Fumkokaino kaj virinoj

Laŭ freŝa esploro de Brazila Instituto de Geografio kaj Statistiko (IBGE), la kvanto da homoj pasie uzantaj fumkokainon en Brazilo superas la impresan ciferon de unu miliono da uzantoj. Fakuloj pri sano komparas la aidos-epidemion en Afriko al tiu de fumkokaino en nia lando. Alia alarma cifero estas la meza aĝo de tiuj, kiuj provas ĝin unuafoje: 13-jaraĝo. Tamen, eraras tiu, kiu pensas, ke nur la socitavoloj en stato de malriĉeco submetiĝas al tia mortodanĝero. Tiu drogaĉo detrue ĉeestas ankaŭ ĉe pli bonhavaj sociaj klasoj.

La katastrofa korpa kaj mensa skuo kaŭzata de fumkokaina ŝtono pafiĝas je la unua fojo, kiam oni bruligas la manfaritan pipon — oni povus diri “inferfarita pipo” — ĉar ĝi ruinigas ne nur la vivon de la uzanto, sed tiun de la tuta familio. La iluzia sento pri plezuro kaj eŭforio tragike evidentiĝas per la laŭgrada degradiĝo de la korpo kaj de la Animo de ĥemidependantoj.

Vivian R. Ferreira

D-rino Solange Nappo

Laŭ d-rino Solange Nappo, esploristo de Brazila Centro de Informoj pri Psikoaktivaj Drogoj (Cebrid), “en la komenco de enveno de fumkokaino en Brazilon, pli precize en San-Paŭlon, la tipaj uzantoj estis viroj. Virinoj aperis tiam apenaŭ escepte, malofte. En la komenco de la jardeko post la jaro 2000, ni komencis akcepti indikojn kaj informojn de uzantoj mem, ke virinoj aliĝis al uzado de fumkokaino”.

En intervjuo al la programo “Solidara Socio”, elsendata de TV Bona Volo (kanalo 23 de SKY), d-rino Solange komentis, ke la fakto, ke virinoj fariĝis konsumantoj de tiu stuporigaĵo ŝanĝis la tutan dinamikon de tiu pasikutimo. “Viraj uzantoj fariĝis ĝenerale krimuloj. Li ŝtelas por aĉeti la ŝtonon. Li ne estas profesia krimulo. Pro tio, pro lia sensperteco, oni lin facile kaptas, kaj tio fine kaŭzas problemon al vendantoj, kiuj perdas unu potencialan klienton, plej ofte jam ŝuldantan pagon de konsumita drogaĉo. Kiam virinoj envenas la submondon de fumkokaino, tiam ili fariĝas la fronta linio, ĉar la risko, ke oni kaptu ilin estas malpli granda. Anstataŭ ŝteli, ili vendas sian korpon”, ŝi klarigis.

KONTAĜO JE AIDOSO
Pligravige al tia situacio, kiam virinoj prostituiĝas por havigi la drogaĉon, tiam ili fariĝas punkto de transdonado de malsanoj sekse kontaĝaj, precipe aidoso.

Pri tio, d-rino Solange klarigis: “Virino, kiu sin fordonas pro la drogaĉobsedo, faras tion sen ia protekto, iam ajn, ie ajn. Ŝi ne haltas unuloke kaj atendas iun pasanton. Ŝi iras renkonte al tiu kunulo, strebante, ke li rapide donu al ŝi monon, kiu permesos aĉeti la kokainan ŝtonon. Krome estas tiuj, kiuj gravediĝas tute sen strukturo por patriniĝo. Tia situacio de vundebleco kaŭzas al virinoj korpajn, psikajn kaj organajn komplikaĵojn ĉiaspecajn. Kiam virino envenas tian fikutimon, ŝi kunportas grandegan socian problemon. El grupo da 80 virinoj, kiujn ni intervjuis, almenaŭ 40 procentoj estis kontaĝitaj per aidosviruso”.

Dankon, d-rino Solange, por la klarigoj. Ĝi estas malĝoja realaĵo, kiun oni ne rajtas ignori. Krom la nemalhaveblaj publikaj politikagadoj por kontraŭbatali fumkokainon, estas urĝe plifortigi, per Ekumena Spiritualeco, Familiajn valorojn. En tio staras la solvo de multaj problemoj, kiuj nuntempe afliktas la Homaron.

José de Paiva Netto, verkisto, ĵurnalisto, radiokronikisto, komponisto kaj poeto, naskiĝis je la 2-a de Marto 1941, en Rio-de-Ĵanejro/RJ, Brazilo. Li estas direktoro-prezidanto de Legio de Bona Volo (LBV). Efektiva membro de Brazila Asocio de Amaskomunikiloj (ABI) kaj de Brazila Asocio de Internaciaj Amaskomunikiloj (ABI-Inter), li estas ano de Nacia Federacio de Ĵurnalistoj (Fenaj), de International Federation of Journalists (IFJ), de la Sindikato de Profesiaj Ĵurnalistoj en Ŝtato Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Verkistoj en Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Radiokomunikantoj en Rio-de-Ĵanejro kaj de la Brazila Unuiĝo de Komponistoj (UBC). Li partoprenas ankaŭ en la Akademio de Beletro de Centra Brazilo. Li estas aŭtoro por internacia referenco pri defendado de homaj rajtoj kaj konceptado de la idealo de Ekumenaj Civitaneco kaj Spiriteco, kiuj laŭ li estas “lulilo de plej grandanimaj valoroj, kiuj naskiĝas en la Animo, nome en la loĝejo de emocioj kaj de rezonkapablo prilumita de intuicio, medio, kiu enhavas ĉion, kio transcendas la vulgaran kampon de materio kaj devenas de la homa sublimita sentemo, kiel ekzemple Vero, Justeco, Kompatemo, Etiko, Honesteco, Grandanimeco kaj Frata Amo”. Resume, ĝi estas la matematika konstant-nombro, kiu harmoniigas la ekvacion de vivo spirita, morala, mensa kaj homa. Nu, sen tia scio, ke ni ekzistas en du sferoj, sekve ne nur en la fizika, fariĝas malfacile atingi Socion vere Solidaran, Altruisman, Ekumenan, ĉar ni plu neglektos, ke la scio pri Supera Spiriteco plialtigas la karakteron de la homoj, kaj konsekvence tiu scio kondukas la homojn al la konstruado de Tutplaneda Civitaneco”.