Racio kaj solidara spirito en la internaciaj rilatoj
En la batalado por ia pli bona mondo, la homo devas, antaŭ ĉio, serĉi la parton de Dio, kiun ĉiu homo havas. Mi ne parolas ĉi tie pri la dio kreita de homoj laŭ la bildo kaj simileco kun la homo, ĉar tiu kreaĵo estas tro groteska. Anstataŭ serĉadi aferojn, kiuj eventuale nin disigas, ni ĉiuj devas laboradi por tio, kio eterne nin kunigas: la Bono.
Mi kutimas diri — de longa tempo — ke precize en krizaj momentoj forĝiĝas grandaj karakteroj kaj aperas plej potencaj nacioj.
Je la 18-a de Decembro 1982, en la urbo Goiânia/GO, en Brazilo, en intervjuo donita de mi al la ĵurnalistino Cristina, de TV Goyá, mi rememorigis pri standardo, kiu akompanas min de mia junaĝo: vivi unuecon en diverseco, por venki malfavorecon.

Tial, dum la renkontiĝoj inter gravaj ekonomiaj potencoj de la mondo — kompreneble movitaj de la instinkto por postvivado, kiel mi substrekis en la ĵurnalo Folha de S.Paulo, je la 27-a de Aprilo 1986 — serĉe de sanaj meĥanismoj por alfrontado de krizoj, estas esence grave, tamen, ke racio estu implikita en spirito de solidareco (io ankoraŭ rara en tiaj internaciaj rilatoj), ĉar la koro fariĝas pli inklina aŭdi ĉiam, ke Frateco estas fakte la fundamento de dialogo. Sekve, mi deziras submeti al la kriterio de miaj legantoj, ke ni povas konstrui ian pli bonan tutmondecan socion, en Paco, en Ekumena Frateco, kaj bataladi por tia transformado ĉie, kaj tiun temon mi same defendis en la revuo Tutmondigo de la Frata Amo.
La komentoj ne reprezentas la opinion de ĉi tiu retejo; ili estas sub ekskluziva respondeco de ties aŭtoroj. Ne estas permesata la enmeto de netaŭga materialo, kiu malrespektas la etikon kaj bonmorojn kaj/aŭ la rajtojn de aliuloj. Konu plie ĉe Oftaj demandoj.