Recepto de junulo al junuloj

Arquivo BV

Alziro Zarur

En la jaro 1961 mi verkis dokumenton* al la Brazila Junularo, kiam mi jam plenumis gravan taskon kiel privata sekretario de la karmemora Fondinto de LBV, Alziro Zarur (1914-1979). Tiam mi estis nur 19-jara, kaj mi invitis ĝin enviciĝi en la grandan Idealon de Bona Volo, por ia pli bona Brazilo kaj por ia pli feliĉa Homaro. Pro peto de miaj eldonantoj, mi prezentas la menciitan mesaĝon, kaj oni proponis, ke mi nomu ĝin Recepto de junulo al junuloj:

Klera brazila junulo: Vi batalas por bonfarto de brazila popolo, do kial vi trompas vin mem? Nur la Nova Ordono de Jesuo alportos socian ekvilibron al nia Patrujo!

Gabriel Estevão

Bonvolemaj Junuloj: Brazilo iam estis kolonio; poste, vic-regno; sekve, regno unuigita al Portugalujo kaj Algarvo; alvenis Imperio; alvenis Respubliko; nome, tio estis suprenkondukanta ŝtupareto, konstruita de homoj, kiuj vidis tiujn ŝanĝojn kiel solvon por problemoj, kiuj premegas la popolon. Plej multaj el tiuj homoj mortis elreviĝinte. Kial? Nu! Neniu el ili memoris, ke nur Amo de Jesuo faras ŝanĝojn por progreso.

Brazila lernanto: Vekiĝu por la Majstro! Ni ne invitas vin al senmova, nekomprenebla, malproksima Jesuo! Ne! tiu Jesuo de la Nova Ordono – "Vi amu unu alian, kiel Mi vin amis" – estas Jesuo, kiu reformas por io pli bona, kontraŭmizera Jesuo, Jesuo, kiu plenumas Leĝojn por protektado de simplaj homoj.

Li atendas vin kun laboriloj por progreso en Religio de Dio!

Tela: Carl Bloch (1834-1890)

Bonvolema junulo, se vi serĉas socian ekvilibron, pensu kun mi: en la tutmonda scenejo, ĉiu popolo, ĉiu kontinento havas sian funkcion en la mondo, kiel scias Spiritaj Inicitoj:

Azio: metafizika funkcio;
Eŭropo: racia funkcio;
Rusujo: revolucia funkcio;
Usono: ekonomia funkcio;
Nia Brazilo: kosmopaciga funkcio.
Kiel transdoni tian Pacon? Nepre ne per armiloj, sed per plenumado de la Nova Ordono de Jesuo, revelaciita de la Religio de Dio.

__________________________________________________
* Publikigita en 'Gazeta de Notícias' (Tagĵurnalo), en Rio-de-Ĵanejro, je la 15-a de oktobro 1961 – dimanĉe.

José de Paiva Netto, verkisto, ĵurnalisto, radiokronikisto, komponisto kaj poeto, naskiĝis je la 2-a de Marto 1941, en Rio-de-Ĵanejro/RJ, Brazilo. Li estas direktoro-prezidanto de Legio de Bona Volo (LBV). Efektiva membro de Brazila Asocio de Amaskomunikiloj (ABI) kaj de Brazila Asocio de Internaciaj Amaskomunikiloj (ABI-Inter), li estas ano de Nacia Federacio de Ĵurnalistoj (Fenaj), de International Federation of Journalists (IFJ), de la Sindikato de Profesiaj Ĵurnalistoj en Ŝtato Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Verkistoj en Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Radiokomunikantoj en Rio-de-Ĵanejro kaj de la Brazila Unuiĝo de Komponistoj (UBC). Li partoprenas ankaŭ en la Akademio de Beletro de Centra Brazilo. Li estas aŭtoro por internacia referenco pri defendado de homaj rajtoj kaj konceptado de la idealo de Ekumenaj Civitaneco kaj Spiriteco, kiuj laŭ li estas “lulilo de plej grandanimaj valoroj, kiuj naskiĝas en la Animo, nome en la loĝejo de emocioj kaj de rezonkapablo prilumita de intuicio, medio, kiu enhavas ĉion, kio transcendas la vulgaran kampon de materio kaj devenas de la homa sublimita sentemo, kiel ekzemple Vero, Justeco, Kompatemo, Etiko, Honesteco, Grandanimeco kaj Frata Amo”. Resume, ĝi estas la matematika konstant-nombro, kiu harmoniigas la ekvacion de vivo spirita, morala, mensa kaj homa. Nu, sen tia scio, ke ni ekzistas en du sferoj, sekve ne nur en la fizika, fariĝas malfacile atingi Socion vere Solidaran, Altruisman, Ekumenan, ĉar ni plu neglektos, ke la scio pri Supera Spiriteco plialtigas la karakteron de la homoj, kaj konsekvence tiu scio kondukas la homojn al la konstruado de Tutplaneda Civitaneco”.