Intermiksiĝo en la mondo estas neevitebla

La neevitebla homa intermiksiĝo estas fakto je tutmonda amplekso. Pluraj esplorantoj asertas, ke pli kaj pli malpliiĝas en la terglobo koncepto pri pura raso. Unu ekzemplo pri tia fakto venas el Usono, kie oni kreis alineon je popoloregistrado por enkadrigi mestizojn, kiuj konsistigas signifoplenan parton de la usona loĝantaro. Pro tio mi starigis demandon en la artikolo "La Dia Abolicianto", je paĝo 149 de mia libro Leĝeraj Tekstoj & Intervjuoj. Ekde la bakterio, kiu ne estas miksita, ĉi-monde? Ne alia estas la reala situacio ĉi tie en Brazilo: ĵurnalo Folha de S.Paulo publikigis, en aprilo 2000, rezulton de esploroj pri DNA, kiu inkluzivis 200 blankajn virojn kaj virinojn el diversaj regionoj kaj devenoj. La esploro konkludis, ke ĉe grupo da 100 blankuloj nur 39 havas ekskluzive eŭropan devenon. La ceteraj havas signojn de miksiĝo: 33% el indianoj kaj 28% el afrikanoj.

shutterstock

Eĉ Eŭropo havis en pluraj momentoj de sia historio ĉiaspecajn enmigrintojn, sklavojn kaj invadintojn, kiel hunoj, nome popolo el Centra Azio, kiu invadis la kontinenton sub gvido de Atilo, meze de la V-a jarcento, kaj altrudis gravajn malvenkojn kaj submetis al impostpagado la imperiestrojn de Romo kaj Konstantinopolo, kaj poste ruinigis Gaŭlujon kaj trairis Ĝermanujon, kie, post jarcentoj, Hitlero (1889-1945) aperis kun la falsa ideo pri arja pura raso kaj amasmortigis milionojn da judoj, ciganoj, slavoj kaj malavantaĝuloj. Ĉu la invadintoj de ĝermanaj regionoj restis en daŭra stato de ĉasteco? Aŭ ĉu ili lasis tie etnan signon pro interrasa miksiĝo, kiuj diluiĝis post tiom da jarcentoj? Ni memoru la fame konatan "mongolan makulon".

Ne eblas por ĉiam eviti sociajn kaj rasajn revoluciojn

Estos malfacile spiti la Homaron, kiel ŝajne iuj homoj intencis radikale fari ĉe la nova tutmondigo: pli da varoj kaj malpli da produktantaj laboristoj.

Elstara ekzemplo estas tiu de Eŭropa Unio, kun ĝiaj impulsoj de ksenofobio, escepte por turistoj... Ĝi konstatas nun la bezonon "importi" homojn, eĉ se en iuj okazoj dum nelongaj periodoj, por plenumi laboron, kiun ĝiaj dolikocefalaj indiĝenoj jam ne akceptas, kaj por kontentigi la bezonojn de maljuniĝanta loĝantaro. Kelkaj homoj jam ektimas la "danĝerojn" de etna miksiĝo. Tamen, entreprenistoj kaj politikistoj jam sentas, ke estas historie neeviteblaj la ĉeestoj de "eksterlandanoj", precipe tiuj de malsamkolora haŭto.

Ne eblas senfine eviti la okazadon de tiaj sociaj kaj rasaj revolucioj.

Nuntempe, oni iamaniere konstatas la ripetiĝon, je kontraŭa direkto, sed eble pli dolore, de fenomeno de migrado. Antaŭe, la ondo iris el Eŭropo kaj el Azio al Ameriko. Resume: italoj, japanoj, germanoj, judoj, araboj, iberoj al Norda kaj Suda Amerikoj, krom irlandanoj kaj ĉinoj al la Norda. Kaj ili ne elŝipiĝis ĉi tie kaj tie, plej ofte, kiel sinjoroj, sed kiel simplaj laboristoj. Per sinoferado kaj ŝvitiga laborado, ili supreniris.

Reprodução BV

Augusto Comte

Mi memoras frazon de la filozofo de Pozitivismo, Augusto Comte (1798-1857), kies penso tiom influis la fondintojn de la Brazila Respubliko, unualoke Benjamin Constant (1836-1891): "La Homo malkvietiĝas kaj la Homaro lin kondukas". Trafe.

Uf!

Reprodução BV

Benjamin Constant

Nuntempe, ankaŭ laŭleĝaj kaj neleĝaj enmigrintoj forlasas siajn landojn, postlasante tradiciojn kaj amojn, pro prema bezono. Ĉe la usona okazo, plu okazas senĉesa alvenado de "hispanuloj", plej multenombre meksikanoj, kiu transpasas la metitajn barojn kaj iom post iom kreas al si statuson. Milionoj da ili jam rajtas voĉdoni. Kaj la nombro ne estas malgranda, kaj kreskas konstante, inkluzive pro sia multenombra naskokvanto. Same estas pri la ĉeesto de kubanoj en Miami. Ili tie fariĝis konsiderinda forto. En Novjorko, laŭ informoj de la jaro 2000, 40% el la enloĝantoj envenis el 167 landoj kaj parolas 116 lingvojn. Uf! Efektive pravis la kreinto de "Comtismo".

"La mondo miksiĝos kiel oceano"

Reprodução BV

Grafo de Cavour

Dum iom da tempo en mia infanaĝo mi studis ĉe Kolegio São Francisco de Sales, de la ordeno de Dom Bosco. Tiu tempo sufiĉis por fari min unu el la multaj admirantoj de la respektata edukisto el Turim. Li starigis pedagogion kun laŭdinda profito por liaj biricchini, nome gejunuloj forlasitaj en la vivo, en malriĉa Italujo, kiu tiutempe unuiĝis sub la gvido de diplomatia ruzeco (ĉu temas pri pleonasmo?) de Grafo de Cavour (1810-1861), de la obstino de Mazzini (1805-1872), de la batalema spirito de Garibaldi (1807-1882).

La fama miraklisto naskita en Becchi diris:

Reprodução BV

Mazzini

― "Grandioza okazaĵo prepariĝas en la ĉielo por mirigi la homojn. (...) Fariĝos granda reformo inter la nacioj, kaj la mondo miksiĝos kiel oceano".

Reprodução BV

Garibaldi

Al tiuj, kiuj legis mian tekston ĝis ĉi tie kun tolerema rideto, mi montras ĉi tiun admonon de Cicerono (106-43 a.K.), romia oratoro kaj politikisto, pri tio, ke eĉ plej rafinitaj, kleraj komunumoj ne spitas la kapablon profeti. Krome, sur laika kampo, ekonomikistoj faras antaŭvidojn, kiuj ne okazas, analizistoj aŭguras reagojn de la socio, kaj ili eraras. Se ne paroli pri sportoj...

Brazilo estas tutmondeca socio

Arquivo BV

Cicerono

Se oni turnas la okulojn al nia lando, plena je posteuloj de enmigrintoj kaj ankaŭ je enmigrintoj, kiuj esperas fine integriĝi en ĝian plej bonan socian konsiston, tiam konfirmiĝas, ke evidente ĝi posedas unu el la plej eksterordinaraj popoloj en la mondo, kun privilegiaj trajtoj, pro sia mirinda intermiksiĝo. Ĝi estas ia tutmondeca... socio...

Divulgação

Pietro Ubaldi

Pietro Ubaldi (1886-1972), itala filozofo, alvenis ĉi tie komence de la jardeko post 1950, kaj scipovis vidi tion, kion nur nun aliaj homoj ekperceptas:

― "Brazilo estas la klasika lando de kunfandiĝo de rasoj, ĝi estas la melting pot en kiu ĉio intermiksiĝas. Kaj oni scias, ke la naturo regeneriĝas per la kunfandiĝo de diversaj homtipoj, dum la rasisma, izoliga principo estas kontraŭ la vivo". (...)

Malgraŭ malriĉeco, kiun oni esperas definitive forigi en la Lando de Sankta Kruco, plu restas la grandeco, kiu permesas konservi la miraklon de ĝia geografia, lingva unueco, kio esprimiĝas per ĝia kapablo postvivi.

Reprodução BV

Leibnitz

Ho! La hodiaŭa grandega perforto?! Ĉu kulpas la popolo aŭ la sklavejo, kiu ankoraŭ ne tute malfariĝis? Ĉu kulpas la tutmondigo? Antaŭe, kio kulpis? Parolu la germana matematikisto Leibnitz (1646-1716):

― "Mi ĉiam konsideris certe, ke se oni reformus edukadon de la junularo, oni sukcesus ŝanĝi la homan genton".

Reprodução BV

Montaigne

Sed sur kiuj fundamentoj? Ankaŭ Hitlero (1889-1945) emis ŝanĝi ĝin... La franca verkisto Montaigne (1533-1592) proponas al ni respondon:

― "Ni klopodas nur plenigi la memoron, sed lasas malplenaj komprenon kaj konsciencon".

Reprodução BV

Gilberto Freyre

Tio estas, urĝas ekumene spiritualigi la tutmondecan socion, kiu eltrovas tute novan vojon por la mondo. Kiu vivos, tiu vidos! Sociologo Gilberto Freyre (1900-1987) diris, ke "necesas, ke Brazilo eltrovu Brazilon".

(Artikolo publikigita en la libro Leĝeraj Tekstoj & Intervjuoj, de Paiva Netto, lanĉita de Eldonejo Elevação en la jaro 2000.)

José de Paiva Netto, verkisto, ĵurnalisto, radiokronikisto, komponisto kaj poeto, naskiĝis je la 2-a de Marto 1941, en Rio-de-Ĵanejro/RJ, Brazilo. Li estas direktoro-prezidanto de Legio de Bona Volo (LBV). Efektiva membro de Brazila Asocio de Amaskomunikiloj (ABI) kaj de Brazila Asocio de Internaciaj Amaskomunikiloj (ABI-Inter), li estas ano de Nacia Federacio de Ĵurnalistoj (Fenaj), de International Federation of Journalists (IFJ), de la Sindikato de Profesiaj Ĵurnalistoj en Ŝtato Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Verkistoj en Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Radiokomunikantoj en Rio-de-Ĵanejro kaj de la Brazila Unuiĝo de Komponistoj (UBC). Li partoprenas ankaŭ en la Akademio de Beletro de Centra Brazilo. Li estas aŭtoro por internacia referenco pri defendado de homaj rajtoj kaj konceptado de la idealo de Ekumenaj Civitaneco kaj Spiriteco, kiuj laŭ li estas “lulilo de plej grandanimaj valoroj, kiuj naskiĝas en la Animo, nome en la loĝejo de emocioj kaj de rezonkapablo prilumita de intuicio, medio, kiu enhavas ĉion, kio transcendas la vulgaran kampon de materio kaj devenas de la homa sublimita sentemo, kiel ekzemple Vero, Justeco, Kompatemo, Etiko, Honesteco, Grandanimeco kaj Frata Amo”. Resume, ĝi estas la matematika konstant-nombro, kiu harmoniigas la ekvacion de vivo spirita, morala, mensa kaj homa. Nu, sen tia scio, ke ni ekzistas en du sferoj, sekve ne nur en la fizika, fariĝas malfacile atingi Socion vere Solidaran, Altruisman, Ekumenan, ĉar ni plu neglektos, ke la scio pri Supera Spiriteco plialtigas la karakteron de la homoj, kaj konsekvence tiu scio kondukas la homojn al la konstruado de Tutplaneda Civitaneco”.