Hipatio, patrino de filozofoj

Reprodução BV

Nenio estas pli potenca ol patrina koro. Omaĝe al Tago de Patrinoj, mi modeste honoras ilin pere de omaĝo al virino pionira rilate matematikon kaj astronomion, nome simbolo de filozofio en Antikveco. En la Historio pri Eklezio, kiun verkis en la 5-a jarcento la historiisto Sokrato, la Skolastikisto (ne konfuziĝu rilate la alian Sokraton, la princon de filozofoj) oni trovas ĉi tiun gravan informon: "Ekzistis en Aleksandrio virino nomata Hipatio (ĉirkaŭ 355-415-j.), filino de matematikisto, astronomiisto kaj direktoro de Muzeo de Aleksandrio, nome Teono (335-395-j.), kiu plenumis tiom da aferoj en literaturo kaj scienco, ke ŝi superis ĉiujn filozofojn de sia tempo. Ŝi evoluis laŭ skolo de Platono kaj Plotino, kaj klarigis la principojn de filozofio al kiu ajn homo, kiu ŝin aŭskultis, kaj multaj venis de malproksime por ricevi instruojn."

Reprodução BV

Sinezio el Cireno

Laŭ fakuloj, Hipatio estis virino de neordinara beleco. Oni dubas pri la jaro, en kiu ŝi naskiĝis. Plej akceptata estas la jaro 355, sed iuj asertas, ke estas 370. Kvankam ŝi estis pagano, tamen ŝi havis inter siaj lernantoj plurajn kristanojn, kio do montras ekumenan spiriton. Cetere, per la agado de unu el tiuj lernantoj, Sinezio el Cireno (370-413-j.), kiu poste fariĝis episkopo en Ptolemaido, ni nun havas plej fidindajn registraĵojn pri la ununura virino, kiu estris la Muzeon de Aleksandrio. En unu sia verko, li aludas al ŝi kiel al “mia patrino, mia fratino, majstrino kaj bonfarantino mia".

En tempo, kiam oni ne rekonis virinan menskapablon, la tezoj de Hipatio influis multajn potenculojn. Ŝiaj prelegoj ne restadis nur en filozofia kampo, ĉar oni petis, ke ŝi opiniu ankaŭ pri politikaj kaj komunumaj aferoj.

Afresco: Masolino da Panicale (1383 - 1447)

En medio, kie regis forta religia netoleremo, Hipatio komencis ĝeni aliajn homojn. En la jaro 415, post akuzo, ke ŝi praktikas nigran magion, oni ŝin faltrenis ĝis la preĝejo de Cezariono. La brutala maniero, kiel oni mortigis ŝin, mirigus eĉ plej terurajn ekzekutistojn en ĉiuj tempoj. Oni konsideras ŝin martiro de scienco, kaj multaj homoj indikas tiun fakton kiel komencan markon de Malluma Epoko.

Asketa kaj fraŭla, Hipatio ne lasis heredantojn, sed, kiel mi jam emfazis en la jaro 1987, ekzistas multaj altaj manieroj esti Patrino, inkluzive de tio, se oni aperigas grandajn aferojn bonfare al la Homaro. Tion faris Hipatio. Ŝia sindediĉo al metafizikaj demandoj naskis idojn, kiuj eternigis en homaj mensoj la ĉiaman bezonon penadi respondi demandojn, kiuj ĉiam nin turmentis: El kie ni venis, kial ni vivas kaj kien ni iam revenos, post la "morto"?

José de Paiva Netto, verkisto, ĵurnalisto, radiokronikisto, komponisto kaj poeto, naskiĝis je la 2-a de Marto 1941, en Rio-de-Ĵanejro/RJ, Brazilo. Li estas direktoro-prezidanto de Legio de Bona Volo (LBV). Efektiva membro de Brazila Asocio de Amaskomunikiloj (ABI) kaj de Brazila Asocio de Internaciaj Amaskomunikiloj (ABI-Inter), li estas ano de Nacia Federacio de Ĵurnalistoj (Fenaj), de International Federation of Journalists (IFJ), de la Sindikato de Profesiaj Ĵurnalistoj en Ŝtato Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Verkistoj en Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Radiokomunikantoj en Rio-de-Ĵanejro kaj de la Brazila Unuiĝo de Komponistoj (UBC). Li partoprenas ankaŭ en la Akademio de Beletro de Centra Brazilo. Li estas aŭtoro por internacia referenco pri defendado de homaj rajtoj kaj konceptado de la idealo de Ekumenaj Civitaneco kaj Spiriteco, kiuj laŭ li estas “lulilo de plej grandanimaj valoroj, kiuj naskiĝas en la Animo, nome en la loĝejo de emocioj kaj de rezonkapablo prilumita de intuicio, medio, kiu enhavas ĉion, kio transcendas la vulgaran kampon de materio kaj devenas de la homa sublimita sentemo, kiel ekzemple Vero, Justeco, Kompatemo, Etiko, Honesteco, Grandanimeco kaj Frata Amo”. Resume, ĝi estas la matematika konstant-nombro, kiu harmoniigas la ekvacion de vivo spirita, morala, mensa kaj homa. Nu, sen tia scio, ke ni ekzistas en du sferoj, sekve ne nur en la fizika, fariĝas malfacile atingi Socion vere Solidaran, Altruisman, Ekumenan, ĉar ni plu neglektos, ke la scio pri Supera Spiriteco plialtigas la karakteron de la homoj, kaj konsekvence tiu scio kondukas la homojn al la konstruado de Tutplaneda Civitaneco”.