Monda Semajno de la Naturmedio

Fonto: Ĵurnalo “A Tribuna Regional”, de Santo Ângelo/RS, eldono de la 20-a de Marto 2010, sabato. | Aktualigita en Marto 2023.

Je la 22-a de Marto 1992, Unuiĝintaj Nacioj diskonigis la “Universalan Deklaracion de Rajtoj je Akvo”. La intenco de tiu teksto estis veki la intereson kaj pli grandan ekologian konscion de loĝantaroj kaj de ĝiaj registaroj, precipe koncerne la gravecon de akvo por la homa postvivado. En la sekvinta jaro, en tiu sama dato, la Ĝenerala Asembleo de UN deklaris la 22-an de Marto Monda Tago de Akvo.

De tiu tempo, aperadas kreskanta zorgemo flanke de popoloj koncerne la mankon de akvaj disponeblaĵoj. Iuj analizistoj antaŭvidas, en ne tre fora estonteco, militajn konfliktojn en la scenejo de konkurado por tiu valorega likvaĵo.

Milito pro akvo

La artikolo subskribita de la usona profesoro de Ekonomiko Jeffrey D. Sachs, publikigita en la revuo Valor Econômico, en Aprilo 2009, jam konfirmis al ni la bedaŭrindan antaŭdiraĵon: “Multaj konfliktoj estas kaŭzataj aŭ incitataj de la manko de akvo. Konfliktoj — en Ĉado ĝis Darfur, en Sudano, en la dezerto Ogaden, en Etiopujo, ĝis Somalio, kun ĝiaj piratoj, kaj ankaŭ en Jemeno, Irako, Pakistano kaj Afganujo — okazadas en granda regiono de sekecaj landoj, kie la manko de akvo kaŭzas kolapson de rikoltoj, morton de gregoj, ekstreman malriĉecon kaj malesperon”.

Kaj la artikolisto raportas: “Unesko, institucio de Unuiĝintaj Nacioj, antaŭ nelonge publikigis Raporton pri la Elvolviĝo je Akvo en 2009; la Monda Banko diskonigis profundan studaĵon pri Barato (Akvo-ekonomio de Barato: prepariĝo por tumulta estonteco) kaj pri Pakistano (Pakistana akvo-ekonomio: pligraviĝo de sekeco); kaj Asia Society diskonigis ĝeneralan rigardon pri aziaj akvokrizoj (La plej proksima azia defio: garantii la akvo-estontecon en tiu regiono)”.

Vidu, al kia situacio ni alvenis. Urĝas haltigi tion. Sachs asertis, ke “tiuj raportoj rakontas similan historion. La disponigo de akvo estas pli kaj pli nesufiĉa en grandaj partoj de la mondo, precipe en ĝiaj sekecaj regionoj. La rapida pligraviĝo de manko de akvo spegulas la kreskadon de la loĝantaro, la elĉerpiĝon de subtera akvo, la malŝparadon kaj mediomalpurigon, kaj la grandegajn kaj ĉiam pli katastrofajn efikojn de klimataj ŝanĝoj rezultantaj de la homa agado. La konsekvencoj estas doloraj: sekeco kaj malsato, perdo de kondiĉoj por postvivado, disvastiĝo de malsanoj transdonataj de akvo, deviga migrado kaj eĉ armilaj konfliktoj”.  

Kion fari, fronte al tia apokalipsa scenejo? La profesoro mem finis: “Praktikaj solvoj inkluzivas multajn elementojn, inter ili pli bonan administradon de akvodisponeblaĵoj, teknologiojn pli perfektigitajn por pliigi la efikecon en uzado de akvo kaj novajn investojn alprenitajn kune, fare de registaroj, de la entreprenista sektoro kaj de civilaj organizoj”.

Senregaj sentoj

Sed laŭ la pasado de la tagoj, tia problemo nepre kreskos, se vere efikaj paŝoj, ofte prokrastataj, ne estos establitaj. La homo, eĉ en lokoj, kie la valorega likvaĵo estas malmulta, daŭre malrespektas tiun naturan elementon, sen kiu oni ne povas postvivi. Kiam persono havas senregajn sentojn, tiam ĉio ĉirkaŭ li suferas kontaĝon.

Aliro al trinkebla akvo

Ĵurnalisma raporto de Luana Lourenço, en Agência Brasil, informas al ni, ke “la mondo devos atingi la Celon de la Jarmilo, nome redukti al la duono la kvanton da homoj sen alirebleco al akvo trinkebla. Kvin jarojn antaŭ la tempolimo por atingo de tiu celo (tiu noto estis farita en la jaro 2010), kiun oni atingos en 2015, 87% el la monda loĝantaro disponas pri fontoj de liverado de trinkebla akvo, laŭ raporto publikigita je la 15-a de Marto 2010, fare de Monda Organizo pri Sano (MOS) kaj fare de la Infana Fonduso de la Unuiĝintaj Nacioj (Unicef). Malgrau la progreso rilate la alireblecon al trinkebla akvo, la ciferoj pri baza sanitara servo ankoraŭ estas malbonaj. Pli ol 2,6 milliardoj da homoj — 39% el la monda loĝantaro — plu restas sen tia servo. Laŭ la dokumento, la problemo ankoraŭ mortigas ĉiujare po 1,5 miliono da infanoj malpli ol 5-jaraĝaj. Infanoj kaj virinoj, laŭ MOS/Unicef, estas la plej trafataj de la malfacilaĵoj en aliro al akvo kaj en manko de baza sanitara servo”.

Ni ne intencas ĉi tie timegigi iun ajn. Ni celas elstarigi informojn, kiuj postulas tujan sintenon flanke de la loĝantaroj sur la Tero, koncerne respekton al nia kolektiva loĝejo. Jen estas la admonoj. Do, flanke de la registaroj kaj de la socio, ne manku nepre necesaj, alĝustigaj paŝoj, dum ankoraŭ estas tempo. Se tio estas malfacila, ni komencu hieraŭ!

Kiel ĉiam, la Parolo de Jesuo estas plu aktuala. Kiam oni Lin demandis pri la maniero, kiel kondutos la homoj, kiam alvenos la tempo de granda aflikto, anoncita en la Malnova Testamento, en la Sankta Biblio, Li respondis, ke simile kiel en la tempo de Noa kaj Lot, distriĝo estos pli granda ol la zorgoj, kiujn la severeco de la faktoj postulas (Evangelio laŭ Luko, 17:26 ĝis 30). Ne necesas kredi “pri tiaj religiecaj aferoj”, por percepti, ke fortkolora bildo formiĝas.

José de Paiva Netto (1941-2025), verkisto, ĵurnalisto, radiokronikisto, edukisto, komponisto kaj poeto, Honora Prezidanto kaj Solidiginto de Legio de Bona Volo (LBV) kaj Spirita Gvidanto de la Religio de Dio, de la Kristo kaj de la Sankta Spirito. Li estis efektiva membro de Brazila Asocio de Amaskomunikiloj (ABI) kaj de Brazila Asocio de Internaciaj Amaskomunikiloj (ABI-Inter), ano de Nacia Federacio de Ĵurnalistoj (Fenaj), de International Federation of Journalists (IFJ), de la Sindikato de Profesiaj Ĵurnalistoj en Ŝtato Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Verkistoj en Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Radiokomunikantoj en Rio-de-Ĵanejro kaj de la Brazila Unuiĝo de Komponistoj (UBC). Li partoprenis ankaŭ en la Akademio de Beletro de Centra Brazilo. Li estis aŭtoro por internacia referenco pri defendado de homaj rajtoj kaj konceptado de la idealo de Ekumenaj Civitaneco kaj Spiriteco, kiuj laŭ li estas “lulilo de plej grandanimaj valoroj, kiuj naskiĝas en la Animo, nome en la loĝejo de emocioj kaj de rezonkapablo prilumita de intuicio, medio, kiu enhavas ĉion, kio transcendas la vulgaran kampon de materio kaj devenas de la homa sublimita sentemo, kiel ekzemple Vero, Justeco, Kompatemo, Etiko, Honesteco, Grandanimeco kaj Frata AmoResume, ĝi estas la matematika konstant-nombro, kiu harmoniigas la ekvacion de vivo spirita, morala, mensa kaj homa. Nu, sen tia scio, ke ni ekzistas en du sferoj, sekve ne nur en la fizika, fariĝas malfacile atingi Socion vere Solidaran, Altruisman, Ekumenan, ĉar ni plu neglektos, ke la scio pri Supera Spiriteco plialtigas la karakteron de la homoj, kaj konsekvence tiu scio kondukas la homojn al la konstruado de Tutplaneda Civitaneco”.