Se oni pensas pri tio, dum kiuj tempoperiodoj muziko grave manifestiĝas laŭ la epokoj, ni povas konkludi, ke ĝi ekzistas de antaŭ la tempoj. Efektive, ĝi estas ilo por tiu granda ĉefverko de la Ĉiela Patro, nome la Universo.
NASA
Kiam oni legas la komencajn ĉapitrojn de la Genezo de Moseo, tiam oni sentas la fortan harmonion, kiu naskiĝis el la ekapero de riveroj, de arboj, de bestoj, de la apartiĝo de teroj, de la etendiĝo de maroj kaj de la formiĝo mem de nia eterna Spirito.
Sekve de tio, estas eble trovi diversajn kaj signifoplenajn momentojn, kiam muziko kongruas kun la historio de multaj civilizacioj kaj pensofluoj, kiuj vivigas la Teron. (...) Bona muziko estas ia nerompebla ligilo, kiu kunigas la kreiton al la Kreanto.
Fronte al tio, oni havas la precizan ideon, ke la pulsado de Vivo, Bono, Solidareco, Respekto kaj Karitatemo estas ankaŭ melodioj, sonoj, ritmoj, kiuj harmoniigas niajn pensojn, vortojn kaj agojn per la vibrado de Justeco kaj Amo.
Vivian R. Ferreira
Dio en Ĉiu Homo
Mi kaptas la okazon por danki por la korespondaĵo, kiun mi ricevis de profesorino Adriane Schirmer, el San Paŭlo, Brazilo, per kiu ŝi komentas mian modestan muzikverkaron: “Mi emas gratuli vin pro viaj melodioj. Ili profunde tuŝas nian Animon kaj vekas en ni plej bonajn sentojn. Ili valoras kiel petego, kiel preĝo al la Ĉiela Patro. Kiam ni ilin sonigas, ni sentas, kiel en momentoj de preĝado, puran koron. Kaj kiam tio okazas, tiam ni vidas Dion en ĉiu homo, en ĉiu planto, en ĉiu sunsubiro... Tiam, kun pura koro kaj surgenuiĝinta Animo, ni fariĝas kapablaj kompreni amon sen postuloj, amon per la Amo de Jesuo”.
shutterstock
Vinícius Bueno
Rubem Alves
Muziko kaj Medicino
Dankon, legantino Adriane, interalie pro tio, ke vi sendis al mi la belan tekston, kiu prezentas la verkon “La Kuracisto”, de mia amiko Rubem Alves, intelektulo, teologiisto kaj eĉ eksposedanto de restoracio. Li estas multvalora brazilano.
“Muzikiloj ekzistas ne pro si mem, sed pro la muziko, kiun ili povas produkti. En ĉiu muzikilo ekzistas senfina kvanto da dormantaj melodioj, atendantaj, ke iu veku ilin. Kiam ili vekiĝas, kaj oni aŭskultas ilian muzikon, tiam okazas Beleco, kaj kun Beleco, ĝojo. La korpo estas ia delikata muzikinstrumento. Necesas zorgi pri ĝi, por ke produktu muzikon. Por tio, ekzistas amaso da medicinrimedoj. Kaj multaj el tiuj estas efikaj. Sed la korpo, tiu stranga instrumento, ne resaniĝas nur per tio, kion oni faras por ĝi medicine. Ĝi bezonas ensorbi sian propran muzikon. Muziko estas resanigilo. Se la muziko de la korpo estas malbela, ĝi ekmalĝojas — ĝi eble eĉ ĉesos deziri plu vivadi. Sed se la muziko estas bela, ĝi sentas ĝojon kaj emas vivi. En pasinta tempo, kuracistoj kaj flegistinoj tion sciis. Ili zorgis pri medikamentoj kaj korpaj intervenoj — taŭgaj por la korpo — sed ne forgesis bruligi la misteran flamon de ĝojo. Sed ĉi tiun flamon oni ne bruligas per ĥemiaĵoj. Ĝi ekbrulas magie. Ĝi bezonas voĉon, aŭskultadon, rigardadon, tuŝojn, rideton. Kuracistoj kaj flegistinoj: samtempe teknikistoj kaj magiistoj, al kiuj oni donis la mision ripari muzikilojn kaj veki en ili la emon vivadi...”.
Shutterstock
Jen do mi lasas ĉi tie mian omaĝon al bonaj muzikistoj, bonaj kreantoj de muzikiloj, kaj kompreneble al bonaj kuracistoj kaj flegistinoj.
José de Paiva Netto (1941-2025), verkisto, ĵurnalisto, radiokronikisto, edukisto, komponisto kaj poeto, Honora Prezidanto kaj Solidiginto de Legio de Bona Volo (LBV) kaj Spirita Gvidanto de la Religio de Dio, de la Kristo kaj de la Sankta Spirito. Li estis efektiva membro de Brazila Asocio de Amaskomunikiloj (ABI) kaj de Brazila Asocio de Internaciaj Amaskomunikiloj (ABI-Inter), ano de Nacia Federacio de Ĵurnalistoj (Fenaj), de International Federation of Journalists (IFJ), de la Sindikato de Profesiaj Ĵurnalistoj en Ŝtato Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Verkistoj en Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Radiokomunikantoj en Rio-de-Ĵanejro kaj de la Brazila Unuiĝo de Komponistoj (UBC). Li partoprenis ankaŭ en la Akademio de Beletro de Centra Brazilo. Li estis aŭtoro por internacia referenco pri defendado de homaj rajtoj kaj konceptado de la idealo de Ekumenaj Civitaneco kaj Spiriteco, kiuj laŭ li estas “lulilo de plej grandanimaj valoroj, kiuj naskiĝas en la Animo, nome en la loĝejo de emocioj kaj de rezonkapablo prilumita de intuicio, medio, kiu enhavas ĉion, kio transcendas la vulgaran kampon de materio kaj devenas de la homa sublimita sentemo, kiel ekzemple Vero, Justeco, Kompatemo, Etiko, Honesteco, Grandanimeco kaj Frata Amo. Resume, ĝi estas la matematika konstant-nombro, kiu harmoniigas la ekvacion de vivo spirita, morala, mensa kaj homa. Nu, sen tia scio, ke ni ekzistas en du sferoj, sekve ne nur en la fizika, fariĝas malfacile atingi Socion vere Solidaran, Altruisman, Ekumenan, ĉar ni plu neglektos, ke la scio pri Supera Spiriteco plialtigas la karakteron de la homoj, kaj konsekvence tiu scio kondukas la homojn al la konstruado de Tutplaneda Civitaneco”.
Komentu 7
La komentoj ne reprezentas la opinion de ĉi tiu retejo; ili estas sub ekskluziva respondeco de ties aŭtoroj. Ne estas permesata la enmeto de netaŭga materialo, kiu malrespektas la etikon kaj bonmorojn kaj/aŭ la rajtojn de aliuloj. Konu plie ĉe Oftaj demandoj.
Zlatko Hinšt
Croatia
En artikolo „La mondo naskiĝis kun muziko“ Paiva Netto prezentas du meritojn de muziko – okaze de kreado de la mondo kaj por nia sano kun sciigoj de medicino. Komence de artikolo estas konstato ke muziko estas ilo okaze de kreado de la mondo (Tero) kiel ĉefverko de Ĉiela Patro kaj sendube pli vaste en Universo. Komenco de Genezo enhavas fortan harmonion dum tempo de naskiĝo de nia mondo – kiel ekaperoj de riveroj, arboj, homoj, bestoj kaj etendiĝo de maroj kaj formiĝo de nia eterna Spirito. Grava tezo de verkisto kaj pensulo Paiva Netto estas ke muziko kongruas kun historio de multaj civilizoj kaj fluoj de pensoj kiuj signifas vivigon de la Tero kaj bona muziko povas esti ligilo kaj kunigilo inter kreitoj kaj Kreanto, do, homoj kaj aliaj vivestaĵoj kaj Dio. Tiel muziko estas pli proksima al homoj kaj Dio, kiel parto de kreado de la mondo kaj akompananto de ĝiaj ŝanĝoj kaj evoluoj - rimedo por ĝia plibonigo. Al tio multe kontribuas „pulsado de la Vivo, Bono, Solidareco, Respekto kaj Karitatemo“ kiuj estas sonoj, melodioj kaj ritmoj, gravaj por niaj pensoj, vortoj kaj agoj, je vojo de Justeco kaj Amo. Muziko estas universala lingvo bazita sur sono kaj harmonio, homaj emocioj kaj spirito.
La tekston Paiva Netto daŭrigas kun eksplikado de problemo de nia sano surbaze de spertoj de lia amiko kuracisto Rubem Alves en lia verko „Kuracisto“. Muzikiloj estas rimedoj por fari muzikon, kaj homoj estas kreantoj kiuj komprenas, transprenas kaj transdonas niajn sentojn kaj pensojn pri mondo ĉirkaŭ ni, amon, dolorojn, kaj el ili unu parto meritas esti lertaj muzikistoj. Ili bone uzas siajn voĉjojn, bone ludas muzikon kaj kreas novajn muzikverkojn. Homan korpon li komparas kun muzikaj instrumentoj. Sed en kazo de malsano homoj ne povas memstare nur per medikamentoj kaj aliaj medicinaj rimedoj resanigi. Li konstatis ke: „Muziko estas resanigilo.“ Muziko devas esti bela, kaj homo kiu aŭskultas ĝin povas senti sin pli bone kun ol sen muziko. Grave estas ke homo tiam povas senti ĝoja, bonhumora. Eĉ, estas supozeblaj kontraŭaj situacioj kiam muziko estas malbela kaj homo sentas molbone, eble li/ŝi povas esti sen volo por plu vivi. Kuracistoj kaj flegistinoj jam longe tion sciis kaj ili „ne forgesis bruligi misteran falmon de ĝojo“. Ili ankaŭ zorgis pri medikamentoj kaj korpaj intervenoj, sed ne kiel unikaj kuracrimedoj de medicino. Pro tio ne estas sufiĉaj nur kemiaĵoj, ĉar grava bezono estas ekbruli magie ĝojon, pro homo kiu bezonas „voĉon, aŭskultadon, rigardadon, tuŝojn, rideton“. Kuracistoj kaj flegistinoj devas samtempe surbaze de sia misio esti teknikistoj kaj magiistoj kaj zorgi pri riparoj de muzikiloj kaj veki en homoj emon vivadi.
Croatia
Anjo
Switzerland
Per muziko eblas sanigi/kuraci animojn, kaj mia intenco estas ĝuste tion fari per miaj kantadoj, koncertoj, recitaloj. Dio donis oron en mian gorĝon, diris ne nur unu mia adoranto. Dank' al Dio, ĉiela Patro, mi kantas laŭ Lia deziro. Tiun ĉi mision mi plenumas tre volonte por la bono de ĉies animoj.
Switzerland
Trifoi Mihai
La bela artikolo “La mondo naskiĝis kun muziko” de la fama kaj multflanka aǔtoritatulo José de Paiva Netto igas nin pensi pli profunde pri kelkaj aspektoj de la vivo, kaj precipe pri muzikarto. En la komenco de la menciita artikolo, la aǔtoro aludas al la naskiĝo de la mondo. [...] Kaj vere en la granda Universo ekzistas muziko, muziko de la steloj, muziko de la sunoj kaj planedoj, muziko de la konstelacioj kaj galaksioj, kiuj ĉiuj konsistigas neimageblan kosman simfonion. La teraj esploristoj, kiuj daǔre serĉas la vivon en la Universo ĉe la grandaj surteraj observatorioj, scias tre bone tion. [...] Tiel la Naturo, la kreaĵo de Dio, inspirigis muziktalentajn homojn por krei kaj esprimi alian specon de muziko, la homan muzikon. Kaj la bela muziko estas vera artaĵo, kiu plaĉas al la homoj kaj al Dio mem, ĉar bela muziko estas en harmonia akordo kun la Universo. Bona muziko ne influas nur la plej evoluintajn terajn estaĵojn, la homojn, sed ĝi plaĉas eĉ al la bestoj. [...]
Jolanda Józsi
Vere, la muziko estas, restos en nia vivo, kiel kunligilo, forta, sentema, esprima, en paco, frateco donante vivgojon au kuracadon emi la vivadon.. en kredo, amo, espero, paco, kunestante kun Dio ciama. La muziko, poezio, inundo de l`sentoj plibeligas la vivon de la homaro. En ciuj homoj ekzistas ankau la talento igi poeto, muzikisto... en diversaj niveloj.
Ivanka Ivanova
Pri la muziko oni povas paroli multe. Vere la arta muziko aperis, kiam aperis la homaro. La muziko akompanas la homon de la naskiĝo ĝis lia entombigo. Laŭ mi la plej bela muziko estas la unua ekploro de la ĵusnaskita bebo. La muziko efikas ankaŭ al la bestoj. Kiam mia edzo ludas per buŝharmoniko la hundo kantas kaj ĝojas.
ZHANG Fude
Jes, bela muziko estas purigilo kaj nobligilo de spirito por la homaro. La artikolo “La mondo naskiĝis kun muziko” de s-ro José de Paiva Netto multe atentigis nin pri la graveco de la muzikverkado. Muziko estas riĉajo por la tuta mondo trans ĉiuj limoj malgraŭ la diferencoj de lando, nacieco, raso, aĝo, sekso, lingvo eĉ religio. Bona muzikaĵo influas ne nur siatempajn homojn sed ankaŭ multepostajn generaciojn. Tial mi esperas, ke niaj muzkkomponistoj verku pli multajn bonajn kaj belajn muzikaĵojn por nia pli harmonia mondordo. Mi esperas, ke bona, bela muziko ĉiam akompanu la kreskadon de nia mondo, de la tuta homaro.
Nicola Minnaja
Ni ne forgesu, ke muziko estas la sola tutmonda lingvo, krom Esperanto, kompreneble.
La komentoj ne reprezentas la opinion de ĉi tiu retejo; ili estas sub ekskluziva respondeco de ties aŭtoroj. Ne estas permesata la enmeto de netaŭga materialo, kiu malrespektas la etikon kaj bonmorojn kaj/aŭ la rajtojn de aliuloj. Konu plie ĉe Oftaj demandoj.
Croatia
Switzerland