Statuso de Virino

Fonto: Ĵurnalo A Tribuna Regional, de Santo Ângelo/RS, Brazilo, eldono de Marto 2009. | Aktualigita en Oktobro 2019.

Inter la tagoj 2-a kaj 13-a de Marto 2009, reprezentantoj de membroj-ŝtatoj kaj de institucioj de la Unuiĝintaj Nacioj kaj de Neregistaraj Organizoj ligitaj al la Ekonomia kaj Socia Konsilio (Ekosok) kunsidis en Novjorko por la 53-a sesio de la Komisiono pri Statuso de Virino. En la programo, egaleca divido de respondecoj inter virinoj kaj viroj, inkluzive de zorgoj koncernaj al HIV/aidoso.

En la jaro 1999, Legio de Bona Volo fariĝis la unua brazila civila organizo, kiu konkeris, en UN, kie ĝi agadas kiel asociiĝinta institucio ekde la jaro 1994, la plej altan statuson (ĝeneral-konsultan) en Ekosok. Krom ĉeesti kun sia skipo, kiu agas en Usono, ĝi prezentis al la aŭtoritatuloj kaj internaciaj delegitaroj, en pluraj lingvoj, la revuon BONA VOLO Virino, kiu enhavas fragmentojn de mia paĝo “La Jarmilo de Virinoj”. Kiel parto de la verko La Kapitalo de Dio (Eldonejo Elevação), ĝi estas justa omaĝo al virinoj, ĉar de ili forte dependas la estonteco de popoloj. Sekvas fragmentoj de la menciita dokumento:

Virino, la plej bela flanko de la homaro, igas unika la fundamenton de ĉiuj grandaj faroj. Kio fizike nin konsistigas, tio estas generita en ŝia ventro. Komponantoj de la ina naturo signifas determinan elementon por la postvivado de bonaj celoj. Stabilaj organizoj kalkulas je stabilaj virinoj. Mia intenco estas substreki, kiel esence grava por la evoluo de la homo kaj la sekureco de la planedo estas la misio de virinoj (...).

Christina Wocintechchat/Unsplash

Niaj unuaj paŝoj en la elvolviĝo de civitaneco estas gvidataj de ili, kiam ili nin kondukas je la manoj. La stabileco de la mondo komenciĝas en la koro de infanoj. Tial, en LBV ni avangarde aplikadas, de multaj jaroj, la Pedagogion de Amo al la etuloj ĝis 10-jaraĝaj, surbaze de la valoroj devenantaj de Frata Amo, alportitaj al la Tero de pluraj lumaj estuloj, inter kiuj elstaras Jesuo, la Ekumena Kristo, la Dia Ŝtatestro. Eduka propono formita ankaŭ per la Pedagogio de Ekumena Civitano, kiu prioritatigas adoleskantojn kaj plenkreskulojn, alportas al ĉiuj plenan travivadon de Ekumena Civitaneco.

Multon oni povas lerni de la proksimulo

Vivian R. Ferreira

Paulo Parisi

Laŭ tio, kion mi asertis en la jaro 1981, al la ĵurnalisto Paulo Rappoccio Parisi (1921-2016), kaj mi reproduktis en la revuo Tutmondigo de la Frata Amo, nome mesaĝo sendita al UN, en la jaro 2007, neniam antaŭe fariĝis tiel nepre necese unuigi strebojn en batalado kontraŭ malsato kaj por konservado de vivo en la mondo. Estas nepre necese profiti la klopodadon de ĉiuj homoj, ekologiistoj kaj iliaj kritikantoj, same kiel laboristoj, entreprenistoj, ekonomiistoj, homoj de amaskomunikado (skriba, parola kaj televida, kaj nun mi inkluzivas interreton), sindikatistoj, politikistoj, militistoj, advokatoj, sciencistoj, religiuloj, skeptikuloj, ateistoj, filozofoj, sociologoj, antropologoj, artistoj, sportistoj, instruistoj, kuracistoj, lernantoj aŭ nelernantoj (ni ja ŝatus, se ĉiuj troviĝus ĉe lernejaj seĝoj), dommastrinoj, familiestroj, barbiroj, manikuristoj, taksiistoj, stratbalaistoj kaj ceteraj segmentoj de la socio. Kaj tio reprezentas avangardan spiriton de Socia Karitato.

Reprodução BV

Valentina Tereshkova

La unua virino, kiu iris en la kosmon (1963), la rusa kosmonaŭto Valentina Tereshkova, resumis per unu frazo, kiu koncernas la severan situacion, kiun ni travivas, fronte al la problemo de tutmonda varmiĝo: “Se vi jam estis en la spaco, vi povas taksi, kiom eta kaj malfortika estas la Tero”.

Arquivo BV

Alziro Zarur

Tiu temo fariĝis drameca, kaj ĝiaj perspektivoj, tragikaj. Pro tiuj samaj kialoj, estas urĝe plifortigi ekumenismon, kiu transpasu barojn, mildigu malamojn, estigu interŝanĝon de spertoj incitantaj al tutmonda kreemo, konfirmante la valoron de socio-homa kunlaborado en partnerecoj, kiel ekzemple en popolaj kooperativoj, kie virinoj havas fortan produktadon, precipe pro la fakto, ke ili rekte kontraŭas al malŝparado. Multon oni povas lerni unuj de aliaj. La kontraŭa vojo sendube estas tiu de perforto, de brutaleco, de militoj, kiuj invadas hejmojn tra la tuta mondo. Alziro Zarur (1914-1979) emfazadis, ke bataloj por Bono postulas sindonemon. Simone de Beauvoir (1908-1986), franca verkistino, filozofo kaj feministo trafe asertis: “Ne ekzistas eĉ unu colo de mia vojo, kiu ne estas parto de aliula vojo”. (...)

Reprodução BV

Simone de Beauvoir

Resume: ĉiufoje, kiam oni superas arogantecon kaj antaŭjuĝemon, tiam estos io por lerni, io bona kaj justa en ĉiuj partoj de ĉi tiu granda “Arkeo de Noa”, kiu estas la hodiaŭa tutmondigita mondo

La miraklo de dommastrinoj

Ne ekzistas ia pli kompetenta financisto ol famili-patrino, la dommastrino, kiu devas zorgi pri sia ofte eta buĝeto, kaj fari verajn miraklojn, pri kiuj ni ĉiuj estas atestantoj, de plej influa Ministro pri Ekonomio ĝis plej simpla civitano. Precipe sur la kampo de Ekonomio, kiu devas eviti, ke oni kaptu ĝin je la grava krimo forgesi la spiriton de Solidareco, tie la agado de Virinoj estas esence grava.

Divulgação

Mohammad Ali Jinnah

Mohammad Ali Jinnah (1876-1948), juristo kaj politikisto, fondinto de Pakistano, per parolado farita en la jaro 1944 en Muslim University Union, substrekis: “Neniu nacio povos atingi la altecon de sia gloro, krom se virinoj troviĝas apud la registaroj”.

José de Paiva Netto (1941-2025), verkisto, ĵurnalisto, radiokronikisto, edukisto, komponisto kaj poeto, Honora Prezidanto kaj Solidiginto de Legio de Bona Volo (LBV) kaj Spirita Gvidanto de la Religio de Dio, de la Kristo kaj de la Sankta Spirito. Li estis efektiva membro de Brazila Asocio de Amaskomunikiloj (ABI) kaj de Brazila Asocio de Internaciaj Amaskomunikiloj (ABI-Inter), ano de Nacia Federacio de Ĵurnalistoj (Fenaj), de International Federation of Journalists (IFJ), de la Sindikato de Profesiaj Ĵurnalistoj en Ŝtato Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Verkistoj en Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Radiokomunikantoj en Rio-de-Ĵanejro kaj de la Brazila Unuiĝo de Komponistoj (UBC). Li partoprenis ankaŭ en la Akademio de Beletro de Centra Brazilo. Li estis aŭtoro por internacia referenco pri defendado de homaj rajtoj kaj konceptado de la idealo de Ekumenaj Civitaneco kaj Spiriteco, kiuj laŭ li estas “lulilo de plej grandanimaj valoroj, kiuj naskiĝas en la Animo, nome en la loĝejo de emocioj kaj de rezonkapablo prilumita de intuicio, medio, kiu enhavas ĉion, kio transcendas la vulgaran kampon de materio kaj devenas de la homa sublimita sentemo, kiel ekzemple Vero, Justeco, Kompatemo, Etiko, Honesteco, Grandanimeco kaj Frata AmoResume, ĝi estas la matematika konstant-nombro, kiu harmoniigas la ekvacion de vivo spirita, morala, mensa kaj homa. Nu, sen tia scio, ke ni ekzistas en du sferoj, sekve ne nur en la fizika, fariĝas malfacile atingi Socion vere Solidaran, Altruisman, Ekumenan, ĉar ni plu neglektos, ke la scio pri Supera Spiriteco plialtigas la karakteron de la homoj, kaj konsekvence tiu scio kondukas la homojn al la konstruado de Tutplaneda Civitaneco”.