĉiam kontestas: ‘Ho ne. Mi pensas, ke eble ĝi estas io alia.’”

En tiaj okazoj, laŭ Simone, oni devas serĉi aliajn profesiulojn, interalie por ke ankaŭ tiuj partoprenu en la vivo de tiu familio, de tiu infano aŭ adoleskanto.

Estas nepre necese serĉi fakulon, kiam oni perceptas, ke iu infano prezentas konstantan preferon resti sola, apatia antaŭ siaj ludiloj, ke ĝi ne protestas, kiam oni lasas ĝin en lulilo, anstataŭ inter la brakoj de ĝiaj gepatroj. “Ekzistas familioj, kiuj komencas alporti tiujn infanojn al prizorgado nur kiam ili atingas aĝon, kiam ili devas frekventi lernejon, kiam instruisto indikas: ‘Vidu, via filo bezonas helpon.’ Ju pli frue oni fiksas la diagnozon, des pli grandaj estas la eblecoj por flegado.’

shutterstock

Simone emfazas, ke “iuj aŭtismaj homoj povas prezenti ian intelektan handikapon, sed tio ne estas nepra regulo”.

Kaj ĉi tie envenas defio, nome enkonduki en la labormerkaton homojn kun intelekta handikapo. “Estas pli facile — mi ne scias, ĉu mi rajtas uzi tian esprimon — dungi junulon kun korpa handikapo, se oni konsideras la jam ekzistantajn alir-faciligaĵojn, ol homon kun intelekta handikapo, por kio ni ankoraŭ ne havas faciligan teknikajn rimedojn. Pro tio, ĝi estas defio por la fakulo pri dung-apogado. Li devas veni al la firmo kaj pruvi, ke handikapulo estas kapabla. Necesas laboradi por konsciigi la dungitojn kaj kunlaborantojn, kaj la dungantojn kaj la familion.”

Necesas plivastigi la kondiĉojn por socia inkluzivado de ĉiaspeca handikapulo, ĉu korpa, ĉu intelekta.

José de Paiva Netto, verkisto, ĵurnalisto, radiokronikisto, komponisto kaj poeto, naskiĝis je la 2-a de Marto 1941, en Rio-de-Ĵanejro/RJ, Brazilo. Li estas direktoro-prezidanto de Legio de Bona Volo (LBV). Efektiva membro de Brazila Asocio de Amaskomunikiloj (ABI) kaj de Brazila Asocio de Internaciaj Amaskomunikiloj (ABI-Inter), li estas ano de Nacia Federacio de Ĵurnalistoj (Fenaj), de International Federation of Journalists (IFJ), de la Sindikato de Profesiaj Ĵurnalistoj en Ŝtato Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Verkistoj en Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Radiokomunikantoj en Rio-de-Ĵanejro kaj de la Brazila Unuiĝo de Komponistoj (UBC). Li partoprenas ankaŭ en la Akademio de Beletro de Centra Brazilo. Li estas aŭtoro por internacia referenco pri defendado de homaj rajtoj kaj konceptado de la idealo de Ekumenaj Civitaneco kaj Spiriteco, kiuj laŭ li estas “lulilo de plej grandanimaj valoroj, kiuj naskiĝas en la Animo, nome en la loĝejo de emocioj kaj de rezonkapablo prilumita de intuicio, medio, kiu enhavas ĉion, kio transcendas la vulgaran kampon de materio kaj devenas de la homa sublimita sentemo, kiel ekzemple Vero, Justeco, Kompatemo, Etiko, Honesteco, Grandanimeco kaj Frata Amo”. Resume, ĝi estas la matematika konstant-nombro, kiu harmoniigas la ekvacion de vivo spirita, morala, mensa kaj homa. Nu, sen tia scio, ke ni ekzistas en du sferoj, sekve ne nur en la fizika, fariĝas malfacile atingi Socion vere Solidaran, Altruisman, Ekumenan, ĉar ni plu neglektos, ke la scio pri Supera Spiriteco plialtigas la karakteron de la homoj, kaj konsekvence tiu scio kondukas la homojn al la konstruado de Tutplaneda Civitaneco”.