Por Vivo

Jesuo, la Dia Profeto, venis sur la Teron por savi la homojn. Pro tio, ni senĉese okupiĝas pri defendado de Vivo.

Tela: Raffaello Sanzio (1483-1520)

   

Afresco: Michelangelo (1475-1564)

Daniel

Unu el la bibliaj profetaĵoj — kiuj ege vekas la atenton de tiuj, kiuj ekscias pri ili — aludas al la antaŭdiraĵo de Jesuo, en Lia Profeta Prediko. Koncerne la fortan admonon de Daniel (11:31, 12:11), en la Malnova Testamento, Li anoncas la lastajn faktojn de la apokalipsa fermiĝanta ciklo:

15 Kiam do vi vidos la abomenindaĵon de dezerteco, pri kiu estas dirite de la Profeto Daniel, starantan sur la sankta loko (la leganto komprenu ― qui legit, intelligat ),
16 tiam tiuj, kiuj estas en Judujo, forkuru al la montoj (...) (Evangelio de Jesuo laŭ Mateo, 24:15 kaj 16).

Analizante tiun tekstopecon en la verko Ni ĉiuj estas Profetoj, mi demandas:

kia loko pli sankta en la mondo povus ekzisti, krom la intimeco de homoj kun Dio, per siaj koro, cerbo, Animo?

Jen mi lasas ĉi tion por pripensado fare de tiuj, kiuj estas patrinoj kaj havis la unikan okazon simbole kontribui al generado de Vivo: prezentu al vi la patrinan uteron!... Loko respekteginda kaj sankta! Ĝi akceptas Vivon, kies ekzistado troviĝas antaŭ fekundigo de ovolo fare de spermatozoo. Nia deveno troviĝas en la Spirita Mondo! Tio ĉi estas facile komprenebla de ili, ĉar nenio estas pli potenca kaj sagaca ol la patrina koro.

Shutterstock
Arquivo BV

Cora Coralina

La famekonata poetino el ŝtato Goiás, en Brazilo, nome Cora Coralina (1889-1985), laŭofice konfitistino, frekventis nur la unuagradan lernejon kaj publikigis sian unuan verkon kiam ŝi estis 75-jaraĝa. Ŝi naskis kvar idojn kaj bele emfazis:

Vi havas la diecan donitaĵon esti patrino. En vi ĉeestas la Homaro.

Kaj el la Spirita Mondo, Frato Ora Sago, per paroliva mediumeco de Legiano Chico Periotto, sendas al ĉiuj patrinoj ĉi tiun belegan mesaĝon:

Ĉiu infano, kiu naskiĝas en la Homaro, estas ia lumo, kiu eklumas pro Dio, pro Jesuo kaj pro la Sankta Spirito. Patrino montras la belecon de kunvivado de familio kun infano en hejmo. Etulo estas floro, kiun Jesuo donacis al ŝi.

Laŭleĝa defendo de la feto

En la 2-a Artikolo de 1-a Ĉapitro (Pri la personeco kaj pri la kapablo) de la 1-a Titolo (Pri la naturaj personoj) de la brazila Civila Kodo, de la jaro 2002, ni trovas:

— La civila personeco de homo komenciĝas kiam li naskiĝas vivanta; sed la leĝo protektas, ekde koncipiĝo, la rajtojn de la naskoto.

shutterstock

Cetere, unu el la grandaj standardoj de Legio de Bona Volo (LBV) kaj de Religio de Dio, de la Kristo kaj de la Sankta Spirito estas batalado por la konstitucia rajto de fetoj, kio garantias al ili la leĝan eblecon naskiĝi kaj vivi.

En la jardeko post 1980, mi faris paroladon jene:

Rajtoj de viktimoj

(...) Kiu ne scias la Spiritajn Devojn, tiu ne scios respekti la Homajn Rajtojn entute, inkluzive de tiuj de viktimoj. Ili situas trans la niveloj atingitaj de iliaj plej kompetentaj defendantoj, plej ofte limigataj al analizado de faktoj laŭ sole nur materia kriterio, kio ne sufiĉas. Civitaneco, laŭ ĝia ampleksa signifo, ne limiĝas al la korpo de civitano, sed devenas de lia Eterna Spirito. (...)

Vera senco de socia zorgado

La oficiala raporto de studaĵo el la usona Senato, farita en la jaro 1981, en kiu partoprenis plej eminentaj fakuloj, precize diras, ke

— kuracistoj, biologiistoj kaj aliaj sciencistoj konsentas pri tio, ke koncipo markas la komencon de la vivo de homo — vivanta estulo, kiu estas ano de nia specio. Troviĝas frapanta konsento pri tiu punkto en sennombraj publikaĵoj de medicina kaj biologia sciencoj*1. (Niaj estas la dikliteroj.)

Vivian R. Ferreira

Alice Teixeira Ferreira

En intervjuo en la informa portalo Zenit, je la 3-a de marto 2006, profesorino doktorino Alice Teixeira Ferreira, el Departemento de Biologi-fiziko de Federacia Universitato de San-Paŭlo/San-Paŭla Lernejo de Medicino (Unifesp/EPM), en Brazilo, komentas:

Reprodução BV

Karl Ernst von Baer

— Sciencisto, kiu diras, ke li ne scias, kiam komenciĝas la homa vivo, tiu mensogas. Ĉiu ajn teksto pri klinika (aŭ homa) embriologio sciigas, ke ĝi komenciĝas je la koncipo. En la jaro 1827, pro pli granda atingebleco de mikroskopoj, kio permesas, ke oni rigardu ovulon kaj spermatozoojn, Karl Ernst von Baer priskribis fekundigon kaj embrian elvolviĝon. Eŭropaj kuracistoj, fronte al tiaj evidentaĵoj, komencis defendi la homan estulon ekde koncipiĝo, kontraŭ abortigo. (...) Tio estas scienca fakto, ne ia dogmo de la Katolika Eklezio aŭ de iu ajn alia religio. Kaj por montri, ke tio estas aktuala koncepto, embriologiistoj, en la jaro 2005, asertis ne nur, ke la deveno de homa estulo situas ĉe fekundigo, sed ankaŭ, ke laŭ molekula vidpunkto, la unua dividiĝo de zigoto determinas nian destinon. (Niaj estas la dikliteroj.)

Ŝanĝitaj statistikoj

(...) Jen estas signo, ke ia kruela kulturo disvastiĝas en la sino de la socio. Ĝi estas bruta ago kontraŭ la vivo de patrinoj kaj de beboj.

Kaj bedaŭrinde statistikajn ciferojn lige al tiu temo oni ofte manipulas por havigi al si la apogon de homoj por abortigo, pretendante per tio protekti virinan sanon. Ja ekzistas grandega kvanto da homoj, kiuj rezistas kontraŭ tia premado. Ni tion observas legante raporton de d-rino Maria D. Dolly Guimarães, el San-Paŭla Federacio de Movadoj Defendantaj Vivon, je la 22-a de junio 2007*2. Ŝi argumentas:

— Oni parolas pri “miloj” da virinoj, kiuj ĉiujare mortas en Brazilo pro neleĝa, do misfarita abortigo.

Oficialaj statistikoj de la Ministerio de Sano registras malpli ol ducent mortojn de patrinoj kaŭze de tio, kaj dum la lastaj jaroj tiu kvanto konstante kaj senteble malgrandiĝas (de 344 en la jaro 1980 ĝis 114 en 2002) sen ia ŝanĝo en la leĝoj. Sendube ĝi estas subkalkulita cifero, sed certe oni ne subkalkulas la totalan kvanton, tio estas, rilatan al ĉiuj kaŭzoj de mortoj de patrinoj ĉiujare, se oni konsideras, ke morto pro abortigo estas la tria aŭ kvara plej ofta kaŭzo. Sekve, mortojn pro abortigo oni povas kalkuli je ĉirkaŭ 500 aŭ malpli ol 500 ĉiujare. Ĉi tiu datumo estas ja maltrankviliga kaj estas nia devo malpliigi ĝin, sed ne temas pri “miloj da mortoj”. (Kurioze, ke en nia lando mortas pli da virinoj ĉiujare – pli-malpli 3000) — pro kontakto kun venenaj plantoj aŭ/kaj bestoj ol pro abortigoj kaj ĝis nun ĉi tiu ne estas konsiderata kiel problemo de publika sano!) (...)

Alia nevera aserto, kiam oni diskutas pri abortigo, estas tio, ke oni diras, ke laŭleĝigo malpliigos ties kvantojn. Se tio okazas en iuj eŭropaj landoj (Francujo, Germanujo, Nederlando kaj Belgujo), ĝi tamen okazas pro tio, ke naskokvanto entute malpliiĝas, kaj do ankaŭ la kvanto da abortigoj. Sed en plej granda plimulto el landoj, kiuj laŭleĝigis ĝin, la kvanto plu kreskas aŭ stabiliĝis je ciferoj multe pli altaj ol tiuj, kiujn oni registris antaŭ la laŭleĝigo. Tipa ekzemplo estas tiu de Usono, kie okazas proksimume unu miliono da laŭleĝaj abortigoj ĉiujare, sed antaŭ la laŭleĝigo la kvanto estis ne pli ol ducent mil. (...)

Paulo Francis: abortigo estas maldignaĵo

Divulgação

Paulo Francis

Je la 27-a de januaro 1991, la polemikema kaj kara brazila ĵurnalisto Paulo Francis (1930-1997) refaris sian opinion en la ĵurnalo “O Estado de S. Paulo”:

— Komence mi pensis, ke favori abortigon estas senduba afero. Kiel okazas ĉe multaj konkludoj prenitaj el intelektaj abstraktaĵoj, la sperto iom pos iom ŝanĝis tian sintenon. (...) La neglektemo, kun kiu oni gravediĝas kaj “sendas” fetojn al la transmondo, kio ajn estu transmondo, kaŭzas al mi ian naŭzon. Unu miliono kaj duono da abortigoj ĉiujare. Estas tro. (...) Ĝi estas maldigna (...).

Tre oportuna ĉi tie estas la vortoj de Renato Godinho, el la urbo Joinville, Brazilo, almetita al la retejo “Observatório da Imprensa”, je la 5-a de septembro 2005:

— Antaŭ ol laŭleĝigi praktikadon de abortigoj, por protekti la sanon de virinoj, ni devas pensi pri socio, kie virinoj ne havu motivojn por forigi sian idon.

Precize!

Ankaŭ koruptado kaj senpuneco mortigas

Ne per forigado de vivoj oni solvos sociajn problemojn. Ĉi tiuj problemoj postulas indan solvon, kiu kontraŭbatalu ekzemple senpunecon. Ĉi tiu starigas vastepidemian koruptadon, kiu malhelpas aŭ tute baras prenadon kaj tenadon de efektivaj decidoj koncerne sanon, edukadon, sekurecon, neprajn rajtojn de individuoj kaj de homamasoj. Abortigo estas krimo, kiu mortvundas senkulpajn vivojn. Kaj same, mortopuno ne prezentas alternativon al krimado, ĉar kiel mi jam diris, ĝi atingas nur etkrimulojn.

Vivo je tujmomenta distanco

Claudio Zilio

Ives Gandra Martins

Renoma brazila juristo, d-ro Ives Gandra Martins, homo pasie amanta la Vivon, invitas nin al profunda pripensado, per ĉi tiu komento, kiam oni demandis lin pri leĝoprojekto n° 1.135/91, kiu atingas la paroksismon proponi laŭleĝigon de abortigoj ĝis la naŭa monato de gravedeco

— tio ekvivalentus al la supozo, ke ĝi estus krimo unu momenton post la akuŝo kaj ne estus krimo unu momenton antaŭ la akuŝo.

Spiritualigi la naciojn

Ni revenos al ĉi tiu temo. Urĝas spiritualigi la homojn.

____________________
*1 Laŭ Report, Subcommittee on Separation of Powers to Senate Judiciary Committee S-158. 97th Congress. 1st Session 1981, p. 7.
*2 Eseo de d-rino Maria D. Dolly Guimarãeshttp://noticias.cancaonova.com/noticia.php?id=235421.

José de Paiva Netto estas verkisto, ĵurnalisto, radikronikisto, komponisto kaj poeto. Li estas direktoro-prezidanto de Legio de Bona Volo (LBV), efektiva membro de Brazila Asocio de Amaskomunikiloj (ABI) kaj de Brazila Asocio de Internaciaj Amaskomunikiloj (ABI-Inter). Li estas membro de Nacia Federacio de Ĵurnalistoj (Fenaj), de International Federation of Journalists (IFJ), de Sindikato de Profesiaj Ĵurnalistoj de Ŝtato Rio de Janeiro, de Sindikato de Verkistoj de Rio de Janeiro, de Sindikato de Radikomunikantoj de Rio de Janeiro kaj de Brazila Unuiĝo de Komponistoj (UBC). Li partoprenas ankaŭ Akademion de Beletro de Centra Brazilo. Li estas aŭtoro por internacia referenco pri konceptado kaj defendado de Ekumenaj Civitaneco kaj Spiriteco, kiuj laŭ li estas "lulilo de plej grandanimaj valoroj, kiuj naskiĝas en la Animo, nome en la loĝejo de emocioj kaj de rezonkapablo prilumita de intuicio, medio, kiu enhavas ĉion, kio transcendas la vulgaran kampon de materio kaj devenas de la homa sublimita sentemo, kiel ekzemple Vero, Justeco, Kompatemo, Etiko, Honesteco, Grandanimeco kaj Frata Amo".