Administri estas alveni pli frue

Fonto: “Jornal de Brasília”, eldono de la 3-a de Aŭgusto 2010, Mardo. | Aktualigita en Aŭgusto 2022.
Vivian R. Ferreira

Paulo Parisi

En la persona aŭ en la kolektiva vivo, ni devas scii, honeste, prepari nin por la morgaŭo. De tio venas la grandega valoro de patroj, de patrinoj kaj de edukistoj. Mi ripete revenadas al tio, kion mi deklaris en la jaro 1981, en intervjuo donita al la veterana itala ĵurnalisto, kiu loĝis en Brazilo, nome Paulo Rappoccio Parisi (1921-2016): administri sian propran hejmon, aŭ instituciojn, entreprenojn kaj naciojn estas alveni pli frue. Tio estas, kun decidemo kaj efika sinteno, klopodi anticipi la okazaĵojn, kaj eviti malfacilaĵojn aŭ eĉ  korekti la direktojn fronte al riskoj, kiuj sin prezentas, sendepende de tempo aŭ loko. (...) Tamen, por la sekureco kaj evoluo home subtenata en iu ajn organizo, estas esence grave, ekzemple, ke ĉiuj ĝiaj partoj, de plej supre ĝis plej malsupre, lernu grandan sciencon: la sciencon de dialogo.

Shutterstock

Pari passu kun bona interrilato — surbaze de kompromiso kaj kompetenteco de kunlaborantoj de entrepreno — jen estas interreto por helpi en perfektigado de administraj paŝoj. Tamen, la reto per si sola ne starigas la deziratan lertecon de taskoj, sen la ĝusta kapablo de profesiulo. (...) Ni sciu utiligi la modernajn rimedojn, sen forgeso, kompreneble, ke la profito devas esti por ĉiuj, ne nur por kelkaj.

José de Paiva Netto (1941-2025), verkisto, ĵurnalisto, radiokronikisto, edukisto, komponisto kaj poeto, Honora Prezidanto kaj Solidiginto de Legio de Bona Volo (LBV) kaj Spirita Gvidanto de la Religio de Dio, de la Kristo kaj de la Sankta Spirito. Li estis efektiva membro de Brazila Asocio de Amaskomunikiloj (ABI) kaj de Brazila Asocio de Internaciaj Amaskomunikiloj (ABI-Inter), ano de Nacia Federacio de Ĵurnalistoj (Fenaj), de International Federation of Journalists (IFJ), de la Sindikato de Profesiaj Ĵurnalistoj en Ŝtato Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Verkistoj en Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Radiokomunikantoj en Rio-de-Ĵanejro kaj de la Brazila Unuiĝo de Komponistoj (UBC). Li partoprenis ankaŭ en la Akademio de Beletro de Centra Brazilo. Li estis aŭtoro por internacia referenco pri defendado de homaj rajtoj kaj konceptado de la idealo de Ekumenaj Civitaneco kaj Spiriteco, kiuj laŭ li estas “lulilo de plej grandanimaj valoroj, kiuj naskiĝas en la Animo, nome en la loĝejo de emocioj kaj de rezonkapablo prilumita de intuicio, medio, kiu enhavas ĉion, kio transcendas la vulgaran kampon de materio kaj devenas de la homa sublimita sentemo, kiel ekzemple Vero, Justeco, Kompatemo, Etiko, Honesteco, Grandanimeco kaj Frata AmoResume, ĝi estas la matematika konstant-nombro, kiu harmoniigas la ekvacion de vivo spirita, morala, mensa kaj homa. Nu, sen tia scio, ke ni ekzistas en du sferoj, sekve ne nur en la fizika, fariĝas malfacile atingi Socion vere Solidaran, Altruisman, Ekumenan, ĉar ni plu neglektos, ke la scio pri Supera Spiriteco plialtigas la karakteron de la homoj, kaj konsekvence tiu scio kondukas la homojn al la konstruado de Tutplaneda Civitaneco”.