Ozontavolo kaj la Plagoj de Apokalipso

Traktinte ĉi tie pri la ozontavolo super la mondo, mi promesis, ke mi revenos al tiu temo, kiu tre proksime ligiĝas al nia postvivado. Kaj mi komencas per citaĵo de peco el raporto de Agentejo de la ĵurnalo “Estado de S. Paulo”, kiun subskribis Jamil Chade: “Laŭ UN, la usona kosmoesplora agentejo (Nasa) kaj 300 sciencistoj el la tuta mondo, la tavolo, kiu protektas vivon sur la Tero kontraŭ damaĝaj niveloj de ultraviola radiado ĉesis malgrandiĝi, sed ankoraŭ ne komencis sian refariĝadon. La studo montris, ke oni sukcesis anstataŭigi gasojn, kiuj kaŭzas perdon de ozontavolo. Tamen, anstataŭ tiuj, oni uzas produktojn, kiuj povos eĉ pli intense influi klimatajn ŝanĝojn, se oni ne kontrolos ilin.”

Nasa

Jen estas esperiga informo, kiu certe kondukos al pliaj studoj kaj analizoj, flanke de fakuloj. Ni sekvu la aferon sen perdo de la konscio, ke ankoraŭ multon oni devas fari por liberigi nin de tia turmento.

Ozontavolo kaj la plagoj de Apokalipso

Vekis la atenton de miaj legantoj la simileco inter la mesaĝo de la Apokalipso de Jesuo, en la Kvara Plago, 16:8 kaj 9, kaj la konsiderata temo: “Kaj la kvara Anĝelo elverŝis sian pelvon sur la sunon; kaj estis donite al ĝi brulvundi homojn per fajro. Kaj la homoj brulvundiĝis per granda varmego, kaj ili blasfemis la nomon de Dio, kiu havas aŭtoritaton sur tiuj plagoj; kaj ili ne pentis, por doni al Li gloron.” Jen estas profeta lingvaĵo de antaŭ preskaŭ du mil jaroj, kiu multon esprimas pri la nuntempo. Malgraŭ la scio pri la damaĝaj efikoj de troa restado sub la suno, ankoraŭ ekzistas tiuj, kiuj ne rekonas tion (tio signifas “grinci la dentojn kontraŭ Dio”) kaj ekstaras inter homoj, kiuj riskas ekzemple eksuferi haŭtkanceron, katarakton aŭ aliajn malsanojn.

Tela: Sátyro Marques (1935-2019)

Admonoj de la Plejalta Kreanto

Ĉar estas oportune, mi prezentas pecon el la radia parolado, de 1991, enhavantaanalizon pri la Sep Plagoj, el la serio “Institucio de Diakonoj”, kiun mi prezentis kiel lecionojn pri Apokalipso de Jesuo por la Kore Simplaj:

Reprodução BV

Paŭlo

(...) Mentoro el Diaj Lumoj admonis, ke ― “Se la semado estas libera, tamen la rikoltado estas deviga”. De tio ni komprenas la kialon de la Sep Plagoj, menciitaj en la ĉapitroj 15-a kaj 16-a de Apokalipso. Temas pri rikolto post senrespondeca semado. Paŭlo, la Apostolo, konsilis, en sia Epistolo al Galatoj, 6:7: “Ne trompiĝu; Dio ne estas mokata; ĉar ĉion, kion oni semas, tion ankaŭ li rikoltos”.

Tela: Cristóbal García Salmerón (1603-1666)

Johano Evangeliisto

Ni vidu la unuan versiklon de ĉapitro 15-a el la Revelacio de Jesuo laŭ Johano ― la Sep Plagoj: “Kaj mi vidis alian signon en la ĉielo, grandan kaj mirindan; sep Anĝelojn havantajn sep plagojn, la finajn, ĉar en ili finiĝis la Kolero de Dio.”

Signo el la ĉielo estas jam afero treege signifoplena. Sed Johano nepre emfazas, ke ĉi tiu alia signo estas granda kaj mirinda. Kvazaŭ li atentigus nin, ke ni devas ne malatenti pri tio, kio povos veni sur nin, ĉar la ĉiela elmontro estas efektive granda, eĉ mirinda: ne malpli ol Sep Anĝeloj alportantaj Sep Plagojn, la lastaj el serio da gravaj aferoj ― kial ne diri teruraj? ― kiujn ni homoj kreskigadis dum jarmiloj, kiel tiuj damaĝoj kaŭzitaj al la ozontavolo, multe pli malbonaj ol povas imagi la senatenta Homaro, precipe la junuloj, tiom esperplenaj pri la estonteco; tamen, la plimulto el ili estas senatentaj pri la admonoj de la Plejalta Kreanto de ni ĉiuj.

Ekzemplo pri tegmento

Por ilustri tiun vere apokalipsan realaĵon, kreitan de homoj sed ne de Dio, ni dirus, ke ĝi similas tion, kiel se ni senpripense faligus la tegmenton de nia domo kaj submetus la familion kaj nin mem al ŝtormoj, en klimato jam damaĝita pro senrespondeco de troambiciaj homoj. Tamen, la “ŝtormo”, kiu falas el la Kosmo kaj trapasas malfermitan tegmenton ĉe la supro de la Tera atmosfero, alportas ion eĉ pli malbonan ol pluvo, eĉ ol acida pluvo. Jen estas io koncerna al la agado de la Sep Plagoj, kaŭzataj de nia malprudento, kiu substrekas la pravon de diaj admonoj el la Libro de la Finaj Profetaĵoj. Kiel ekzemplon ni havas la priskribon de la Sepa Plago, ĉapitro 16-a, versiklo 21-a el Apokalipso: “Kaj granda hajlo, peza kvazaŭ po talanto, falis el la ĉielo sur la homojn; kaj la homoj blasfemis Dion pro la plago de la hajlo, ĉar ĝia plago (kaŭzita de la Homoj mem) estas treege granda”.

Ni do konstatas, ke ni devas perdi la timon pri Apokalipso ― kaj serene senvualigi ĝiajn admonojn, dum estas tempo, kaj prudentiĝi por defendi niajn vivojn, ĉar la espero estas senfina. (...)

Inspirite je la Kristo, mi ofte asertas: la Homo prefere kreskas, kiam lin defias la problemoj de la vivo. Pro tio, ankaŭ kun la penso suprenlevita al la Dia Edukanto, mi daŭre rememorigas Vin, ke en tiaj krizaj momentoj formiĝas grandaj karakteroj kaj ekaperas plej potencaj nacioj. Kiam ni estas ligitaj al Dio, tiam malfacilaĵoj nepre kreskigas nin. Ili instruas al ni la ĝustan bataladon.

José de Paiva Netto, verkisto, ĵurnalisto, radiokronikisto, komponisto kaj poeto, naskiĝis je la 2-a de Marto 1941, en Rio-de-Ĵanejro/RJ, Brazilo. Li estas direktoro-prezidanto de Legio de Bona Volo (LBV). Efektiva membro de Brazila Asocio de Amaskomunikiloj (ABI) kaj de Brazila Asocio de Internaciaj Amaskomunikiloj (ABI-Inter), li estas ano de Nacia Federacio de Ĵurnalistoj (Fenaj), de International Federation of Journalists (IFJ), de la Sindikato de Profesiaj Ĵurnalistoj en Ŝtato Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Verkistoj en Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Radiokomunikantoj en Rio-de-Ĵanejro kaj de la Brazila Unuiĝo de Komponistoj (UBC). Li partoprenas ankaŭ en la Akademio de Beletro de Centra Brazilo. Li estas aŭtoro por internacia referenco pri defendado de homaj rajtoj kaj konceptado de la idealo de Ekumenaj Civitaneco kaj Spiriteco, kiuj laŭ li estas “lulilo de plej grandanimaj valoroj, kiuj naskiĝas en la Animo, nome en la loĝejo de emocioj kaj de rezonkapablo prilumita de intuicio, medio, kiu enhavas ĉion, kio transcendas la vulgaran kampon de materio kaj devenas de la homa sublimita sentemo, kiel ekzemple Vero, Justeco, Kompatemo, Etiko, Honesteco, Grandanimeco kaj Frata Amo”. Resume, ĝi estas la matematika konstant-nombro, kiu harmoniigas la ekvacion de vivo spirita, morala, mensa kaj homa. Nu, sen tia scio, ke ni ekzistas en du sferoj, sekve ne nur en la fizika, fariĝas malfacile atingi Socion vere Solidaran, Altruisman, Ekumenan, ĉar ni plu neglektos, ke la scio pri Supera Spiriteco plialtigas la karakteron de la homoj, kaj konsekvence tiu scio kondukas la homojn al la konstruado de Tutplaneda Civitaneco”.