Ĉiu tago estas Tago de Infanoj

Laŭ Legio de Bona Volo, ĉiu tago estas Tago de Infanoj. Ni scias, ke tiel estas ankaŭ laŭ multaj publikaj kaj privataj institucioj, kiuj sin dediĉas al zorgado pri la infanaro. Tiel, ili semas nun la estontecon de siaj landoj. Do, ni gratulas ilin!

Se ni estos prudentaj, maturpensaj, kaj se ni amos la infanojn, ni kapablos kunigi plej diversajn aspirojn por formi unu solan dispozicion, kiu plenumu la plej altan ordonon de la Ekumena Kristo en Lia Evangelio laŭ Johano, 13:34 kaj 35 kaj 15:12 kaj 13: “Novan Ordonon Mi donas al vi: Vi amu unu alian, kiel Mi amis vin. Nur per tio ĉiuj homoj scios, ke vi estas miaj disĉiploj. (...) Neniu havas Amon pli grandan ol tio, ke iu demetus sian Vivon por siaj amikoj”.

Vivian R. Ferreira

Ili ne estas naivegaj

Jen rilate al tio oni demandis min foje, kaj mi tuj respondis:

D — “Kiel la programoj de Supera Reto Bona Volo de Komunikado, kiuj estas de spirita nivelo tiel alta, tiom allogas infanojn?”

R — Precize pro tio: pro la alta spirita nivelo. Tiu emo supozi, ke infanoj ne komprenas estas ia granda absurdaĵo. Ili atentas pri ĉio. Precipe nun, dum ĉi tiuj modernaj tempoj de revoluciaj komunikrimedoj kaj teknologioj. Infanoj konstante aŭskultadas kaj partoprenadas, ekde la unua ploro. Ankoraŭ en la patrina utero, ili kaptas sonon kaj lumon. Jen kial nia radia kaj televida programaro ĉiam kalkulas je la prestiĝa ĉeesto de la Soldatetoj de Dio, kiel ni karese ilin nomas ĉi tie. Ili perceptas la grandecon de la universaleca mesaĝo de la Dia Religio, de la Kristo kaj de la Sankta Spirito.

Kiu pensas, ke infanoj estas naivegaj, tiu ja estas naivega. Parto el la plenkreskuloj tamen plu restas surda, sensenta pri instruoj, kiuj havas tian altan spiritan signifon kaj nature atingas la saĝecon de infanoj...

Sed danke al Jesuo, obstinas en ĉi tiu mondo tiuj homoj, kiuj donas al ili taŭgan atenton.

Arquivo BV

Casimiro Cunha

La brazila poeto Casimiro Cunha (1880-1914) — kiu estis korpe blinda sed bone vidis tion, kion oni devas vidi — en la paĝo “La Infano”, parto de Leteroj de la Evangelio, mediume skribita verko de la karmemora brazila mediumo Chico Xavier (1910-2002), deklamas:

Reprodução BV

Chico Xavier

“Estas la kor’ de infano / Kvazaŭ lilia lumbeno./ Prizorginda sankta floro / Por la Jesua ĝardeno.
“Ĉe rekomenco de vivo, / Efike agas la amo, / Renovigante la sentojn / En templo de hejma flamo.
“Zorgu infanojn ameme / Per via tuta kompreno, / Konduku ilin al Kristo, / Li estas nia korbeno.
“Estas la infana tempo / Tempo de spontana ludo, / Poste, animoj revenas / Al la homa bataladkrudo.
“Eduku viajn etulojn. / Kiu ne lernas per amo / Tiu amare suferos / Per lerniga dolorflamo”.

 

José de Paiva Netto, verkisto, ĵurnalisto, radiokronikisto, komponisto kaj poeto, naskiĝis je la 2-a de Marto 1941, en Rio-de-Ĵanejro/RJ, Brazilo. Li estas direktoro-prezidanto de Legio de Bona Volo (LBV). Efektiva membro de Brazila Asocio de Amaskomunikiloj (ABI) kaj de Brazila Asocio de Internaciaj Amaskomunikiloj (ABI-Inter), li estas ano de Nacia Federacio de Ĵurnalistoj (Fenaj), de International Federation of Journalists (IFJ), de la Sindikato de Profesiaj Ĵurnalistoj en Ŝtato Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Verkistoj en Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Radiokomunikantoj en Rio-de-Ĵanejro kaj de la Brazila Unuiĝo de Komponistoj (UBC). Li partoprenas ankaŭ en la Akademio de Beletro de Centra Brazilo. Li estas aŭtoro por internacia referenco pri defendado de homaj rajtoj kaj konceptado de la idealo de Ekumenaj Civitaneco kaj Spiriteco, kiuj laŭ li estas “lulilo de plej grandanimaj valoroj, kiuj naskiĝas en la Animo, nome en la loĝejo de emocioj kaj de rezonkapablo prilumita de intuicio, medio, kiu enhavas ĉion, kio transcendas la vulgaran kampon de materio kaj devenas de la homa sublimita sentemo, kiel ekzemple Vero, Justeco, Kompatemo, Etiko, Honesteco, Grandanimeco kaj Frata Amo”. Resume, ĝi estas la matematika konstant-nombro, kiu harmoniigas la ekvacion de vivo spirita, morala, mensa kaj homa. Nu, sen tia scio, ke ni ekzistas en du sferoj, sekve ne nur en la fizika, fariĝas malfacile atingi Socion vere Solidaran, Altruisman, Ekumenan, ĉar ni plu neglektos, ke la scio pri Supera Spiriteco plialtigas la karakteron de la homoj, kaj konsekvence tiu scio kondukas la homojn al la konstruado de Tutplaneda Civitaneco”.