Krueleco kontraŭ infanoj

Fermi la okulojn antaŭ perforto kontraŭ infanoj kaj kruelaj konsekvencoj de tio estas ia barbaraĵo ankoraŭ tre ofta en la mondo. Tion montras al ni la raporto de Fondaĵo de Unuiĝintaj Nacioj por la Infanaro (Unicef) nome "Nevideblaj sub plena lumo", kiun oni dissendis je la 4-a de septembro 2014.

Laŭ tiu internacia organo: "Ĝi estas la plej granda kolekto de datumoj iam ajn farita pri perforto kontraŭ infanoj." Tiu laboraĵo, kun ciferoj kolektitaj el 190 landoj, detale montras la terurajn kaj daŭrajn sekvojn de agresoj suferitaj en infan-junula aĝo. La viktimoj poste fariĝas plenaĝuloj pli inklinaj al senlaboreco, al malriĉa vivo kaj al agresema konduto. Kaj jen estas punkto, kiun oni devas zorge konsideri. La esploristoj rimarkigas, ke tiu studaĵo koncernas nur individuojn, kiuj povis kaj volis respondi la demandojn. Tio estas, la starigitaj kalkuloj montras etan parton de la problemo.

Divulgação

Anthony Lake

Tio okazas ĉar la komunumoj, lernejoj, hejmoj ne plenumas kontentige siajn devojn rilate la etulojn. D-ro Anthony Lake, plenumdirektoro de Unicef, estas emfaza: "Tiuj estas malkomfortaj situacioj ― neniu registaro, aŭ patro, aŭ patrino emas vidi ilin." Tamen, kiel li mem substrekas, ni devas alfronti la faktojn, se ni emas ŝanĝi la pensmanieron, kiu opinias normala kaj permesinda tiun ĉiutagan perfortadon, ĉie. Kaj li kompletigas: "Kvankam la infano estas la plej damaĝata, tio ankaŭ disrompas la socian strukturon kaj subfosas stabilecon kaj progreson. Sed tia perfortado ne estas neevitebla. Oni povas preventi tion — kondiĉe ke oni rifuzas lasi, ke tio restu en ombro."

Iuj ciferoj montritaj per tiu esploro, en tutmonda nivelo, informas al ni, ke infanoj kaj adoleskantoj malpli ol 20-jaraĝaj konsistigas unu kvinonon el la viktimoj de murdoj, kio signifas proksimume 95 mil mortojn dum la jaro 2012; ĉirkaŭ 120 milionoj da knabinoj malpli ol 20-jaraĝaj (proksimume po unu el dek) estis devigitaj koiti aŭ praktiki aliajn seksajn agojn; kaj iom pli ol po unu el tri lernantoj 13- ĝis 15-jaraĝaj estas viktimoj de bullying (humiliga persekutado) ĉe lernejoj.

KION FARI

Unicef indikis strategiojn, por ke la tuta socio, de familioj ĝis registaroj, povu strebi al reduktado de tia tragedio. Ili inkluzivas "apogadon al gepatroj kaj elvolvadon, flanke de la infano, de vivkapabloj; ŝanĝon de sintenoj; fortigon de juraj, krimkoncernaj kaj sociaj sistemoj kaj servoj; produktadon de evidentaĵoj kaj konsciigadon pri la perforto kaj ties homaj kaj sociekonomiaj altaj kostoj, cele al ŝanĝado de sintenoj kaj normoj".

Vivian R. Ferreira
Vivian R. Ferreira

Suelí Periotto

Inter la multenombraj laborfrontoj de Legio de Bona Volo, bona zorgado de infanoj estas unu el la plej gravaj kaj rekonataj agadoj. Mi havas grandan esperon pri la semado, kiun ni faradas de pli ol 64 jaroj en korojn homajn kaj spiritajn. Pedagogio de Amo kaj Pedagogio de Ekumena Civitano, kiujn ni disvolvas en la instrureto de LBV, kun la apogo de la popolo, havas altajn celojn gardi la infanaron kaj la junularon kontraŭ socia risko. La kvanto da antaŭtempaj forlasoj ĉe la lernejoj de LBV estas nula, informas la direktorino de la Eduka Ensemblo Bona Volo, en San-Paŭlo/SP, Brazilo, PhD studento pri Edukado Suelí Periotto.

Oni havas nenian garantion pri iu pli bona estonteco por nacioj, kiuj ne respektas fundamentajn rajtojn de infanoj kaj junuloj. Kaj ne eblas kreskado, ĉu materie, ĉu spirite sana, sen amo, sen frata amo.

William Luz

Ĝuste plenumi la respondecojn, kiuj nin koncernas estas jesi al la admono de Jesuo, la Kristo Ekumena, tio estas Universala. En Lia Evangelio, laŭ Mateo, 19:14, Li diris: "Lasu la infanojn, kaj ne malhelpu ilin, veni al mi; ĉar el tiaj estas la Regno de la Ĉielo."

José de Paiva Netto, verkisto, ĵurnalisto, radiokronikisto, komponisto kaj poeto, naskiĝis je la 2-a de Marto 1941, en Rio-de-Ĵanejro/RJ, Brazilo. Li estas direktoro-prezidanto de Legio de Bona Volo (LBV). Efektiva membro de Brazila Asocio de Amaskomunikiloj (ABI) kaj de Brazila Asocio de Internaciaj Amaskomunikiloj (ABI-Inter), li estas ano de Nacia Federacio de Ĵurnalistoj (Fenaj), de International Federation of Journalists (IFJ), de la Sindikato de Profesiaj Ĵurnalistoj en Ŝtato Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Verkistoj en Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Radiokomunikantoj en Rio-de-Ĵanejro kaj de la Brazila Unuiĝo de Komponistoj (UBC). Li partoprenas ankaŭ en la Akademio de Beletro de Centra Brazilo. Li estas aŭtoro por internacia referenco pri defendado de homaj rajtoj kaj konceptado de la idealo de Ekumenaj Civitaneco kaj Spiriteco, kiuj laŭ li estas “lulilo de plej grandanimaj valoroj, kiuj naskiĝas en la Animo, nome en la loĝejo de emocioj kaj de rezonkapablo prilumita de intuicio, medio, kiu enhavas ĉion, kio transcendas la vulgaran kampon de materio kaj devenas de la homa sublimita sentemo, kiel ekzemple Vero, Justeco, Kompatemo, Etiko, Honesteco, Grandanimeco kaj Frata Amo”. Resume, ĝi estas la matematika konstant-nombro, kiu harmoniigas la ekvacion de vivo spirita, morala, mensa kaj homa. Nu, sen tia scio, ke ni ekzistas en du sferoj, sekve ne nur en la fizika, fariĝas malfacile atingi Socion vere Solidaran, Altruisman, Ekumenan, ĉar ni plu neglektos, ke la scio pri Supera Spiriteco plialtigas la karakteron de la homoj, kaj konsekvence tiu scio kondukas la homojn al la konstruado de Tutplaneda Civitaneco”.