Momento da silento kaj Barono de Rio Branco

Reprodução BV

Barono de Rio Branco

Antaŭ kelkaj jardekoj, ni starigis la ceremonion silenti dum certa tempo antaŭ la preĝo, per kiu oni ĉiam komencas ĉiutagajn aktivecojn en la Institucioj de Bona Volo, kun la celo plifortigi la ligiĝon inter la solidaraj laborgrupoj de IBV-oj kaj la Plejalta Spiritaro, kaj tiu fakto iom post iom fariĝas ĉiutaga praktikado ĉe firmaoj.

Reprodução BV

Per miaj prelegoj per radio kaj televido mi jam komentis pri la historio de la silenta momento, tamen indas rememorigi ĝin. Je la 10-a de februaro 1912, mortis la diplomato, profesoro, ĵurnalisto José Maria da Silva Paranhos Júnior, Barono de Rio Branco, unu el la plej grandaj kancelieroj en Brazilo, se ne la plej granda. Li estis ido de Vicgrafo de Rio Branco, la kreinto de Leĝo pri la Sepdekjaruloj – laŭ ĝi oni liberigos ĉiujn sklavojn je tiu aĝo, sed kiom da sklavoj atingis tian aĝon?

Reprodução BV

La morton de Paranhos Júnior oni multe bedaŭris. Kiam informo venis en Lisbonon, la Deputita Ĉambro, sub la estrado de Aresta Branco, interrompis la kunsidon dum duonhoro, laŭ la tradicio, je respekto al la inda diplomato. Sed la Senato, la sekvan tagon, kies prezidanto estis Anselmo Braamcamp, kaj sekretarioj Bernardino Roque kaj Paes de Almeida, renovigis la kutimon. La prezidanto paŭzigis la kunsidon kaj elstarigis "la altvalorajn servojn de tiu ŝtatisto al Portugalujo kaj la cirkonstancon, ke li estis ministro kiam Brazilo rekonis la portugalan respublikon”, laŭ tio, kion skribis la lisbona Diário de Notícias (Tagĵurnalo), kiu krome registris: "Barono de Rio Branco krome honoris la portugalajn tradiciojn laŭ la deveno de sia familio kaj pro tio li proponis, ke dum dek minutoj, kiel omaĝon al lia memoro, la senatanoj silentu sialoke. Tiel oni faris..." Tia estis la manifestado de honoro al tiu granda brazilano, kiam li revenis la Spiritan Patrujon.

La Interna Kristo

Fronte al nia tumulta vivo, ekaperas la kontraŭdiro: "Estas tre malfacile havi unu minuton da silento, ĉar infanoj kuradas en feliĉa bruado, najbaro laŭte sonigas muzikaparaton, krom betonrompilo antaŭ mia fenestro aŭ mil problemoj, kiujn mi devas alfronti. Mi bedaŭras, sed mi ne sukcesas".

Vi ja sukcesos! Mi ne parolas strikte pri korpa silento. Mi aludas speciale al tiu, kiun oni serĉas interne de la Spirito. Vi mem, foje en bruanta, plenplena, varma omnibuso en densa trafiko, mense foriĝas, kiam vi pensas pri solvenda problemo. Tiam, nenio ĉirkaŭ vi perturbas aŭ malhelpas vin. Kaj kiam vi eliras el la omnibuso, vi diras: "Nu! Ŝajnis, ke mi ne sukcesos solvi tiun problemon, sed nun, en tiu beninda omnibuso, malgraŭ la varmo ĵetita sur min, aperis la solvo". Kial?! Ĉar vi silentis, interparolis kun via interna Kristo, helpe de la Sankta Spirito.

Gustavo Henrique

Ĉio en la materia vivo estas relativa. Sufiĉas konstati, ke dum militoj homoj sin mortigas reciproke antaŭ eksterordinaraj pejzaĝoj, kiujn Dio proponas al ili por veki en ilian internon precize la deziron vivi.

Plej granda riĉaĵo

Ĉu infanoj kuradas, malfermas la glaciŝrankon, ĉu surstrate okazas tumulto? Vi scipovos silenti en vi mem por senti interne la dian influon. Kaptu tiajn momentojn por meditado, legu la Evangelion de Jesuo, tiun grandegan riĉaĵon en ĉi tiu mondo kaj el la Alia Mondo, kaj vi konstatos, kiom da favoroj via vivo ricevos. Sed unue oni kvietigu la bruadon en la animo. Unu minuton da silento.

TBV
Lucian Fagundes

Arquivo BV

Alziro Zarur

Templon de Bona Volo, en Brazilja, oni nuntempe rekonas kiel bonegan lokon por ke homo kvietigu sian koron kaj levu sian penson al la Plejalta, por akiri fortojn kaj iri antaŭen. TBV pledas por Totala Ekumenismo*.

______________________________________
*Tiun esprimon kreis la karmemora fondinto de LBV, Alziro Zarur (1914-1979). Totala Ekumenismo pledas por frata alianco inter la Surtera Homaro kaj tiu en la Supera Spirita Mondo kaj kun ia ajn civilizacio, kie eble ekzistas en la Kosmo.

José de Paiva Netto, verkisto, ĵurnalisto, radiokronikisto, komponisto kaj poeto, naskiĝis je la 2-a de Marto 1941, en Rio-de-Ĵanejro/RJ, Brazilo. Li estas direktoro-prezidanto de Legio de Bona Volo (LBV). Efektiva membro de Brazila Asocio de Amaskomunikiloj (ABI) kaj de Brazila Asocio de Internaciaj Amaskomunikiloj (ABI-Inter), li estas ano de Nacia Federacio de Ĵurnalistoj (Fenaj), de International Federation of Journalists (IFJ), de la Sindikato de Profesiaj Ĵurnalistoj en Ŝtato Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Verkistoj en Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Radiokomunikantoj en Rio-de-Ĵanejro kaj de la Brazila Unuiĝo de Komponistoj (UBC). Li partoprenas ankaŭ en la Akademio de Beletro de Centra Brazilo. Li estas aŭtoro por internacia referenco pri defendado de homaj rajtoj kaj konceptado de la idealo de Ekumenaj Civitaneco kaj Spiriteco, kiuj laŭ li estas “lulilo de plej grandanimaj valoroj, kiuj naskiĝas en la Animo, nome en la loĝejo de emocioj kaj de rezonkapablo prilumita de intuicio, medio, kiu enhavas ĉion, kio transcendas la vulgaran kampon de materio kaj devenas de la homa sublimita sentemo, kiel ekzemple Vero, Justeco, Kompatemo, Etiko, Honesteco, Grandanimeco kaj Frata Amo”. Resume, ĝi estas la matematika konstant-nombro, kiu harmoniigas la ekvacion de vivo spirita, morala, mensa kaj homa. Nu, sen tia scio, ke ni ekzistas en du sferoj, sekve ne nur en la fizika, fariĝas malfacile atingi Socion vere Solidaran, Altruisman, Ekumenan, ĉar ni plu neglektos, ke la scio pri Supera Spiriteco plialtigas la karakteron de la homoj, kaj konsekvence tiu scio kondukas la homojn al la konstruado de Tutplaneda Civitaneco”.