5 pensoj, por ke vi venku timon

Felipe Moreno
Skipo de la Blogo Paiva Netto

Ĉe multaj homoj, timo povas roli kiel grava ilo por stimuli fundan pripensadon antaŭ ol endanĝerigi sin, por ne suferi nebezonatajn riskojn. Sed kiam ĝi malhelpas nin agi kaj alpreni sintenojn esencajn por plibonigi nian vivon, tiam timo povas fariĝi malamiko.

Ofte nia timo bildigas al ni aferojn en torda formo, malhelpante, ke ni vidu la realecon de situacio, ŝajnigante ĝin pli minaca ol ĝi efektive estas. Tial, bona konsilo estas rigardi enen de si, mediti pri la problemo trankvile, preĝi al Dio aŭ al la Supera Forto, kiun vi kredas, kaj trovi, kion vi ne faras pro timo, kaj kiel ĝi malutilas vian progresadon.

Hodiaŭ ni elektis 5 instruojn de verkisto Paiva Netto, kiuj helpos vin dum tiuj momentoj de meditado. Ilin tenu en via koro kaj uzu ĉiam, kiam vi sentos malforton aŭ timon! Ili helpos vin trapasi la momentojn de malfacileco kaj necerteco:

#1 “Kultivi timojn kiam la vivo proponas oportunajn okazojn estas grandega kontraŭsenco. Lernu el antikva saĝo, kiu instruas: ne timu krizon. Ĝi forpasos, vi restos.”

shutterstock

#2 “Kie estas timo, tie libereco ne staras unuarange. Kie ekzistas malamo, tie perforto faras sian imperion.”

#3 “En ĉi tiu mondo, batalado estas nepra fakto. Sed se ni volas kompreni la esencon de aferoj, baroj stimulas nian kreemon. Sufiĉas observi la Historion por akcepti jenan evidentaĵon: malesperulo estas la unua viktimo de malespero.”

Shutterstock

#4 “Estas nepre necese, ke ni ĉiuj komprenu, ke humileco estas la scienco pri kuraĝo.”

#5 “Kiu fidas Jesuon, tiu ne perdas sian tempon, ĉar Li estas la Granda Amiko, kiu ne forlasas Sian amikon meze de la vojo.”

ben-white - unsplash

Jen nur 5 el la multaj pripensoj, kiujn la aŭtoro prezentas, por ke ni sciu, kiel venki la ĉiutagajn barojn.

Tiuj kaj aliaj instruoj aperas en la cifereca libro de Paiva Netto Kiel Venki Suferon. Klaku ĉi tie por pliaj informoj.