Tago de Libereco de Kultoj

Jorge Amado
La 7-a de Januaro signas la Tagon de Libereco de Kultoj en Brazilo. La fama brazila verkisto Jorge Amado (1912-2001), siatempe federacia deputito, prezentis leĝoprojekton al la Konstitucia Asembleo, en la jaro 1946, kiu aprobis tiun meritoplenan festan daton.

Alziro Zarur
Kompreneble, por plenumigi leĝon, kiu celas kontraŭstari jarmilajn malamikecojn, estas nepre necesa kunordigita klopodado. Legio de Bona Volo, de kiam ĝi aperis kun Alziro Zarur (1914-1979), en la radioprogramo Horo de Bona Volo, en la jaro 1949, plenumadas siajn celojn favore al la rajto de ĉiu homo je esprimo de sia fido kaj de la komprenado de ĉiuj por la komuna bono. Unu el ĝiaj unuaj iniciatoj estis la Brigado de la Fratiĝintaj Religioj, kiu malfermis la religiajn interrilatojn en nia lando, kaj ĝia inaŭgura kunsido okazis en la Salono de la Konsilantaro de Brazila Asocio de Amaskomunikiloj (ABI), en la ĉefurbo Rio-de-Ĵanejro, je la 7-a de Januaro 1950, post pluraj preparkunsidoj faritaj en tiu sama loko, dum la monatoj Oktobro, Novembro kaj Decembro 1949, en la ĉambro de la estraro de tiu prestiĝa Asocio.
Religiodiverseco kaj homaj rajtoj
En la jaro 2013, la Sekretariejo de Homaj Rajtoj de la Prezidentejo de la Respubliko publikigis didaktikan libron sub la titolo Religiodiverseco kaj homaj rajtoj, kiu celis konsciigi la popolon pri la bezono de respekto inter la diversaj kredoj. En ĝi troviĝas ankaŭ citaĵoj de religiaj gvidantoj kaj defendantoj de homaj rajtoj, kiuj elstarigas idealojn fratajn kaj solidarajn. En ĉi tiu oportuna okazo, mi dankas la emfazon, kiun la menciita didaktika libro donis al ĉi tiu eta fragmento de mia artikolo “Religio ne kongruas kun maltoleremo”:
Mi komprenas Religion kiel Fratecon, Solidarecon, Interkomprenon, Kompatemon, Grandanimecon, Respekton al la Homa Vivo, Savadon de Animoj, Prilumadon de la Spirito, konsiderante, ke ni ĉiuj estas Spiritoj. Ĉio tio en plej alta senco. Mi pensas pri Religio kiel pri io dinamika, viveca, pragmata, altruisme aganta, kiu malfermas vojojn de lumo en Animoj, kaj pro tio devas troviĝi en la avangardo de etiko. Mi ne vidas ĝin kiel ion abulian, sur nuboj, for de la ĉiutaga batalado por postvivado, kiu sufokas homamasojn. Mi ne komprenus ĝin, se ĝi ne agadus ankaŭ, en prudenta maniero, por la transformado de malĝojigaj realaĵoj, kiuj ankoraŭ turmentas popolojn.

Kvar Pilieroj de Ekumenismo
Ankoraŭ sur la kampo de bona kunvivado inter la homoj, kiam ni elvolvas nian koncepton pri du terminoj kreitaj de Zarur — Senlima Ekumenismo kaj Totala Ekumenismo, ni nun povas antaŭeniri kaj emfazi:

Billy Graham
Senlima Ekumenismo pledas por perfekta interrilato inter ĉiuj homoj sur la Tero. Temas pri vojo malfermita al Paco, ĉar ĝi bedaŭras la netoleremon kaj asertas, ke ĝi certe ne kongruas kun religio. Totala Ekumenismo rekomendas konscian, fratan aliancon de la homaro sur la Tero kun la homaro en la Supera Spirita Mondo. Cetere, mortintoj vere ne mortas. Ili estas nun tio, kio ni estos morgaŭ. La fama usona evangelia pastoro Billy Graham (1918-2018) skribis: “Morto ne estas la fino, sed la komenco de nova vivdimensio — la eterna vivo. (...) Per Sia resurekto el inter la mortintoj, Jesuo montris — sen ia dubo — ke ekzistas vivo post la morto”. Oni devas konsideri ankaŭ, per pura rezonado, iun civilizacion, kiu eble ekzistas en la Spaco. Kial ne?! Ĉu la tuta Universo jen troviĝas por ke ni nur longe — escepte de astronomoj, pensuloj kaj poetoj — vane admiru ĝin?! Kaj ni pensu, ke ofte ni forgesas turni al ĝi niajn okulojn... Estus pretendo niaflanka, se ni konsiderus la neeblecon, ke ekzistas aliaj vivoformoj en la Kosmo. Unu plia punkto: ne ĉio (aŭ ne ĉiuj), kio ekzistas en foraj distancoj, havas la devon simili al ni. Kiam la homo tion komprenos, tiam li estos pli kapabla travivi la du aliajn pilierojn: Ekumenismon de la Koroj kaj Dian Ekumenismon.
Ni revenos al tiu temo.
La komentoj ne reprezentas la opinion de ĉi tiu retejo; ili estas sub ekskluziva respondeco de ties aŭtoroj. Ne estas permesata la enmeto de netaŭga materialo, kiu malrespektas la etikon kaj bonmorojn kaj/aŭ la rajtojn de aliuloj. Konu plie ĉe Oftaj demandoj.