Statuso de Virino
Inter la tagoj 2-a kaj 13-a de Marto 2009, reprezentantoj de membroj-ŝtatoj kaj de institucioj de la Unuiĝintaj Nacioj kaj de Neregistaraj Organizoj ligitaj al la Ekonomia kaj Socia Konsilio (Ekosok) kunsidis en Novjorko por la 53-a sesio de la Komisiono pri Statuso de Virino. En la programo, egaleca divido de respondecoj inter virinoj kaj viroj, inkluzive de zorgoj koncernaj al HIV/aidoso.
En la jaro 1999, Legio de Bona Volo fariĝis la unua brazila civila organizo, kiu konkeris, en UN, kie ĝi agadas kiel asociiĝinta institucio ekde la jaro 1994, la plej altan statuson (ĝeneral-konsultan) en Ekosok. Krom ĉeesti kun sia skipo, kiu agas en Usono, ĝi prezentis al la aŭtoritatuloj kaj internaciaj delegitaroj, en pluraj lingvoj, la revuon BONA VOLO Virino, kiu enhavas fragmentojn de mia paĝo “La Jarmilo de Virinoj”. Kiel parto de la verko La Kapitalo de Dio (Eldonejo Elevação), ĝi estas justa omaĝo al virinoj, ĉar de ili forte dependas la estonteco de popoloj. Sekvas fragmentoj de la menciita dokumento:
Virino, la plej bela flanko de la homaro, igas unika la fundamenton de ĉiuj grandaj faroj. Kio fizike nin konsistigas, tio estas generita en ŝia ventro. Komponantoj de la ina naturo signifas determinan elementon por la postvivado de bonaj celoj. Stabilaj organizoj kalkulas je stabilaj virinoj. Mia intenco estas substreki, kiel esence grava por la evoluo de la homo kaj la sekureco de la planedo estas la misio de virinoj (...).

Niaj unuaj paŝoj en la elvolviĝo de civitaneco estas gvidataj de ili, kiam ili nin kondukas je la manoj. La stabileco de la mondo komenciĝas en la koro de infanoj. Tial, en LBV ni avangarde aplikadas, de multaj jaroj, la Pedagogion de Amo al la etuloj ĝis 10-jaraĝaj, surbaze de la valoroj devenantaj de Frata Amo, alportitaj al la Tero de pluraj lumaj estuloj, inter kiuj elstaras Jesuo, la Ekumena Kristo, la Dia Ŝtatestro. Eduka propono formita ankaŭ per la Pedagogio de Ekumena Civitano, kiu prioritatigas adoleskantojn kaj plenkreskulojn, alportas al ĉiuj plenan travivadon de Ekumena Civitaneco.
Multon oni povas lerni de la proksimulo

Paulo Parisi
Laŭ tio, kion mi asertis en la jaro 1981, al la ĵurnalisto Paulo Rappoccio Parisi (1921-2016), kaj mi reproduktis en la revuo Tutmondigo de la Frata Amo, nome mesaĝo sendita al UN, en la jaro 2007, neniam antaŭe fariĝis tiel nepre necese unuigi strebojn en batalado kontraŭ malsato kaj por konservado de vivo en la mondo. Estas nepre necese profiti la klopodadon de ĉiuj homoj, ekologiistoj kaj iliaj kritikantoj, same kiel laboristoj, entreprenistoj, ekonomiistoj, homoj de amaskomunikado (skriba, parola kaj televida, kaj nun mi inkluzivas interreton), sindikatistoj, politikistoj, militistoj, advokatoj, sciencistoj, religiuloj, skeptikuloj, ateistoj, filozofoj, sociologoj, antropologoj, artistoj, sportistoj, instruistoj, kuracistoj, lernantoj aŭ nelernantoj (ni ja ŝatus, se ĉiuj troviĝus ĉe lernejaj seĝoj), dommastrinoj, familiestroj, barbiroj, manikuristoj, taksiistoj, stratbalaistoj kaj ceteraj segmentoj de la socio. Kaj tio reprezentas avangardan spiriton de Socia Karitato.

Valentina Tereshkova
La unua virino, kiu iris en la kosmon (1963), la rusa kosmonaŭto Valentina Tereshkova, resumis per unu frazo, kiu koncernas la severan situacion, kiun ni travivas, fronte al la problemo de tutmonda varmiĝo: “Se vi jam estis en la spaco, vi povas taksi, kiom eta kaj malfortika estas la Tero”.

Alziro Zarur
Tiu temo fariĝis drameca, kaj ĝiaj perspektivoj, tragikaj. Pro tiuj samaj kialoj, estas urĝe plifortigi ekumenismon, kiu transpasu barojn, mildigu malamojn, estigu interŝanĝon de spertoj incitantaj al tutmonda kreemo, konfirmante la valoron de socio-homa kunlaborado en partnerecoj, kiel ekzemple en popolaj kooperativoj, kie virinoj havas fortan produktadon, precipe pro la fakto, ke ili rekte kontraŭas al malŝparado. Multon oni povas lerni unuj de aliaj. La kontraŭa vojo sendube estas tiu de perforto, de brutaleco, de militoj, kiuj invadas hejmojn tra la tuta mondo. Alziro Zarur (1914-1979) emfazadis, ke bataloj por Bono postulas sindonemon. Simone de Beauvoir (1908-1986), franca verkistino, filozofo kaj feministo trafe asertis: “Ne ekzistas eĉ unu colo de mia vojo, kiu ne estas parto de aliula vojo”. (...)

Simone de Beauvoir
Resume: ĉiufoje, kiam oni superas arogantecon kaj antaŭjuĝemon, tiam estos io por lerni, io bona kaj justa en ĉiuj partoj de ĉi tiu granda “Arkeo de Noa”, kiu estas la hodiaŭa tutmondigita mondo
La miraklo de dommastrinoj
Ne ekzistas ia pli kompetenta financisto ol famili-patrino, la dommastrino, kiu devas zorgi pri sia ofte eta buĝeto, kaj fari verajn miraklojn, pri kiuj ni ĉiuj estas atestantoj, de plej influa Ministro pri Ekonomio ĝis plej simpla civitano. Precipe sur la kampo de Ekonomio, kiu devas eviti, ke oni kaptu ĝin je la grava krimo forgesi la spiriton de Solidareco, tie la agado de Virinoj estas esence grava.

Mohammad Ali Jinnah
Mohammad Ali Jinnah (1876-1948), juristo kaj politikisto, fondinto de Pakistano, per parolado farita en la jaro 1944 en Muslim University Union, substrekis: “Neniu nacio povos atingi la altecon de sia gloro, krom se virinoj troviĝas apud la registaroj”.
La komentoj ne reprezentas la opinion de ĉi tiu retejo; ili estas sub ekskluziva respondeco de ties aŭtoroj. Ne estas permesata la enmeto de netaŭga materialo, kiu malrespektas la etikon kaj bonmorojn kaj/aŭ la rajtojn de aliuloj. Konu plie ĉe Oftaj demandoj.