Omaĝo al la kara prezidanto de la Institucioj de Bona Volo, José de Paiva Netto

Skipo de la blogo Paiva Netto

Kun profunda dankemo, respekto kaj amo ni informas, ke en ĉi tiu mardo, la 7-an de Oktobro 2025, revenis en la Spiritan Patrolandon nia kara Frato José de Paiva Netto (1941-2025), prezidanto de la Institucioj de Bona Volo: dato mistika-spiriteca por la Institucioj de Bona Volo: la 52-jariĝo de la Proklamo de la Religio de Dio, de la Kristo kaj de la Sankta Spirito, plenumita de Frato Alziro Zarur en la urbo Maringá/PR, en la jaro 1973.

Alexandre Herculano


Nia kara Frato Paiva nun antaŭeniras en sia luma irado tra la Mondo de Vero, kaj kunportas kun si siajn Verkojn de Realiganta Fido, unikaj en vivo dediĉita al Bono.

+ Legu la biografion de Frato Paiva

Ili estis 84 jaroj da surtera vivo, el kiuj preskaŭ 70 jaroj estis dediĉitaj, senlace, tagnokte, al solidigado kaj ampleksigado de liaj pioniraj ekumenaj tezoj kaj la verkoj, kiujn li amegas: la Institucioj de Bona Volo de Dio.

Lia irado sur la Tero estis signita por la eterneco per sennombraj agadoj, kiuj disvolviĝis en milionojn da koroj transfomitaj de la forto de Solidareco, de Edukado kaj de Spirita Klarigado kaj Komfortigado. Ni, kiuj iras sub lia gvidado, estas vivantaj atestantoj pri tiu eksterordinara sindediĉo, kiu lin elstarigas kiel unu el la plej rimarkindaj spiritgvidantoj, edukanto, komunikisto, verkisto kaj filantropo, en ĉiuj tempoj.

Same kiel li mem deklaris, kiam revenis al la Spirita Patrolando la karmemora Frato Alziro Zarur, fondinto de LBV, ni renovigas hodiaŭ nian devosenton daŭrigi la Idealon de Bona Volo — tiun sanktan flamon, kiu prilumas la mondon de 1950, do de antaŭ 75 jaroj. Ni plu staros firme, honore al lia memoro kaj daŭrige al lia heredaĵo.

Ni etendas, en ĉi tiu momento de profunda spirita altiĝo, niajn vibrojn de Amo kaj Respekto al lia kara edzino, S-ino Lucimara Augusta, kaj al liaj gefiloj Franklin (in memoriam), Pedro, José Eduardo, Iraci, Tatiana, Alziro kaj Emmanuel Adolfo, same kiel al la bofilinoj, bofiloj, genepoj kaj pranepo, kaj ankaŭ al la ceteraj familianoj kaj geamikoj.

Ni jam aktivas en la elsendado de Komunikado 100% Jesuo, por kunigi nian koron al Lia koro, por transdoni niajn vibrojn de Paco, Espero kaj precipe de eterna dankemo. Ni proponos programon de spirita alteco kaj de justaj omaĝoj al nia kara Frato Paiva. Nia sindevigo nun estas pilgrimi al la Templo de Bona Volo, kiu kompletigas 36 jarojn, je la tagoj 24-a kaj 25-a de Oktobro, sub la spirita gvidado de Frato Paiva. 

La Institucioj de Bona Volo plu senlace agados, sur la fundamento de la sankta misio konstrui “ian pli bonan mondon kaj ian pli feliĉan ĥomaron”, laŭ fidela planado aprobita de la asocianoj kaj de la Supera Konsilantaro, sub la vojindikoj kaj strategia planado de Frato Paiva. Ne okazos ia ajn interrompo: la Verkoj plu vivas, pulsantaj kaj plifortigitaj!

Ni reasertas kun Legiana konvinkiteco nian firman decidon honori la heredaĵon de la kara Frato Paiva, ĉar nin subtenas la certeco, ke la Bono estas nevenkebla kaj eterne venkanta. 

Ni firme antaŭeniros en plenumado de la Spirita Agendo de la Institucioj de Bona Volo de Dio, certaj ke Frato Paiva restas kun ni, kaj gvidas nin el la Alto, kaj nin intuicias por senlace laboradi “por ia pli bona mondo kaj por ia pli feliĉa Homaro”.