Patro Nia: la ekumena preĝo de Jesuo

Antaŭ pli ol du mil jaroj, Jesuo, la Ekumena Kristo, la Dia Ŝtatestro, ĉeestis en videbla formo meze de la homoj. Tiam, el inter multaj revoluciaj iniciatoj, Li instruis al homoj kiel paroli rekte kun la Ĉiela Patro, sen perantoj, per la preĝo Patro Nia, trovebla en Lia Evangelio, laŭ Mateo, 6:9-13.

Tria volumo de la Kolekto Sanktaj Spiritaj Gvidlinioj de la Religio de Dio, de la Kristo kaj de la Sankta Spirito.

Komprenante la profundecon de la instruoj entenataj en tiu preĝo, Paiva Netto okazigis, la 21-an de Decembro 1981, la “Elkodigon de Patro Nia”, dum improvizita parolado en la brazila urbo Portalegro/Suda Riogrando. Tiam li detalege analizis, versiklo post versiklo, la eminentan mesaĝon postlasitan de Jesuo en tiu fama preĝo, kaj lia analizo estas trovebla en la tria volumo de la Kolekto Sanktaj Spiritaj Gvidlinioj de la Religio de Dio, de la Kristo kaj de la Sankta Spirito.

En sia artikolo “Preĝi = Mediti”, Paiva Netto difinas tiun preĝon jene: “Al vi, estimataj legantoj, do, ni dediĉas la admirindan petegon postlasitan al ni de Jesuo, kiel inviton al pripensado dum momentoj de angoro. Neniam superfluas levi la penson kaj koron al la Plejalta. La Preĝo, kiun la Kristo instruis al ni — klara, konciza, praktika — estas perfekta por ĉiuj vivmomentoj, ĉu ĝojaj aŭ malĝojaj, precipe nuntempe, en mondo, kie ĉio okazas kun miriga rapideco. Ĉiuj rajtas preĝi la Patron Nian. Ĝi estas limigita al neniu ajn kredo, ĉar ĝi estas universala preĝo, konforma al la ampleksa karitata spirito de la Ekumena Kristo, la Dia Ŝtatestro. Ĉiu ajn, eĉ ateisto (kial ne?!), povas diri ĝiajn vortojn sen senti sin ĝenita. Jen la filo, kiu sin turnas al sia Patro, aŭ homo, kiu dialogas kun sia altranga stato de vivulo. Temas super ĉio pri Ekumena Preĝo”.

Sekve spektu la preĝon Patro Nia legata kaj komentata de Paiva Netto:

PREĜU KUN NI!