Patro Nia: “Preĝo ne estas rifuĝejo de senkuraĝuloj kaj de maldiligentuloj”

Ĉu por vi preĝado povas esti vojo por solvi problemon? Eble ĝi ŝajnas tre simpla ago, sed preĝado forte efikas sur la vivon de homo, multe pli ol oni supozas. La prezidanto-predikanto de la Religio de Dio, de la Kristo kaj de la Sankta Spirito, Paiva Netto, klarigas tion ekumene kaj frate, por ke ĉiuj, senescepte, profitu de tiu jarmila rimedo.

Ni invitas vin spekti per video tiun ekumenan momenton de preĝado, inspirite de la vortoj de d-ro Alexis Carrel (1873–1944), Nobel-premiito pri Medicino kaj Fiziologio (1912): “Preĝado estas (…) la plej potenca formo de energio, kiun la homo kapablas produkti. Temas pri  tiel reala forto, kiel la tera gravito”, teksto aperinta en la artikolo “La forto de preĝo”, de verkisto Paiva Netto.