Ezopo, Libero kaj Espero

Reprodução BV

Heitor Villa-Lobos

Neniu povas malliberigi la Spiriton de libera homo.

Mi studis en Kolegio Petro la II-a, la antikva Modela Kolegio en Rio de Janeiro. Mi konservas bonajn rememorojn de instruistoj Homero Dornelas (1901-1990), asistanto de la genia Heitor Villa-Lobos (1887-1959); Honório SilvestreJosé Jorge (1921-2006); Newton Gonçalves de Barros (1915-1997); Pompílio da HoraSá RorizFarinaChoeri (1925-2013); Sebastião LoboJosé Marques LeiteFernando Segismundo (1915-2014), eksprezidanto de Brazila Asocio de Presarto, nia ABI; kaj aliaj tutlandaj eminentuloj.

Tie ni studadis la paĝojn de Ezopo, Fedro, La Fontaine (1621-1695)...

divulgação

Esopo

Kiel ĉiuj scias, fabloj estas rakontoj, en kiuj bestoj parolas, ĝuste aŭ malĝuste, saĝe aŭ arogante. Fine, ili reprezentas homojn, kun ties bonaj kaj malbonaj kvalitoj. Ezopo, greka sklavo en la insulo Samos, vivis antaŭ ĉirkaŭ tri jarmiloj kaj estis ĉampiono en la arto rakonti tiujn historietojn, kiuj ĉiam instigas nin pripensi. Unu el ili estas:

Hundo kaj lupo

Hundo iris sur vojo. Subite, ĝi ekvidis antaŭ si lupon, kiu diris:

Tela: Georges Fraipont (1873-1912)

— Amiko, vi aspektas bonege! Forta, lerta, feliĉa. Mi eĉ envias vin...
— Ĉu vere?! Do, faru kiel mi. Havigu al vi bonkoran posedanton. Kaj vi havos nutraĵon je ĝustaj horoj kaj estos bone zorgita. Mia sola tasko estas boji nokte, se aperas rabistoj. Venu do kun mi kaj li simile prizorgos vin.

La lupo konsideris, ke la propono estas tre bona, kaj akompanis la hundon survoje al la hejmo.

Ĝis momento, kiam detalo vekis ĝian atenton.
— Kio pendas de via kolo? Ĉu vi vundiĝis?
— Nu... – respondis la hundo – tio estas ĉirkaŭkolo
— Kio?! — la lupo ekmiris...
— Dum la tago, mia mastro min ligas per ĝi. Li ne volas, ke mi timigu la homojn, kiuj vizitas lin.

Aŭdinte tion, la lupo jam ne emis babili kaj forlasis la hundon mezvoje, sed antaŭe ĝi diris:
— Amiko, forgesu ĉion, ĉar mi jam ne sekvos vin. Mi preferas vivi libere ol ĉe via ŝajna abundo.

Moralo de la rakonto

Ne ekzistas sufiĉa kvanto da oro, kiu valoras same kiel libero.

Kaj tiel la saĝa helena filozofo, kiu estis mense libera, kvankam li suferis la fian sklavecon, lasis al ni, inter aliaj, ĉi tiun grandan instruon.

Oni diras, ke lia sinjoro, mirante pri lia grandega saĝo, donis al li liberigan leteron.

La Instruo de Jesuo

La instruo de Jesuo estas pli alta ol tiu de la fablisto. Ĝi troviĝas en la Evangelio, laŭ Johano, 8:32: "Vi scios la Veron (de Dio), kaj la Vero (de Dio) vin liberigos.”

Arquivo BV

Jen estas la diferenco – la vero de homoj ĝenerale trompas ilin, ĉar foje ĝi estas nur Racio, kiu povas esti malsama, laŭ plej diversaj faktoroj, inkluzive tiujn de malproksimeco, malgraŭ la senlima tutmondigo. La vero de Dio, ĉar ĝi estas Racio surbaze de justeco kaj firme sur Amo, do for de fanatikeco aŭ ŝtonaj konvinkoj, altigas ilin al plej ampleksa klarigo, eĉ rilate al plej kaŝitaj duboj, kaj premias ilin, kiam ili estas paciencaj kaj obstinaj, per emancipiĝo kiu evitigos al ili, poste, plej malĝojajn elreviĝojn. Tio okazis al famaj pensuloj, kiuj vidis siajn konvinkojn skuitaj, aŭ eĉ detruitaj, pro la fiasko de ideologioj brilaj sed senefikaj. Tamen, kiel klarigis Lavoisier (1743-1794): "En la Naturo nenio perdiĝas, nenio kreiĝas, ĉio transformiĝas”.

Neniu kulpas, estante kredanto aŭ ateisto, se li deziras ĉiusence la plejbonon por sia popolo.

Espero neniam mortas

Antaŭ kelkaj jaroj, en Rio de Janeiro, mi vidis, kiam junulo diris per la televido, ke "Espero mortis”. Mi ne estas poeto. Sed mi prenis la skribilon kaj aŭdacis verki ĉi tiujn simplajn, senpretendajn versojn, kiujn poste muzikigis muzikreĝisoro Vanderlei Alves Pereira:

La Espero
neniam mortos!
Neniam!
Neniam mortos!
Ĉar kiel vivo,
eterna flamo,
patrina amo,
povas do morti?!
Ĝi ne mortos
nepre!
Ne mortos for
Espero en nia kor’!

Certe tia espero ankoraŭ subtenas la koron de multaj Angolaj infanoj. Diplomato, amiko de mia samideano pri ekumenisma idealo José Santiago Naud, kunfondinto de Universitato de Brasília, sukcesis admiri ilin je ilia naiva gajeco, malgraŭ la milito, kiu sangmakulis la patrujon de Agostinho Neto (1922-1979) dum preskaŭ tridek jaroj.

— Kiam la amiko revenis post vojaĝo en la landinterno, li diris, ke proksime al Luanda, li kun emocio vidis, ke grupo el cento da ili kantas ĉirkaŭ mizersalajra instruisto, kiu dancadas:

— Se mi povus, mi ekflugus por atingi nian pacon, mi forlasus la militon, mi starus apud la paco.

Libero kaj espero estas du sentoj, kiujn la homo ne povas malhavi. Li tamen devas honori la unuan por daŭre meriti havi la duan.

Neniu malliberigas la spiriton de libera homo. Tion dirus Gandhi (1869-1948), kiu verkis multajn el siaj plej belaj kaj decidaj paĝoj dum li suferis enprizonigon pro batalado por la liberigo de hindoj.

José de Paiva Netto, verkisto, ĵurnalisto, radiokronikisto, komponisto kaj poeto, naskiĝis je la 2-a de Marto 1941, en Rio-de-Ĵanejro/RJ, Brazilo. Li estas direktoro-prezidanto de Legio de Bona Volo (LBV). Efektiva membro de Brazila Asocio de Amaskomunikiloj (ABI) kaj de Brazila Asocio de Internaciaj Amaskomunikiloj (ABI-Inter), li estas ano de Nacia Federacio de Ĵurnalistoj (Fenaj), de International Federation of Journalists (IFJ), de la Sindikato de Profesiaj Ĵurnalistoj en Ŝtato Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Verkistoj en Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Radiokomunikantoj en Rio-de-Ĵanejro kaj de la Brazila Unuiĝo de Komponistoj (UBC). Li partoprenas ankaŭ en la Akademio de Beletro de Centra Brazilo. Li estas aŭtoro por internacia referenco pri defendado de homaj rajtoj kaj konceptado de la idealo de Ekumenaj Civitaneco kaj Spiriteco, kiuj laŭ li estas “lulilo de plej grandanimaj valoroj, kiuj naskiĝas en la Animo, nome en la loĝejo de emocioj kaj de rezonkapablo prilumita de intuicio, medio, kiu enhavas ĉion, kio transcendas la vulgaran kampon de materio kaj devenas de la homa sublimita sentemo, kiel ekzemple Vero, Justeco, Kompatemo, Etiko, Honesteco, Grandanimeco kaj Frata Amo”. Resume, ĝi estas la matematika konstant-nombro, kiu harmoniigas la ekvacion de vivo spirita, morala, mensa kaj homa. Nu, sen tia scio, ke ni ekzistas en du sferoj, sekve ne nur en la fizika, fariĝas malfacile atingi Socion vere Solidaran, Altruisman, Ekumenan, ĉar ni plu neglektos, ke la scio pri Supera Spiriteco plialtigas la karakteron de la homoj, kaj konsekvence tiu scio kondukas la homojn al la konstruado de Tutplaneda Civitaneco”.