Reformo de la homo

Fonto: Meditado de Bona Volo prenita el la libro “Tesouros da Alma” [Trezoroj de la Animo], de Novembro 2017. | Aktualigita en Novembro 2021.

Kiam oni laboras por la estingo de malriĉeco, estigante prosperon al la loĝantoj, estas esence grave, ke unue oni ŝanĝu la mensostaton de la homoj. Sed sur kiaj bazoj? Sur tiuj de la Spirito, kiun tamen oni ne konsideru kiel simplan projektaĵon de la menso. Estas necese, antaŭ ĉio, plene fidi la kapablon de la gentoj. Kaj plie: rigardi la homojn kun Bona Volo, se oni volas formi civitanojn ĝustajn, feliĉajn, kompetentajn, produktemajn, laŭ landaj kaj tutplanedaj terminoj, kaj doni al ili efektivajn oportunojn. Oni devas elstarigi iliajn virtojn kaj alĝustigi, per efika edukado, tion, kio meritas alĝustigon.

Carlos Cesar Da Silva
Reprodução BV

Eleanor Roosevelt

Oni ne atendas ian subitan miraklon — kvankam nenio estas malebla —, sed ja la plifortigon de idealo, kiu establiĝu, etapo post etapo, ĝis kompletiĝos ĝia eksterordinara servo. Eleanor Roosevelt (1884-1962), la meritoplena prezidanto de la Komisiono de Homaj Rajtoj en UN, por precize difini tian bonan batalon, personan kaj kolektivan, cele al ia pli bona mondo, asertis: “Por atingi Pacon, oni devas rekoni la historian veron, ke oni jam ne povas vivi aparte de la cetero de la mondo. Oni devas ankaŭ rekoni la fakton, ke Pacon, same kiel liberecon, oni ne kaptas per unu sola fojo kaj definitive; ĝi estas ĉiutaga batalado por pli vasta teritorio, kaj rezulto de multaj streboj individuaj”.

Tamen, estas necese teni la konscion: libereco sen respondeco kaj Ekumena Frateco estas ia kondamno al ĥaoso. Kaj plie: la tre dezirata struktura ŝanĝo devas kalkuli je la potenco de racio, kaj je la plej bonaj sentoj de la homo. Male, ĝi plu esprimados la volon de ventkapuloj, en kion foje ĝi preskaŭ transformiĝis. Sekve, estas urĝe kunigi la menson kun la koro, por atingi la noblajn celojn, sub la inspiro de plej altaj aspiroj. La okuloj rigardu alten, sed konvenas, ke la piedoj restu firme sur la grundo.

Reprodução BV

Madame Curie

Madame Curie (1867-1934) — Nobel-premiito pri Fiziko en 1903 kaj Ĥemio en 1911 —, kiu per nekalkuleblaj strebadoj kaj oferado kondukis Sciencon al tiom da konkeroj, el sia alta obstinado, diris: “Oni neniam devas revi pri konstruado de ia pli bona mondo sen la perfektiĝo de la individuoj. Tiucele, ĉiuj ni devas labori por nia propra evoluo, kaj samtempe kundividi la ĝeneralan respondecon pri la tuta homaro”.

Reprodução BV

Booker T. Washington

La renoma usona edukisto Booker T. Washington (1856-1915) — unua prezidanto de la legendeca Lernejo de Tuskegee, kiu sin dediĉis al kreado de pli bonaj kondiĉoj por individua elvolviĝo de ekssklavoj kaj iliaj posteuloj, kaj al indiĝenoj, por kiuj li same laboris, precipe per Edukado — skribis: “Ne estas defendo aŭ sekureco por iu ajn inter ni, krom per plej alta inteligento kaj per supera elvolviĝo de ĉiuj”.

Evidente, tio nuntempe aplikiĝas al la tuta homa gento, la Kapitalo de Dio, laŭ tio, kion certe deziris, en la profundo de siaj deziroj, la nelacigebla D-ro Booker, kies Animo duonvidis estontecon, kiam rasismo, kiun mi konsideras socia kancero, ne plu ekzistos.

José de Paiva Netto (1941-2025), verkisto, ĵurnalisto, radiokronikisto, edukisto, komponisto kaj poeto, Honora Prezidanto kaj Solidiginto de Legio de Bona Volo (LBV) kaj Spirita Gvidanto de la Religio de Dio, de la Kristo kaj de la Sankta Spirito. Li estis efektiva membro de Brazila Asocio de Amaskomunikiloj (ABI) kaj de Brazila Asocio de Internaciaj Amaskomunikiloj (ABI-Inter), ano de Nacia Federacio de Ĵurnalistoj (Fenaj), de International Federation of Journalists (IFJ), de la Sindikato de Profesiaj Ĵurnalistoj en Ŝtato Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Verkistoj en Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Radiokomunikantoj en Rio-de-Ĵanejro kaj de la Brazila Unuiĝo de Komponistoj (UBC). Li partoprenis ankaŭ en la Akademio de Beletro de Centra Brazilo. Li estis aŭtoro por internacia referenco pri defendado de homaj rajtoj kaj konceptado de la idealo de Ekumenaj Civitaneco kaj Spiriteco, kiuj laŭ li estas “lulilo de plej grandanimaj valoroj, kiuj naskiĝas en la Animo, nome en la loĝejo de emocioj kaj de rezonkapablo prilumita de intuicio, medio, kiu enhavas ĉion, kio transcendas la vulgaran kampon de materio kaj devenas de la homa sublimita sentemo, kiel ekzemple Vero, Justeco, Kompatemo, Etiko, Honesteco, Grandanimeco kaj Frata AmoResume, ĝi estas la matematika konstant-nombro, kiu harmoniigas la ekvacion de vivo spirita, morala, mensa kaj homa. Nu, sen tia scio, ke ni ekzistas en du sferoj, sekve ne nur en la fizika, fariĝas malfacile atingi Socion vere Solidaran, Altruisman, Ekumenan, ĉar ni plu neglektos, ke la scio pri Supera Spiriteco plialtigas la karakteron de la homoj, kaj konsekvence tiu scio kondukas la homojn al la konstruado de Tutplaneda Civitaneco”.